sav-i

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jun 23, 2009, 11:43:31 AM6/23/09
to °listo 'la bona lingvo'
sav-i (en komputilado) --> (aŭ =) konserv-i

kion vi pensas?

Renato

Marcos Cramer

unread,
Jun 23, 2009, 1:45:52 PM6/23/09
to la-bona...@googlegroups.com
sav-i (en komputilado) --> (aŭ =) konserv-i

Mi neniam audis "savi" en tiu signifo. Vershajne temas pri senpripensa anglismo.

Chu efektive iu ne-komencanta Esperantisto iam uzis tiun vorton en tiu signifo? Nur se la respondo estas jesa, ni listigu la vorton.

(Aldone, ni prefere skribu "en komputado" anstatau "en komputilado".)

Amike,

Marcos

Fra Simo

unread,
Jun 23, 2009, 2:30:58 PM6/23/09
to la-bona...@googlegroups.com
2009/6/23, Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>:

sav-i (en komputilado) --> (aŭ =) konserv-i

Mi neniam audis "savi" en tiu signifo. Vershajne temas pri senpripensa anglismo.
 
     Min instigas al "sav/i" kaj angla "save", kaj la franca "sauvegarder". Tamen "sav/i" shajnas al mi nur tre malfacile pravigebla, kaj mi uzas "registr/i", kaj, en iuj kuntekstoj, "en/registr/i ({en, sub} ...)". Krom se montrighus, ke "registr/i" estus bezonata por iu alia komputorada termino, mi proponus, ke ghin ni rekomendu.
     La proponata "konserv/i" shajnas al mi tre stranga por la bezonata signifo. Ion oni konservas senplie per ne-forvishado.

Chu efektive iu ne-komencanta Esperantisto iam uzis tiun vorton en tiu signifo? Nur se la respondo estas jesa, ni listigu la vorton.

(Aldone, ni prefere skribu "en komputado" anstatau "en komputilado".)
 
     Mi ne rediros nun, kial mi opinias malsagha la de multaj rekomendatan forlason de "komputor/o" favore al "komput/il/o". Sed ankau PIV-lingve shajnus al mi preferinda chi tie ad-vorto enhavanta la nomon de la aparato. La priparolata faro estas unu pasho dum uzado de tia aparato.

 

Renato Corsetti

unread,
Jun 23, 2009, 4:15:43 PM6/23/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Mi neniam audis "savi" en tiu signifo. Vershajne temas pri senpripensa anglismo.

Chu efektive iu ne-komencanta Esperantisto iam uzis tiun vorton en tiu signifo?
Vi eble miros, sed temas pri multjara redaktanto de la elsendoj de Pola Radio.

(Aldone, ni prefere skribu "en komputado" anstatau "en komputilado".)
Bone.

Renato


Leo De Cooman

unread,
Jun 23, 2009, 5:48:51 PM6/23/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
> sav-i (en komputilado) --> (aŭ =) konserv-i
kion vi pensas?

Dum la tradukado de OpenOffice.org nia grupo uzis la terminon "konservi".
 
Amike salutas
Leo

Pilar Otto

unread,
Jun 24, 2009, 4:58:43 AM6/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>> sav-i (en komputilado) --> (aŭ =) konserv-i
>>
>
> Mi neniam audis "savi" en tiu signifo. Vershajne temas pri senpripensa
> anglismo.

Jes, kun la signifo "sxpari" aux "konservi". Alia angla vorto uzata por la
sama afero estas "to store", kiu signifas proksimume "stokigi",
"enmagazenigi". Similan signifon havas la germana "speichern" ("Speicher",
laux la vortaroj, povas esti grenejo aux mansardo/subtegmentejo!). La tri
skandinavaj lingvoj elektis tri malsamajn alternativojn: en la sveda oni
diras "spara" (sxpari), en la dana "gemme" (kasxi", kaj en la norvega
"lagre" (enmagazenigi). Pri la hispana mi fakte ne certas; eble oni diras
malsame en diversaj landoj. Supoze en Hispanujo oni uzas la vorton
"archivar" (enarhxivigi), sed eble ankaux "guardar" (konservi) estas uzata.
Cetere la terminoj varias ne nur de lingvo al lingvo, sed ankaux de programo
al programo. Kiam mi uzis WordPerfect sub DOS, la norveglingva versio de la
programo uzis en siaj mesagxoj al la uzanto la vorton "arkivere" en la
pristudata senco.

Por mia cxi-jara IKU-prelego mi elektis la vorton "konservi", ecx ne leginte
la cxi-supre cititan proponon de Renato.

Otto

Renato Corsetti

unread,
Jun 24, 2009, 7:42:59 AM6/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Dum la tradukado de OpenOffice.org nia grupo uzis la terminon "konservi".
Ankaŭ la vikiuo uzas "konservi".

Amike

Renato

PS. Ĉu ekzistas Open Office en Esperanto?

Renato Corsetti

unread,
Jun 24, 2009, 8:35:53 AM6/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
Por mia cxi-jara IKU-prelego mi elektis la vorton "konservi", ecx ne leginte 
la cxi-supre cititan proponon de Renato.
Bone. Do, ni konsentas. Cetere la origina proponinto al mi estas Emilio Cid.

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Jun 24, 2009, 9:04:20 AM6/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato demandis:

PS. Ĉu ekzistas Open Office en Esperanto?

Jes. Kaj temas ghenerale pri tre bona traduko.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jun 24, 2009, 10:01:11 AM6/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Jes. Kaj temas ghenerale pri tre bona traduko.
Mi provos elŝuti ĝin.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages