Renato Corsetti skribis, interalie:
>Punik-a
--> fenic-a
Mi respondas:
se esti precizaj, la romanoj nomis “punikoj” ne la fenicojn en gxenerala senco, sed la logxantojn de Kartago. Alivorte, punikoj estis fenicoj, sed ne (tute) veras ke fenicoj estis punikoj: por fari komparon, parizanoj estas francoj, sed francoj ne nepre estas parizanoj.
La “punikaj militoj” estis militoj inter Romo kaj Kartago; do, “kartagaj militoj” (cetere, Kartago estas vorto uzita de Zamenhof en la Proverbaro: “ne en unu tago elkreskis Kartago”). Punikoj = kartaganoj.
“Puniko” estas ankaux la nomo de kreskajxo (latine: punica) apartenanta al punikacoj. La plej konata specio estas “punica granatum” = granatarbo (la alia estas “punica protopunica” = Sokotra granatarbo).
Gxis
Antonio De Salvo
Bone. La fakto estas ke PIV pro io enhavas nur Punik-a rilate al la lingvo.Punikoj = kartaganoj.
Antonio:
Punikoj = kartaganoj.
Renato:
Bone. La fakto estas ke PIV pro io enhavas nur Punik-a
rilate al la lingvo.
Antonio:
vi pravas, sed tio okazas, cxar la vorto “punika” estas konata al mez-klera euxropano, precipe se temas pri logxanto de mediteranea lando (ne nur Romo batalis kontraux kartaganoj/ punikoj, sed ankaux ekzemple Marsejlo).
Tute alia afero estas, ke gxenerale temas pri simplaj lernejaj scioj, ripetataj papage (mi vetus, ke tre malmultaj kapablus indiki ecx proksimume, kie trovigxis la iama Kartago - nuntempe, Tunizo).
Gxis
Antonio
Antonio:Bone.Punikoj = kartaganoj.
Severa fideleco al la Fundamento do lasas nin liberaj.