hutong-o

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jun 8, 2011, 2:29:53 PM6/8/11
to °listo 'lbl'
jen la unua ĉindevena vorto, pri kiu ni povas demandi nin. Gyi estas ankaŭ en Vikipedio:

"hutongo estas tradiciaj mallarĝaj stratetoj en Pekino kun senetaĝaj konstruaĵoj, kun interna, fermita korto en la konstruaĵoj. Ili regis pejzaĝon de Pekino ĝis la 1990-aj jaroj.

Hutong estas mongola vorto (originale hottog), kiu signifis 'fonto', ĉar la loĝantoj de tiuj hutongoj ofte loĝis proksime al fontoj."

Ĉu ni havu la linion:

hutong-o --> tradici-a strat-et-o (en Cinujo)?

Amike

Renato


-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Fra Simo

unread,
Jun 8, 2011, 3:44:32 PM6/8/11
to la-bona...@googlegroups.com


2011/6/8 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

jen la unua ĉindevena vorto, pri kiu ni povas demandi nin. Gyi estas ankaŭ en Vikipedio:

"hutongo estas tradiciaj mallarĝaj stratetoj en Pekino kun senetaĝaj konstruaĵoj, kun interna, fermita korto en la konstruaĵoj. Ili regis pejzaĝon de Pekino ĝis la 1990-aj jaroj.

Hutong estas mongola vorto (originale hottog), kiu signifis 'fonto', ĉar la loĝantoj de tiuj hutongoj ofte loĝis proksime al fontoj."

Ĉu ni havu la linion:

hutong-o --> tradici-a strat-et-o (en Cinujo)?

      Mi skribus : " (tradici·a) strat·et·o (Pekin·a)".
      Sed el la klarigoj en la Vikipedio shajnas, ke "hutong" estas "kort/ar/o", kun la cheaj stratetoj, pli ghuste ol unu strateto mem, au ke ambau sencoj kunekzistas. Konanto de tiaj lokoj nin pricertigu.
     CHu "
(mal·nov·a)" anstatau "(tradici·a)" ?

-------------------------------------------------------------------------------------
 Christ est ressuscité, alléluia ! --- Il est vraiment ressuscité, alléluia !

Kristo releviĝis, haleluja !  --- Vere li releviĝis, haleluja !

___________________________
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

Anna Lowenstein

unread,
Jun 9, 2011, 6:52:35 AM6/9/11
to la-bona...@googlegroups.com

Tio ilustras la problemon en Esperanto pri laŭokazaj uzoj. Ekzemple mi mem morgaŭ ĉe la roma grupo montros fotojn de mia ĵusa vizito al Pekino, kaj kompreneble klarigos ke tiuj stratetoj nomiĝas “hutong”. Tre imageble, mi poste nature esperantigus la formon, kaj dum la parolado uzus la vorton “hutongo”. Tio ne signifas, ke mi intencus, ke la vorto aldoniĝu al la vortaro, aŭ ke mi formaligus ĝin en Vikipedio. Kaj supozeble por ĉinoj mem, la vorto efektive signifas “strateto”, do ili ne vidus la neceson, ke ĝi havu apartan nomon en Esperanto.

Kore,

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: mercoledì 8 giugno 2011 20.30
A: °listo 'lbl'
Oggetto: (la bona lingvo) hutong-o

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

José Antonio Vergara

unread,
Jun 9, 2011, 8:19:12 AM6/9/11
to la-bona...@googlegroups.com
Se mi uzas la vorton hutongo tiel, kiel specife chinlingvan pruntajhon
kiu richigas la tro akocidentan Esperanton, en mia menso tuj
ekestighas interesa bildo pri tiu tradicia urba pejzajho de Pekino,
kun ghia aparta kulturo de kolektiva vivo, kiun mi spektis en kelkaj
filmoj.

Bonvolu ne senigi min de tio.

José Antonio

Renato Corsetti

unread,
Jun 9, 2011, 9:21:23 AM6/9/11
to la-bona...@googlegroups.com
Jose' Antonio:
>  Bonvolu ne senigi min de tio.

Mi ne volas senigi vin je ĝi, sed ĉu laŭ vi oni rajtas paroli ankaŭ pri la hutongoj de Parizo, se en Parizo ekzistas malnoveca kvartalo?

Barboza Josias

unread,
Jun 9, 2011, 9:44:16 AM6/9/11
to la-bona...@googlegroups.com
Bonvenon hutongo! Venu pliaj! Josias Barboza

2011/6/8 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>
--

Renato Corsetti

unread,
Jun 9, 2011, 10:03:17 AM6/9/11
to la-bona...@googlegroups.com
Josias:

>ᅵ Bonvenon hutongo! Venu pliaj!

Mi vidas, ke ĉi tie estas alianco de estontaj superpotencoj.

Ni lasu "hutongo"-n momente.

Fra Simo

unread,
Jun 9, 2011, 11:00:59 AM6/9/11
to la-bona...@googlegroups.com
     CHu mencio de Pekino kaj eble, krome, de malnoveco apud "strat/et/o(/j)" (au "kort/ar/o", se montrighus, ke chi tiu estas la ghusta) ne same memorigus pri Pekino tiujn homojn, kiuj ion tian vidis dum vojagho au sur ekrano ?  La ceterajn homojn ne-konata radiko "hutong/" neniom helpus, dum vorto au {du,tri}vortajho pli klara ebligus ioma imagado pri la priparolata kvartalo ?
     Ke konantoj de Pekino inter si parolus pri hutong-oj (vidu la mesaghon de Anna !), tio ne tushus la lingvon kaj ne eniru en vortarojn. Se ni vere enlasus radikon "hutong/", ni samtempe devus enlasi dekojn, pli supozeble milojn da radikoj same ligitaj al nur unu au kelkaj lokoj. Ekzemple, ni bezonus apartan radikon "trabul/" por la karakterize Lionaj interdomaj pasejoj (traboules <trabul'>), respektive "pasajh/" por la vitrekovritaj multebutikaj kvazaustratoj por piedirantoj karakterizaj por iuj partoj de la centro de Parizo ("passages" <pasajh'>), "fashor/" por iuj elegantaj arbovicaj stratoj en Budapeshto ("fasor" <fashor>)...
     Lau tiu direkto ni baldau alvenus al la Kalocsay<kalo cha i>-eca idealo, ke  Esperanto richu je tiom da malsamaj radikoj, kiom sume da vortoj ekzistas en chiuj ceteraj lingvoj kune. Tio estus iasence la malo de tiu "bona lingvo", kiun ni deziras respekti.

2011/6/9 José Antonio Vergara <joseanton...@gmail.com>
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj



--
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages