programo por hejmaj komputiloj kiu aŭtomate proponas ssv

5 views
Skip to first unread message

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Jan 26, 2015, 3:08:26 AM1/26/15
to ED-BLdiskutlisto
Mi opinias ke estas facile konstrui programon por proponi anstataŭan solvon dum skribato de esperantaj tekstoj en nia komputilo. Ja la komputilo, ĉiufoje kiam ĝi trafas en samsignifa radiko listigita en la BL-vortaro, aŭtomate proponus la ssv.

Tiu estus tre grave, ĉar teorie la projekto pri bona lingvo tute pravas; sed en la praktiko la plejmulto de esperantistoj alkutimiĝintaj al PIV, kaj ne alfrontas la pezan laboron kontroli ĉiujn radikojn.
Krome oni konsideru ke fakte pli ol la teoria laboro pri la BL-vortaro, valoras la praktikan aplikon, ĉar estas la uzo kiu venkas en la lingvoj.

Tial mi proponas la kreon te tiu softvaro, kiu malfermus la BL-projekto al la uzo.
J-K Rinaldo

Nguyen Xuan Thu

unread,
Jan 26, 2015, 3:23:48 AM1/26/15
to la-bona...@googlegroups.com
Mi varme bonvenigas tian programon.
Nguyen Thu

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Renato Corsetti

unread,
Jan 26, 2015, 6:06:11 AM1/26/15
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo:
|   Mi opinias ke estas facile konstrui programon por proponi anstataŭan solvon dum skribado de esperantaj tekstoj en nia komputilo.
Mi ne scias, kiom facila estus la konstruado de tiu programo. Eble iu pli faka ol mi povus reagi.

Mi nur aŭdis ke la produktantoj de la vort-pritrakta programo "esperantileto" uzis niajn listojn.

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Pjer

unread,
Jan 26, 2015, 5:26:34 PM1/26/15
to la-bona...@googlegroups.com

Tre valora ideo se eblas.
AMike, Pjer.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages