> From: Renato Corsetti <
renato....@gmail.com>
> Date: May 04 07:14PM +0200
> Url:
http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/a11e83863577fbc6
>
> Ronaldo:
>> /for(a) (en la senco de malproksima)-->malproksima (dista) /
> Preter la statuso de "dist-a", kiel ni povas forigi ion, kio estas
> Fundamenta, sed eble vi celas, ke ĝi estas Fundamenta ne en la senco de
> "malproksima".
Mi ne tiom zorgas (...) pri fundamenteco. Mi nur opinias ke unu vorto ne
havu tro da signifoj.
> From: Fra Simo <
fra...@gmail.com>
> Nepre ne "dist/a", kiu estas tipa malbonalingvajho !
jesjes, pro tio la krampoj
> (Kontraue, "* mal/proksim/a*" estas tre bona vorto, kvankam chi tie
> ghi ne taugas.)
kial gxi ne tawgu?
> CHar "*for*" ne estas adjektivo, ghi ne povas signifi "*malproksima*".
flawa sxerco hom'...
> Sed chu ghia signifo ne estas ege proksima al tiu de "*mal/proksim/e(/n)*".
law mi ne. Se io/iu estas for, gxi/ri povas esti nenie, aw je distanco de nur
kelkaj metroj. kredeble multaj konfuzigxas per gxia simileco al angla "far"
> Sed, se mi ghuste memoras (bedaurinde shanghado de la titoloj igas
> malfacila la kontroladon), la pridisputata temo ne estis pri "*for*",
Mi malfermis fadenon por jes paroli pri "for"
> SHajnas al mi, ke la bezonata signifo ne estas tiu de "*for/a*"
> ("malproksim(en)a" : "estanta malproksime" au "ir(ig)anta malproksimen"),
> sed tiu de "*de/for/a*" ("okazanta de loko malproksima").
cxe lingvo tiom regula kiom esp-o, tio implicatas
> Por diri "defora" mi proponas la vorton "*de/for/a*".
Mi ne entuziasmas... bonvolu klarigi en aparta fadeno
> From: Renato Corsetti <
renato....@uniroma1.it>
> Date: May 04 08:05PM +0200
> Url:
http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/f768828ddb555d2e
>
> Francisko:
>> Por diri "defora" mi proponas la vorton "/de/for/a/" .
> Tio signifas ke la televida (de)forregilo en kamparana Esperanto estus
> la tre ĉarma "deforilo".
law mi nenio estas regata for, kaj mi ne komprenus verbon "defori".
La ilon mi emas nomi "zapilo" :-)
> From: Andreas Kueck <
ak1...@googlemail.com>
> Date: May 04 01:30PM -0700
> Url:
http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/c81aed7e5a12466f
>
>
>> mi opinias ke for en la senco de malproksima estas evitenda, do
>> proponas linion:
>
>> for(a) (en la senco de malproksima)-->malproksima (dista)
>
> Jen tiurilata PMEG-ajho:
>
> "Ne eblas do uzi solan 'for' en la signifo 'malproksime, malproksima',
> se la kunteksto ne klare montras tion.
hmmm
> Oni ne diru: *lia hejmo estas
> for*, se la signifo estas lia hejmo estas malproksime, char lia hejmo
> estas for komprenighas normale kiel lia hejmo estas malaperinta.
pri tio mi konsentas
> Tamen, se oni diras ekz. 'lia hejmo estas tre for', oni tion povas
> kompreni nur kiel 'lia hejmo estas tre malproksime', char 'tre
> malaperinta' estas tro stranga ideo."
>
> (
http://h.bertilow.com/pmeg/gramatiko/e-vortecaj_vortetoj/lokaj/for.html
> )
>
> Al mi tio shajnas prudenta. Chu ankau al vi?
La vivo pli facilus se oni evitus "for" kiam oni celas "malproksim"
gxis, Ronaldo N
--
http://www.esperanto.net
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj