Kara Pjer,
La vorto 'malkontentumi' estas ne-komprenebla por mi en tiu senco.
Ghi tute ne esprimas la signifon en la nederlanda de: pruilen, en la angla
de: pout, ktp.
Lau mi ghi signifas la specifan montradon de malkontentetigho, kion en
"TheFreeDictionary" estas priskribita kiel
v.intr.
1. To exhibit displeasure or disappointment; sulk.
2. To protrude the lips in an expression of displeasure or sulkiness.
3. To project or protrude.
v.tr.
1. To push out or protrude (the lips).
2. To utter or express with a pout.
n.
1. A protrusion of the lips, especially as an expression of sullen
discontent.
2. A fit of petulant sulkiness. Often used in the plural with the.
Pri 'kuspi' (angle: cusp) mi trovas:
1. A point or pointed end.
2. Anatomy
a. A pointed or rounded projection on the chewing surface of a tooth.
b. A triangular fold or flap of a heart valve.
3. Mathematics A point at which a curve crosses itself and at which the two
tangents to the curve coincide.
4. Architecture The point of intersection of two ornamental arcs or curves,
such as the inner points of a trefoil.
5. Astronomy Either point of a crescent moon.
6. A transitional point or time, as between two astrological signs.
Ni jhus havis la kazon de Vastalto, kiu proponas (decido ankorau ne estas
atingita) "ekskomuniki" la vorton feroca.
Poste venis kvazau-averto de Corsetti kontrau rajp(ig)i.
Mi demandas min kiun salonetan ludon ni ludas.
Mi ne scias, kiun celon Claude Piron havis kun sia "La bona lingvo" (mi
devus relegi),
sed ech se li favorus la starigon de "nigra listo" kun chiuj vortoj kiaj la
jhus menciitaj, mi estus fajre kontrau tio.
Mi ne scias kiun nivelon de regado de la lingvo vi atingis, sed estu
konvinkita,
ke oni neniam atingas la nivelon de kompleta regado, tiel en Esperanto kiel
en ajna alia lingvo.
Oni estas la tutan vivon lernanto. Do ankau vi lernu kaj akceptu, ke homoj
antau vi, pli edukitaj,
havis siajn motivojn por enkonduki tiujn vortojn.
Se vi volas ekskomuniki ilin, tiam venu kun funditaj argumentoj: gheneralaj
argumentoj,
esploro de pluraj vortaroj, de Tekstaro de Esperanto, de ReVo ktp.
Kaj skribu 'kunteksto' anstatau 'konteksto'. Se vi volus enkonduki tiun
vorton novvorto, mi estus kontrau ..................
Amike,
Johan Derks
----- Original Message -----
From: "Pjer" <pjer-...@voila.fr>
To: "la bona lingvo" <la-bona...@googlegroups.com>
Sent: Friday, April 13, 2012 10:07 AM
Subject: (la bona lingvo) paŭt·i, kusp·i
Anstataŭ kuspi mi pensas pri:
fald·lev·i (faldlevi pantalonon por ke ĝi ne enkotiĝos, tiel estis en
la teatraĵo)
aŭ: re·e·n·fald·i, aŭ: fald·um·i.
Kion la aliaj opinias.
Amike, Pjer.
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org
> Mi demandas min kiun salonetan ludon ni ludas.
(...)
> Oni estas la tutan vivon lernanto. Do ankau vi lernu kaj akceptu, ke homoj
> antau vi, pli edukitaj,
> havis siajn motivojn por enkonduki tiujn vortojn. (...)
Mi subtenas tiun starpunkton de Johan. Mi ne konsentas pri la sinteno
de Renato, char nenecese ekstrema, kvazau la lingvo ne estus vivanta
nek evoluinta: "La plej ĝenerala regulo estas: ĉiuj vortoj, kiuj estas
nek Fundamentaj nek oficialaj, estas suspektindaj. Ni analizu ilin
unuope."
Amike,
José Antonio
> Mi ne konsentas pri la sinteno de Renato, char nenecese ekstrema, kvazau la lingvo ne estus vivanta nek evoluinta: "La plej ĝenerala regulo estas: ĉiuj vortoj, kiuj estas nek Fundamentaj nek oficialaj, estas suspektindaj. Ni analizu ilin unuope."
> Kiel vi formulus la
> principon laŭ kiu vi trovas vortojn, kiujn vi volus anstataŭigi?
Bedaurinde mi estas tro malsana nuntempe por klaridee elpensi mian
propran sintenon.
Mi nur havis la impreson ke -tiel vortumita- via principo shajnas
esti iom reakcia. Pardonon pro tiu vorto, char mi scias ke vi chiam
estis kaj plu estas rugha revoluciulo! ;o)
Programisto kaj scienculo kiel Marcos mem - ankau mi, sed mi estas malpli lerta programisto kaj hezitis, char la konsisto de la listanaro estas tro nekonata al mi -povus facile desegni iujn kondichojn al kiuj vortopropono devas obei.
Kelkfoje mi jam proponis pli sisteman aliron por efikigi la diskutadon, kiu prenas de multaj homoj tro multe da tempo.
Se ni nur estas hobiistoj, la afero restu inter hobiistoj kaj neniam havos eksteran efektivecon,sed se oni opinias, ke iu celo devos esti efektivigita, oni eklaboru al ghi en efika maniero.
Krom pri efikeco temas pri efektiveco. Kiun celon ni fakte atingas ?
La afero farighas pli delikata, se la metodo de diligenta proponanto estas, ke li proponas vorton, char li trovis ghin en teksto de samlistano.
Ekstreme nigriga estas la teksto de Vastalto:Tiel funkcias ĉi tiu retlisto.
........................Se vi volas labori en ĉi tiu retlisto, vi bezonas kutimiĝi al ĝia labormaniero.(Li komencis tiun anatemon per 'Kara Johan', stranga kontrasto)
Mi konas la vorton el matematiko, kie ghi signifas ghuste, kion mi citis el "TheFreeDictionary":"A point at which a curve crosses itself and at which the two tangents to the curve coincide."(punkto, kie kurbo krucighas sin kaj kie la du tanghantoj koincidas.)Esence kuspo estas kvazauangulo de grado nulo, kies kruretoj estas ambau kurbitaj. Char tiu formo renkontighas en multaj situacioj,la vorto pruntighas al pluraj plimulte sciencaj (anatomio, dentoscienco, arhhitekturo, astronomio, astrologio) fenomenoj.Do tute ne stranga koncepto, sed tre fekunda radiko.
Cetere, Marcos, chu vi povas ekzkate montri, en kiu maniero mi atakis la proponinton Pjer?
Vi skribis:
> Mi komprenis ke chefe mian tro fruan: ->, incitis vin, mi esperas ke nun
> la afero estas pritiupunkte pli klara.
Kompreneble ni diskutas kaj eble malkonsentas pri kelkaj aliaj punktoj,
tamen mi amike salutas vin, ghis.
Pjer.
Vi tre bone konkludis, sed oni ne povas vidi mian fortan reagon kunlige kun
la antauaj montroj de malrekomendemo de vortoj.
Tial mi uzis la vortojn 'ekskomuniki', 'lingva polico'.
La tuta SSV-projekto, almenau la facila maniero en kiu pluraj kontribuantoj
pensas povi doni jughon pri fojfoje jam enradikighintaj vortoj,
kvazau ili volas krei novan vortaron, ne plachas al mi.
Libera kreado de novvortoj estas kontrau la spirito de la Fundamento de
Esperanto, sed ankau senargumenta malrekomendado. (Antauparolo)
Kiam mi vidas novan proponon por malrekomendo, mi sentas min devigita
ekstudi la proponon, serchi argumentojn por kaj kontrau.
Mi laboras kaj la proponinto nur atendas. Kial li/shi mem ne serchis chiujn
avantaghojn kaj malavantaghojn de malrekomendo?
Kaj se oni ne pretas fari tion, tiam ne tuj proponu la ekstremon. Ghi ne
estas saloneta ludo!
Kaj certe ghi ne estu statistika sumo de la subjektivaj opinioj de kelkopo!
Oni povas atendi Marcos, char li finfine venas kun argumentoj, sed lau mi
ili ofte estas sufiche subjektivaj ("Mi neniam audis tiun vorton") kaj/au
unuflankaj.
Se chiu donas antaue siajn argumentojn, oni ankau povas evoluigi - por si
mem au por la grupo - diversajn specojn de argumentoj.
Jam denove tro longe skribinta.
Se mi ofendis vin, mi pardonpetas kaj eble Renato kaj Marcos prave
intervenis, sed tiam mia konscieco estis tute alia.
Kion Vastalto postulis: ke mi adaptighu al la kutimoj de la grupo, mi certe
ne faros. Mi nur klopodos konvinki, ke ili farighu aliaj.
Amike,
Johan Derks
Kiel vi estas malkomprenema homo!
Mi neniam postulis vin, sed simple konsilis al vi.
Mi ne diris "vi devas...", sed diris "vi bezonas..."
Cxu vi ne komprenas la nuancojn?
Cetere vi plufoje citis min kun via tordita kompreno en la
mesaĝoj adresitaj al aliaj membroj. Ĉu tio ĉi estas deca
kondutmaniero laŭ vi?
Vi jam rifuzis interparolon kun mi en la mesaĝo de la 13a
de aprilo. Sed vi daŭrigas plendon kontarŭ mi en aliaj
mesaĝoj. Tio ĉi estas perfekte maldeca ago kontraŭ mi.
Vi estas novulo en tiu ĉi listo. Vi plendas ne komprenante
la kutimon de tiu ĉi listo. Vi akuzas per tre fortaj vortoj
incitaj, kiujn la akuzito neniam uzis.
Mi konsilas, ke vi ĉesu la kalumnion kontraŭ mi kaj refoje
konsideru la aferon trankvile.
Vastalto
"Johan Derks" <derk...@tiscali.nl> skribis:
Johan,
Vastalto
--
Chu mi bone komprenis vin, Anna, ke vi pretas konsideri pluajn argumentojn
pri la (mal)taugeco de "feroca", .............?Char mi jam akceptis uzi - en la kontestata kazo - la vorton 'sovagha', mi
ne nun havas pluajn rimarkigojn.................
Mi ne konas iun ajn mesaghon, lau kiu mi rifuzis diskuti kun vi.
Nia diskuto stagnis, post mia mesagho de la 12a de aprilo, en kiu mi skribis:
Kara Vastalto,
Vi tute prave, el via propra starpunkto, proponas malrekomendi 'feroca'.
Tamen mi preferas, ke
1. homoj donu, se eble, gheneralan argumenton pri malrekomendo,
do argumento, kiu diras pli ol "Tiu vorto ne plachas al mi."
Ne ekzistas iu regulo, ke tiu kiu kontrauas malrekomendon devas doni argumenton pli
ol tiu kiu proponas malrekomendon.
Jes, lau la Antauparolo al la Fundamento Zamenhof fakte skribas, ke ni nur uzu fundamentajn vortojn al ne-konatuloj
kaj ke, ghenerale, ni richigu la lingvon nur per konsiliĝado kun tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo
Mi ne kontrolis chu la sep trafoj en Tekstaro de Esperanto estas uzitaj de autoritathavaj personoj au ne
(En Monato skribantoj ofte ne estas autoritathavaj, mi opinias).
Tia agomaniero en nia epoko estas netenebla, chu ?
La vortaristoj farighis la plej autoritathavaj, bedaurinde.
Mi povas vivi tre bone sen 'feroca', sed ekzistas ne malmultaj vortoj en SSV, kiuj lau mi suprajhe
ekapartenis al la malrekomenditoj au pri kiuj mi havas suspekton,
ke post profunda traktado, surbaze de gheneralaj argumentoj, mi elektos akcepton (ne preferon !).
2. Vi trafis mian 'feroce' kaj reagis, Renato trafis mian 'rajpigi' kaj reagetas.
Mi ne povas superrigardi, chu tiu iom hazarda elekto de 'viktimaj' vortoj estas efektiva agomaniero.
Kial ni ne elektu sisteme chiujn novvortojn en ekzemple Monato ?
Au evoluigu gheneralajn, ne-rigorajn, regulojn lau kiuj oni traktu vortojn, kiuj havas ion komunan,
ekzemple la vortojn finighantajn je iu fremda sufikso?
Tro ofte diskutantoj ne diskutas, sed donas finopinion, dum en chi-tiu kazo nur Anna diskutis kun mi.
Tiu mesagho estas intencita por veki iun komprenon che vi pri mia forta rezisto.
En ghi estis pluraj implicitaj demandoj. Vi ne reagis al tiuj demandoj.
Mi ne intencis prezenti miajn ŝanĝproponojn kiel nepraĵojn (Marcos), simple ne povis kompreni,
ke vi au Pjer tiel aplombe kaj sen argumento (lau 'la kutimo') faras proponojn por malrekomendi.
Mi konsentas ke mi povintus shanghi mian fruan frazon al vi al:
Chu vi,
Vastalto, char vi proponas malrekomendi iun vorton, kiu estas pli-malpli
konata (kvin trafoj en Tekstaro de Esperanto), havas iun argumenton
kontrau ghi: malbelsoneco, komplikeco, tro forta influo de iu lingvo, abundo
da sinonimoj ktp. ?
kaj al Pjer (citiloj chirkau 'ekskomuniki' necesas, sed malaperis pro malshato) :
"Se vi volas "ekskomuniki" ilin, chu vi tiam ne povus veni kun funditaj argumentoj:
gheneralaj argumentoj, esploro de pluraj vortaroj, de Tekstaro de Esperanto, de ReVo ktp."
Konsili oni faras al iu kiu petas konsilon au eble al iu kiu estas pli malaltranga.Se oni faras konsilon sen invito, oni metas sin sur pli alta shtupo.
----- Original Message -----From: Marcos CramerSent: Sunday, April 15, 2012 3:46 PMSubject: Re: (la bona lingvo) paŭt·i, kusp·i
--
> Bedaurinde mi estas tro malsana nuntempe