aliteracio

5 views
Skip to first unread message

noammohr

unread,
Nov 6, 2025, 9:39:33 PM (4 days ago) Nov 6
to la bona lingvo
Nu, belliteraturistoj! Mi proponas:
  • aliteracio → sonripeto
Sed ni javas havas:
  • asonanco → sonsimileco, kvazaŭrimo, sonripetado
Tio ne estas bona, ĉar asonanco temas nur pri vokalo, do mi proponas anstataŭigi:
  • asonanco → vokalsimileco, kvazaŭrimo, vokalripetado


lowenstein, anna

unread,
Nov 7, 2025, 2:57:23 AM (3 days ago) Nov 7
to la-bona...@googlegroups.com
Aliteracio ne estas nur sonripeto. Temas pri ripeto de konsonanto en la komenco de vortoj, ekzemple en Vikipedio mi trovas la ekzemplon "firme, forte, fajre!" Kaj fakte PIV mencias ripeton komence de akcentitaj silaboj, do ekzemple en vorto kiel "enveni" aŭ "alkuri", oni ne kalkulus la prefikson, sed aliteracius ĉe V kaj K. La propono "sonripeto" povus rilati ankaŭ al rimoj. Eble oni povus pensi, ke aliteracio estas komenca rimo.

Ne forgesu, ke ni ne verkas difinojn kvazaŭ en vortaro, sed volas proponi praktikajn alternativojn por nenecesaj vortoj. Ĉu eble "ekrimo"? La problemo estas, ke ĉar la esprimo neniam estas uzata, verŝajne la homoj ne divenus, pri kio temas. Necesus efektive uzi la terminon en verko kiel "La parnasa gvidlibro", por ke la homoj rekonu la terminon kaj ekuzu ĝin. Tial mi ne estas entuziasma pri kreado de terminoj en vakuo, kiel ni nun emas fari, plukante centojn da kapvortoj el PIV. Necesas okupiĝi pri tiuj vortoj, kiuj efektive aperis en artikoloj kaj libroj, kaj pensi, kiel eblus anstataŭigi ilin.

Anna

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/f0292026-d593-4b54-86bb-5f0fa4e89f81n%40googlegroups.com.


--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)794 313 7891

Leo De Cooman

unread,
Nov 7, 2025, 1:30:44 PM (3 days ago) Nov 7
to la-bona...@googlegroups.com

En la nederlanda oni ankaŭ diras "letterrijm" (literrimo) aŭ "stafrijm", sed mi ne scias la signifon de "staf" en tiu kunteksto.

Amike salutas Leo


Op 7/11/2025 om 08:57 schreef lowenstein, anna:

Leo De Cooman

unread,
Nov 7, 2025, 1:49:54 PM (3 days ago) Nov 7
to la-bona...@googlegroups.com

Mi ne tuj komprenis la nederlandan "stafrijm". "Staf" signifas bastonon. Post iom da serĉo mi nun imagas, ke instruisto batas per sia bastono (en mia juneco la instruisto vere havis bastonon, kiun li uzis ne nur por montri ion sur la nigra tabulo, sed ankaŭ por puni...) por bati ritmon sur la podion.

Eble ritmorimo/ritmolitero  (literaturo ne estas mia fako!)

Amike salutas Leo

Op 7/11/2025 om 08:57 schreef lowenstein, anna:
Aliteracio ne estas nur sonripeto. Temas pri ripeto de konsonanto en la komenco de vortoj, ekzemple en Vikipedio mi trovas la ekzemplon "firme, forte, fajre!" Kaj fakte PIV mencias ripeton komence de akcentitaj silaboj, do ekzemple en vorto kiel "enveni" aŭ "alkuri", oni ne kalkulus la prefikson, sed aliteracius ĉe V kaj K. La propono "sonripeto" povus rilati ankaŭ al rimoj. Eble oni povus pensi, ke aliteracio estas komenca rimo.

