kvara kolumno de la duboj de Vilhelmo

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jul 15, 2015, 2:20:50 PM7/15/15
to la bona lingvo
Kotdivuaro → EburBordo (Eburbordo!)

krabli → mallerte marŝi (ne ĝusta!!)

kraŭlo → rampado (revizii!)

leksikografia → vortarscienco (erara -a)

mondialismo → tutmondiĝo, + tutmondigo

neologismo [2oa] ~ nova radiko, nova vorto, nova formo + (se temas pri radiko el etna lingvo:) fremdvorto

nitrogeno : ĉi tie la rekomendo de la fundamenta azoto ja ĝustas, tamen ni ne povas pretervidi, ke ni devas respekti la internacian sciencan atomtabelon, laŭ kiu ĝi estas nitrogeno. Do: (komunlingve:) azoto!

objekto (se ne temas pri gramati-ka o., sed pri aĵo:) aĵo [tion mi aldonis]

obĵeti → kontraŭdiri, kontraŭi, + kontraŭargumenti, tameni

obsoleta → eksa, malnova, malaktuala, + arĥaiĝinta

orgojlo → fiero, + fierego [sed mi pensas, ke orgojlo signifas NUR fieregon!]

ornitologo [7oa] [anstataŭ: ~ birdosciencisto/fakulo] birdosciencisto, birdofakulo

paŭti ~ ofendgrimaci, kolergrimaci, ĝengrimaceti, + ofendite konduti

pendolo [fun] ~ balancilo, pendilo [en la infanludejoj oni faras la distingon inter pendolilo kaj balancilo: kie balancilo estas la pli aŭ malpli horizontala trabo,
ĉe kies du ekstremoj sidas po unu infano]
--
Renato Corsetti
117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages