chu uz-ekzemploj aperu en la Bonlingva Vortaro

0 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Dec 9, 2008, 8:01:57 PM12/9/08
to la-bona...@googlegroups.com
Denove saluton!

Alia grava demando rilate al la Bonlingva Vortaro estas, ĉu ni trasprenu la uz-ekzemplojn el ReVo, aŭ ĉu nur la difinojn. (Mi jam decidis ne transpreni la alilingvajn tradukojn, ĉar daŭre zorgi pri la ĝusteco de tiuj estus tro granda laboro por tiu projekto, kiu ankoraŭ devas trovi kunlaborontojn). Ankaŭ tion mi devas tre baldaŭ decidi, almenaŭ por la origina transigado de informoj el ReVo. Ĉu iu listano havas opinion pri la temo?

Amike,

Marcos

HIROTAKA Masaaki

unread,
Dec 9, 2008, 8:29:45 PM12/9/08
to la-bona...@googlegroups.com
"Marcos Cramer" <marcos...@gmail.com> skribis:

Mi opinias, ke bonlingvaj uz-ekzemploj multe helpos precipe por japanaj
kaj aliaj neeuxropaj esperantistoj. Cxar japanoj, eklerninte unu vorton,
samptempe devas lerni ankaux kiel apliki gxin en frazoj, kio okazas pro
diferencoj de la lingvaj strukturoj de ambaux lingvoj.

Cetere, ni ne bezonos la aliligvajn tradukojn.

Amike,

Vastalto

Marcos Cramer

unread,
Dec 9, 2008, 8:48:37 PM12/9/08
to la-bona...@googlegroups.com
Mi opinias,  ke bonlingvaj uz-ekzemploj multe helpos precipe por japanaj
kaj aliaj neeuxropaj esperantistoj.  

Jes. Tamen temus komence nur pri tio, ke ni kopios la uz-ekzemplojn el ReVo. Kontroli ĉu ili estas bonlingvaj ankaŭ laŭ niaj kriterioj necesigus multan aldonan laboron. Do la demando ankaŭ estas, ĉu ni kopiu la uz-ekzemplojn el ReVo, eĉ se la bonlingveco (laŭ niaj kriterioj) estos nur multe pli poste kontrolata.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Dec 10, 2008, 3:47:37 AM12/10/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
ĉu ni trasprenu la uz-ekzemplojn el ReVo, aŭ ĉu nur la difinojn. . . . Ĉu iu listano havas opinion pri la temo?
Ĉar temas pri vera vortaro (kaj ne nur pri listoj kiel niaj), mi pensas, ke devas esti ekzemploj.

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Dec 10, 2008, 3:49:58 AM12/10/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
la demando ankaŭ estas, ĉu ni kopiu la uz-ekzemplojn el ReVo, eĉ se la bonlingveco (laŭ niaj kriterioj) estos nur multe pli poste kontrolata.
Ĉar la alternativo estus mem krei tiujn uz-ekzemplojn, eble dum la periodo, kiam ili ne estos ankoraŭ kontrolataj, oni povas skribi ruĝe averton en la bonalingva vortaro.

Amike

Renato


Anna Lowenstein

unread,
Dec 11, 2008, 4:30:46 AM12/11/08
to la-bona...@googlegroups.com

> Jes. Tamen temus komence nur pri tio, ke ni kopios la uz-ekzemplojn el ReVo. Kontroli ĉu ili estas bonlingvaj ankaŭ laŭ niaj kriterioj necesigus multan aldonan laboron. Do la demando ankaŭ estas, ĉu ni kopiu la uz-ekzemplojn el ReVo, eĉ se la bonlingveco (laŭ niaj kriterioj) estos nur multe pli poste kontrolata.

Certe, uz-ekzemploj estus utilaj. Sed lau’ mi oni ne prenu ilin sens’ang’e el ReVo, c’ar tiel ni donus ekzemplojn g’uste de tio, kion ni volas eviti (au’ evitigi). Lau’ mi, ni povus preni ilin el ReVo, sed ili devus esti re-esprimitaj per Bonlingva stilo. Necesus ankau’ zorgi, ke ili sonu nature – kiam oni provas esprimi unu grekdevenan vorton, ekzemple Idiosinkrazio, per frazo, la rezulto povus foje esti iom peza, kaj necesus reformuli g’in. Por uzi bonan lingvon, necesas PENSI en Esperanto, ne simple serc’i unuopajn ekvivalentojn en vortaro – tio vers’ajne estas malfacila por multaj eu’ropaj parolantoj.

 

Kompreneble, se oni revortumas uz-ekzemplon el ReVo, la indiko pri la originala verkinto de la frazo ne plu validas.

 

Kore,

Anna

Marcos Cramer

unread,
Dec 11, 2008, 7:21:50 AM12/11/08
to la-bona...@googlegroups.com

Kompreneble, se oni revortumas uz-ekzemplon el ReVo, la indiko pri la originala verkinto de la frazo ne plu validas.

Revortumo de uz-ekzemploj povus esti uzata en unuopaj kazoj, sed estas preferinde serĉi bonlingvan uzon en iu fonto kaj citi tiun uzon. Tio tamen kompreneble estas pli malfacila tasko, do simple re-vortumo povus foje esti uzata kiel provizora solvo.

Eble mi sukcesos programi mian programon tiel, ke ĝi nur transprenos iun uz-ekzemplon, se tiu ne entenas radikon kiun ni malrekomendas per "-->".

Amike,

Marcos

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages