la menko de demandoj s'uldig'as al mia okupateco
lastatempa. Tamen ni ne longe lasos la laboron nefarita.
Jen la lasta aldonoj danke al indiko de Anna al
http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
kiu intertempe atingis 1323 vizitojn. (El tiuj eble 300 estas miaj)
Kafeterio à (memserva) mangxejo
Kantino (Z) à laborista mangxejo
Sisopo à sistemisto
Transpiri à sxviti, spir-i (por plantoj)
Alero à (superporda) tegmenteto
Porcxo à portiko, portikajxo
Platbando à florbedo, bordero
Skvaro à gxardenplaco, parketo
Bavuro à elstarajxo, neglatajxo, lango
Bonvolu ne heziti ankau' indiki tiajn vortojn, kiam vi renkontas ilin.
Amike
Renato
------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato....@gmail.com>
-------------------------------------
>menko --> manko
> Jen la lasta aldonoj danke al indiko de Anna al
> http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
> kiu intertempe atingis 1323 vizitojn. (El tiuj eble 300 estas miaj)
> Kafeterio à (memserva) mangxejo
> Kantino (Z) à laborista mangxejo
> Sisopo à sistemisto
> Transpiri à sxviti, spir-i (por plantoj)
> Alero à (superporda) tegmenteto
> Porcxo à portiko, portikajxo
> Platbando à florbedo, bordero
> Skvaro à gxardenplaco, parketo
> Bavuro à elstarajxo, neglatajxo, lango
> Bonvolu ne heziti ankau' indiki tiajn vortojn, kiam vi renkontas ilin.
La plej multaj vortoj en tiu listo (ekz. "kafeterio" kaj "kantino")
estas lau mia impreso mortnaskitaj vortarajhoj apenau iam ajn
praktike uzataj. La indikitaj anstatauajhoj estas esprimoj efektive
uzataj. Tute bone. Sed eble indas en la listo iel eksplicite
distingi inter vortoj malbonaj sed ja uzataj (kies anstatauajhoj
estas proponoj, pri kiuj ni esperas, ke ili disvastighu), kaj vortoj
apenau iam uzataj (kies anstatauajhoj estas jam plene vivantaj).
La du kategorioj estas tre malegalaj.
Tamen pri "skvaro" mi iomete dubas. Mi vidis en mia vivo nur unu
efektivan skvaron. Ghi estas en Turku en Finnlando. Ghi estas
nek ghardenplaco, nek parketo. Eventuale ghi estas parketeteto.
Tute ne eblas en ghi promeni. Ghi estas treege malgranda kaj
plene chirkaufermita de barilo. Eventuale oni povas ghin nomi
"placghardeneto". Aldonindas, ke la Svedan vorton por "skvaro"
mi lernis nur tiam, rigardante la nomshildon de tiu skvaro.
Temas pri la vorto "skvär". Malmultaj Svedoj konas tiun
Svedan vorton.
Ankau pri la anstatauajhoj de "bavuro" mi iomete dubas.
Kredeble necesas uzi "bora neglatajho", "mulda neglatajho"
kaj simile. Sed neglatajhoj ja povas aperi ankau pro aliaj
kialoj. Tiam ne temas pri bavuroj.
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
>eble indas en la listo iel eksplicite
>distingi inter vortoj malbonaj sed ja uzataj (kies anstatauajhoj
>estas proponoj, pri kiuj ni esperas, ke ili disvastighu), kaj vortoj
>apenau iam uzataj (kies anstatauajhoj estas jam plene vivantaj).
>La du kategorioj estas tre malegalaj.
Mi ofte pensis pri subkategoriigo de tiuj vortoj, sed ankorau' ne
havas kontentigan solvon, ankau' c'ar la teknikaj iloj por
malsamaspektigi ilin ne estas multaj (tiuj, kiujn mi konas). Iam oni
ankau' proponis havi apartajn listojn, ekzemple pri "teknikaj" vortoj
kiel "kadiogramo" por kiuj oni proponas variaj'on el komunlingvaj
elementoj, kaj pri aliaj (trista --> malg'oja). Mi plucerbumadas.
Alia problemo certe estas decidi, c'u vorto estas nur uzita de unu
au' malmultaj esperantistoj au' pli g'enerale. Eble ni devus starigi
regulon de la speco: vorto renkontita en skriba au' parola uzo
almenau' 5 fojojn havas la honoron esti vera neologismo. Aliaj estu
"ankorau' luktantaj proponoj". Ankau' pri tio indas plucerbumadi.
Mi nun estas pensanta ke eble indas havi g'enralan liston (la nunan)
kaj sublistojn lau' la kategorioj, sed ne estas antau'videbla
baldau'a tempo libera por arang'i tion.
>Tamen pri "skvaro" mi iomete dubas.
Mi certe renkontis la vorton en tekstoj en Esperanto (c'efe de
franclingvanoj) multe pli ol 5 fojojn.
>"placghardeneto".
Mi aldonis tiun signifon. Se mi bone komprenis (kaj mi kaj Anna
lastatempe vidis unu neesperantistan Square en Francujo) g'i principe
estas g'ardeneto en la mezo de placo. Eventuale en la praktiko la
promeneblecoj dependas de la grandeco de la placo kaj de la g'ardeneto.
>Ankau pri la anstatauajhoj de "bavuro" mi iomete dubas.
>Kredeble necesas uzi "bora neglatajho", "mulda neglatajho"
>kaj simile. Sed neglatajhoj ja povas aperi ankau pro aliaj
>kialoj. Tiam ne temas pri bavuroj.
Fakte malgrau' mia serc'o en la reto, mi trovis la terminon nur en
nacilingvaj-esperantaj terminaroj kun tradukoj, kaj sekve mi ankorau'
ne havas klaran ideon pri g'ia signifo en Esperanto. Difinoj estas bonvenaj.
Amike
Renato
>--
>Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
------------------------------------
Bavuro: Mi neniam antau'e renkontis tiun vorton, kiun mi hazarde malkovris
en PIV. Mi komprenas g'ian signifon nur per la difino en PIV. Mi supozas, ke
enkuntekste sufic'us diri "neglataj'o", c'ar oni jam komprenus, ke temas pri
rezulto de borado au' muldado au' simile (ekz. "Ni jam elmuldigis la
skulptaj'on, sed nun necesas forfajli la neglataj'ojn.")
Ambau' el la supraj vortoj s'ajnas rezulti el la deziro krei novan radikon
por c'iu aparta koncepto, kiu ekzistas en iuj naciaj lingvoj.
Anna
-----------------------------------------------------------------
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00 39 06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Renato Corsetti
Inviato: giovedì 24 maggio 2007 9.30
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) lastatempaj aldonoj
Bertilo:
>"placghardeneto".
Amike
Renato
__________ Informazione NOD32 2272 (20070517) __________
Questo messaggio h stato controllato dal Sistema Antivirus NOD32
http://www.nod32.it
> "square" simple signifas en Esperanto "placo".
Mi metis tion kiel unuan samsignifaj'on.
>Bavuro: . . . per la difino en PIV. . . . (ekz. "Ni jam elmuldigis la
>skulptaj'on, sed nun necesas forfajli la neglataj'ojn.")
La mistero grandig'as. Mi komprenis el kelkaj retaj termianroj, ke
temus pri la rezulto de la forfajlado: Ni forbalau' la bavuron! Sed
vere mi ne havas ideon.
>Ambau' el la supraj vortoj s'ajnas rezulti el la deziro krei novan radikon
>por c'iu aparta koncepto, kiu ekzistas en iuj naciaj lingvoj.
Ne diru tion, c'ar la francoj, kiuj abunde sekvas tiun principon,
ofendig'as. Ili simple volas igi la lingvon pli ric'a kaj pli preciza.
Renato