renato corsetti
via del castello, 1 it-00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org
En la itala, okaze de “amasa kaptado” fare de la polico, oni dirus “retata” (lauxvorte, “reta kaptado”, kiel okazas cxe amasa kaj sendistinga fisxkaptado).
Kontrauxe, “razzia” estas uzata (en negativa senco) kiel “rabatako”, “rabkaptado”, “prirabado” kaj simile. En tia senco, Zamenhof en la Biblio uzis “forkapto” (1 Kronikoj 5,21: ili forkaptis la brutojn), “forpreno” (2 Kronikoj 21,17: ili iris kontraux Judujon kaj penetris en gxin, kaj forprenis la tutan havajxon), “atako” (1 Samuelo 27,8: David kun siaj viroj iris kaj atakis la Gesxuridojn).
Gxis
Antonio
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: domenica 26 agosto 2012 18:38
A: °listo 'lbl'
Oggetto: (la bona lingvo) razi-o
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
--
| Mi proponas fortraduki la vorton fortraduki.Ghi estas absolute neadekvata kaj tendenca/malrespektema. Vershajne la uzantoj intencas diri malrekomendi.
Mi ne scias, kion oni celas precize per la vorto “fortraduki”.
Persone, gxis nun mi interpretis gxin en la senco “traduki alimaniere”, sen ia ajn principa malsxato aux malrespekto.
Gxis
Antonio
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: lunedì 27 agosto 2012 08:50
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) for-traduk-i (estis: razi-o)
--
Cetere, mi serchis en tatoeba.org kaj ne trovis frazon kun "rzaio".
| Persone, gxis nun mi interpretis gxin en la senco “traduki alimaniere”, sen ia ajn principa malsxato aux malrespekto.
--
| La uzo de la vorto en tiu maniero sugestas, ke estas du lingvoj: la richa au, se vi volas, ne-pirona lingvo kaj la pirona lingvo.Lau mi ekzistas nur unu lingvo, kvankam diversaj jughoj pri ghia evoluo.
| Due, la sufikso "for" sugestas, ke per fingroklako la bonlingvanoj kapablas forsorchi iun vorton.Per tio - en mia signifosento - oni ignoras, ke homo elektas sian vorton en la kontaktosituacio kun la alparolato.Estas konate - demandu Probal Dasgupta - ke en multaj aziaj lingvoj ekzistas ech apartaj lingvajhoj depende de la hierarhhia rilato inter la komunikantoj.Tio ne estas esence alia en aliaj lingvoj. Oni elektas vortojn lau la takso de la intelekta nivelo, kultura fono, nacieco, agho, emocia situacio ktp de la alparolato.Lingvo tiel ne povas havi fiksan vortotrezoron. Ke tiel parolajho povas esti ne bone difinita, "malsimpla", oni devas akcepti, vole-nevole.
| En la faka lingvo oni ne povas "fortraduki" hanzio. Jes, bonlingvanoj, vi povas, sed tia klopodado estas sensenca, senefika.
| Antau ol decidi ne plu kandidati kiel sekretario de TE, mi proponis al Renato diversajn vojojn por mildigi la krudan metodon de la-bona-lingvo alorganizita kaj por aliaj lingve interesitoj pli facile akceptebla metodo,
----- Original Message -----From: Renato CorsettiSent: Monday, August 27, 2012 9:27 PMSubject: (la bona lingvo) for-traduk-i (estis: razi-o)
--
----- Original Message -----From: Renato CorsettiSent: Monday, August 27, 2012 9:27 PMSubject: (la bona lingvo) for-traduk-i (estis: razi-o)
--
Tion ni faras, nur ke ni rekomendas uzi la formon novan pro la kialoj donitaj je ĉiu aparta okazo.| . . . ĝi povos proponi formon novan, kiun ĝi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova.
----- Original Message -----From: Probal DasguptaSent: Tuesday, August 28, 2012 6:00 AMSubject: Re: (tutmondeca esperanto) for-traduk-i (estis: razi-o)Karaj Renato kaj Johan,
Mi fruktodone konversaciis (sur la paghoj de la revuo Esperanto) kun la pinta azia Esperanto-intelektulo Yamasaki-san en 1994 pri la temo, chu la uzo de difinitaj europe naskitaj pensokadroj kaj iliaj vortaj ilaroj fare de monda komunumo nepre plifortigas la hegemonion de europanoj au de tiuj europidaj landoj kiel Usono kaj Australio.
Yamasaki-san akceptis mian proponon, ke la monda komunumo traktu la trafikfaciligan -- char de chiuj pro imperiismo jam konatan -- uzon de europdevenaj vortaj ekipajhoj kiel uzon de _objekta_ Europo, kaj evoluigu propran _mondan_ konscion, alternativan al la europa, por garantii, ke la _subjekta_ Europo neniam sukcesu denove establi hegemonion. Yamasaki-san private ech diris, ke mi trafe esprimis ion, kion li en sia uzado de la hegela koncepta arkitekturo delonge praktikas en sia batalo kontrau la dekstraj ideologioj en Japanujo.
Mi pensas, ke mi sukcesos vendi al almenau Johan, kaj post sufiche da persvadado (chu helpe de Gabrielo?) ankau al Renato, la ideon de objekta Europo kiel gravan konsisteron en serioze mondana pensado. Mi volas krisigni por vi chiuj la brilan similteman anglalingvajhon de mia amiko Dipesh Chakrabarty, _Provincializing Europe_, ghi disponeblas chi tie:
http://www.amazon.com/Provincializing-Europe-Postcolonial-Historical-Difference/dp/0691049092
(Mi hastas klarigi, ke Dipesh kaj mi konas unu la alian ekde ch 1971, sed ne oftege interparolas, char niaj padoj estas loghe kaj kongres-itinere treege malsamaj. Mi pasigis en lia (tiam kanbera) hejmo neforgeseblan semajnon en 1979, dum kiu ni kunagordis niajn pensinstrumentojn, kaj la rezulto de tiu ekzerco estas, ke ni sukcesas de tempo al tempo repreni la fadenon en rapidaj retkonversacioj kaj konstati, ke ni tre facile interkomprenighas. Atentu, ke ne pri chio ni pensas same au ech simile.)
Amike
Probal
Probal Dasgupta
Linguistic Research Unit
Indian Statistical Institute
203 Barrackpore Trunk Road
Kolkata 700108, India
----- Original Message -----From: Renato CorsettiSent: Tuesday, August 28, 2012 10:29 AMSubject: (la bona lingvo) for-traduk-i (estis: razi-o)
--
> Shajnas, ke Renato ne-sufiche konscias, ke mi faras saman batalon kiel li kontrau facilaj europismoj.