Noam Mohr

unread,
Nov 7, 2025, 4:57:43 PM (3 days ago) Nov 7
to la-bona...@googlegroups.com
Nu, striktasence:
  • aliteracio → komenckonsonanta ripeto
Iuj inkluzivas vokalojn, do eble ankaŭ:
  • aliteracio → komencosona ripeto
Vi pravas, ke "sonripeto" estas pli larĝa kategorio, sed mi kredas, ke ĝi plej ofte sufiĉas por komuniki la ideon.

Paralele kun "asonanco", laŭ la vortara signifo ni aldonu:
  • konsonanco → (vort/fraz)fina (son/konsonant)ripeto
Sed almenaŭ en la angla, "consonance" temas ne nur pri vortofinoj, sed pli konsonantoj ĝenerale, do eble:
  • konsonanco → konsonantsimileco, konsonantripetado
Anna, vi kelkfoje insistis, ke mi traktu vortojn en uzo, ne nur el vortaroj. Mi ne vere komprenas la ideon. La vortoj en vortaroj ekzistas ankaŭ uzado. Ekzemple, en la Tekstaro mi trovas:
  • Neniu lingvo povas doni pli ol palan imagon pri la plej belaj poeziaj partoj de Sep Fratoj, ĉar la finna vortmuziko kun ĝiaj aliteracioj kaj asonancoj ne estas redonebla. [→ ĝiaj vokalripetadoj kaj komencosonaj ripetoj; (aŭ:) de sonripeto]
  • Inter liaj atingoj menciindaj tie ĉi estas, nur ekzemple: primovadaj, edifaj poemoj, kiuj vere estas artverkoj, kiam, ekzemple, por kongreso en Helsinki Kalocsay verkis salutan poemon laŭ la aliteracia formo de Kalevala [→ laŭ la komencoson-ripeta formo]
  • En li klarigas ne tre klare oni povas percepti la belecon de aliteracio [→ de komencosona ripetado; (aŭ:) de sonripeto] (elĉerpita el La Bona Lingvo!)
  • En ĉi tiu ĉerpaĵo li fajne ekspluatas la interrilatojn de fonetiko kaj bildkreivo, de aliteracio kaj vortkoloro. [→ de komenckonsonanta ripetado kaj vortkoloro; (aŭ:) de sonripeto kaj vortkoloro]
Pri "ekrimo", la signifo estas netravidebla por mi, la impreso estas, ke oni komencis rimi... sed eble pli klaras por aliaj?

Pri "literrimo" aŭ "komencorimo": pli bonaj, sed la koncepto ne trafas mian anglalingvan orelon kiel rimo. 

lowenstein, anna

unread,
Nov 8, 2025, 2:58:46 AM (2 days ago) Nov 8
to la-bona...@googlegroups.com
Per tiuj ekzemploj el la Tekstaro, ni jam komencas trakti la aferon laŭ pli utila maniero. Sed ĉu vere en la praktiko oni skribus: 

"Inter liaj atingoj menciindaj tie ĉi estas, nur ekzemple: primovadaj, edifaj poemoj, kiuj vere estas artverkoj, kiam, ekzemple, por kongreso en Helsinki Kalocsay verkis salutan poemon laŭ la komencoson-ripeta formo de Kalevala."

"Sonripeta formo" estus ebleco tie, aliflanke tio ne montras la specifan econ de aliteracio, t.e. ke pluraj vortoj komenciĝas per la sama sono. Tutsimple "sonripeto" estas tro ĝenerala. Se mi volus eviti la vorton "aliteracio", mi skribus: 

"Inter liaj atingoj menciindaj tie ĉi estas, nur ekzemple: primovadaj, edifaj poemoj, kiuj vere estas artverkoj, kiam, ekzemple, por kongreso en Helsinki Kalocsay verkis salutan poemon laŭ la formo de Kalevala kun vortkomencaj sonripetoj."

Sed oni apenaŭ povus fari el tio adjektivon.

Ĉiuokaze mi proponas por La Bona Lingvo: 
aliteracio ~ vortkomenca sonripet(ad)o, komencosona ripet(ad)o, vortkomenca ripet(ad)o.

Anna



Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages