mar...@melburno.org.au
unread,Jul 6, 2016, 7:48:06 AM7/6/16Sign in to reply to author
Sign in to forward
You do not have permission to delete messages in this group
Either email addresses are anonymous for this group or you need the view member email addresses permission to view the original message
to la-bona...@googlegroups.com
Pri "far":
Kiam ni ser'cas, aw akceptas, novajn gramatika'jojn, estas
konsilinda, sekvi lingvajn regulojn formulitajn aw naturajn,
neformulitajn. Do eviti esceptojn al tiuj reguloj.
Unu tia regulo estas, ke la prepozicioj havas verban karakteron kaj
ke tial ni povas, senescepte, fari verbojn el 'ciuj prepozicioj.
Pluraj estas uzataj, kaj pluraj ankoraw ne. Tiu regulo uzatis, eble
subkonscie, de Zamenhof. La regulo diras, nature, ke la gramatika
subjekto de tia verbo estas la de la prepozicio determinata
substantivo aw infinitivo antaw la prepozicio. Do el "La parko estas
malantaw la pre'gejo" venas "La parko malantawas", kaj la gramatika
objekto estas la vorto post la prepozicio, "la preg'ejo", do "La
parko malantawas la pre'gejon", NE "La pre'gejo malantawas la
parkon". Tio validas por 'ciuj prepozicioj, e'c se oni ankoraw ne
uzas kelkajn, kaj oni awtomate sentas tiun regulon e'c se oni neniam
vidis tian verbon, ekz. el "La sablo estas sur la roko" venas "La
sablo suras la rokon", NE inverse.
Bedawrinde Grosjean-Maupin ne komprenis tiun regulon kaj "inventis"
la verbon "peri" kun la kontrawa signifo, ne la 'gusta "La vendo de
mia libro peras S.A.T.'on, sed la mal'gusta "S.A.T. peras la vendon
de mia libro". 'Car la vendo peras S.A.T.'on, la vendo, aw mi, estas
la peranto, kaj S.A.T. estas la perato, aw la agento. Se oni uzas
"far" kiel prepozicion, oni faras la saman eraron, 'car "La poemo far
la poeto" signifas "La poemo faras la poeton", same kiel "La poemo
anstataw la kanto" signifas ke la poemo anstatawas la kanton.
Tial mi neniam uzas la monstra'jon "far".
Pri "fare de":
Ankaw 'ce "fare de" la kreinto ne komprenis, ke en la aglutina
kunmeto "farita" en "La poemo farita de la poeto" la 'cefelemento
estas "ita", ne "fare", do la poemo NE estas "fare aw fara", sed "ite
aw ita". Do la prepozicia'jo' estus "ite de", ne "fare de". Krome pro
la kvar malsamaj signifoj de la prepozicio "de" ankaw "fare de" havas
plurajn signifojn, ekz. "La nutrado fare de la infano" povas signifi
ke la patrino nutras la infanon aw ke la infano nutras la bestojn.
Same kiel en "La konstruado fare de la ponto" kaj "La konstruado fare
de la laboristoj", kaj "La komparo fare de la du fratinoj" kun du
kontrawaj signifoj. Pro tiu dusenceco mi neniam uzas "fare de".
Amike, Marcel.