Re: (la bona lingvo) Chu ekzistas speciala prefikso por difini edzighecon de viro kun viro kaj virino kun virino?

72 views
Skip to first unread message

Daniel Houguet

unread,
Jun 12, 2013, 9:56:02 AM6/12/13
to la-bona...@googlegroups.com, Josenilton
Saluton,

Mi kredas, ke "ge" esprimas aron de personoj
de ambaù seksoj sendepende de edzigho,
ekz. geamikoj, gefiloj...
Mi ankaù kredas, ke, en la germana, "ge" esprimas
aro de ichaj aù inaj personoj aù ambaù, do sendepende de sekso.
"Geschwister" en la germana (kiel "fratrie" en la franca)
indikas aron de fratoj aù/kaj fratinoj.

Amike;

Daniel


2013/4/16 Josenilton <jota...@gmail.com>

Geamikoj,

Antaŭ la novaj juraj kunvivaj kontraktoj inter homoj de sama sekso en multaj landoj, anstataŭ "ge" (kiu temas pri kuniĝo de malsamseksuloj), kiu prefikso jam estas uzata por difini peredziĝan paron de viro kun viro aŭ virino kun virino? Aŭ ĉu ĝi (ankoraŭ) e ekzistas en Esperantujo?

 


--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.
 
 

ro-esp

unread,
Jun 12, 2013, 7:42:22 PM6/12/13
to la-bona...@googlegroups.com, Josenilton
Samseksa geedzigxo jam ekzistis tutan jardekon cxi tie en nederlando. Mi ne scias pri aparta vorto en esp-o, do kredas ke gxi ne jam ekzistas.

Nu, cxe inoj ni povas uzi "geedzinigxas" :-). Fakte mi jam delonge opinias ke "geedzigxo" estas ege maloportuna vorto

Op woensdag 12 juni 2013 15:56:02 UTC+2 schreef Daniel Houguet het volgende:

Mi kredas, ke "ge" esprimas aron de personoj de ambaù seksoj sendepende de edzigho,
ekz. geamikoj, gefiloj...

jes, kaj en esp-o, la lingvo sen esceptoj, la singularo de ****oj estas ****o. Tamen iuj esp-istoj insistas ke "gesinjoro" ne estas homo kies sekson ni ne konas, sed iu kiu estas kaj ina kaj icxa
 
Mi ankaù kredas, ke, en la germana, "ge" esprimas aro de ichaj aù inaj personoj aù ambaù, do sendepende de sekso.

jes, ecx se la aro konsistas el nur unu. En la angla ekzistas neologismo "sibling" por indiki frat(in)on sen scii/diri sekson
 
                                        gxis, Ronaldo N

Andrea Fontana

unread,
Jun 13, 2013, 6:35:41 PM6/13/13
to la-bona...@googlegroups.com, Josenilton
Ronaldo.
Jen kio diras la Fundamento (UV):

ge'
        les deux sexes réunis; ex. patr' père ― ge'patr'o'j les
parents (père et mère) | of both sexes; e. g. patr' father ―
ge'patr'o'j parents | beiderlei Geschlechtes; z. B. patr' Vater
― ge'patr'o'j Eltern; mastr' Wirth ― ge'mastr'o'j Wirth und
Wirthin | обоего пола, напр. patr' отецъ ― ge'patr'o'j родители;
mastr' хозяинъ ― ge'mastr'o'j хозяинъ съ хозяйкой | obojej
płci, np. patr' ojciec ― ge'patr'o'j rodzice; mastr' gospodarz
― ge'mastr'o'j gospodarstwo (gospodarz i gospodyni).

Do, kiel vi diras, ne temas pri problemo rilatanta pluralojn aŭ singularojn.
Per si mem, ge signifas "la du seksoj kunigitaj".
Do, "ge" neniam povas esti uzata kiel seksneŭtriga prefikso...

Amike
Anĉjo.

(PS Estas por mi iom strange, en la forumo LBL, legi "iĉa", kiam tute taŭgus "vira" - kvankam al mi plaĉus ke "iĉ" iam estu oficialigita...)


Il giorno giovedì 13 giugno 2013 01:42:22 UTC+2, ro


en esp-o, la lingvo sen esceptoj, la singularo de ****oj estas ****o. Tamen iuj esp-istoj insistas ke "gesinjoro" ne estas homo kies sekson ni ne konas, sed iu kiu estas kaj ina kaj icxa
 
                                        gxis, Ronaldo N

Pjer

unread,
Jun 15, 2013, 4:46:44 AM6/15/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi tute konsentas Andrea.

Sed pri:"En esp-o, la lingvo sen esceptoj, la singularo de ****oj estas ****o." Mi ne konsentas. Tio estas krea regulo tute ne Fundamenta.
La pluralo de o estas oj, tio estas Fundamenta, sed nenie estas skribita la malon: o estas la singularo de oj. La afero estas ne simetria. Pruve:
La 11a Fund. gramatika regulo estas tute klara: la fundamenta vorto sidas devige fine . Oni povas esprimi tion alimaniere: la determinanto antaùas la determinaton.
Do en ge'sinjor'o, ne temas pri singularo de gesinjoroj, o estas proprafunkcia ( la 11a regulo precizigas:la finaĵoj estas rigardataj kiel vortoj), ĝi estas precizigita (determinata) de sinjor, kiu estas determinata de ge kaj la kunmetita vorto fakte signifas: tio, kio estas sinjoro havanta la ambauajn seksojn.

Amike, Pjer.

Le vendredi 14 juin 2013 00:35:41 UTC+2, Andrea Fontana a écrit :
Ronaldo.

caraco jean-claude

unread,
Jun 15, 2013, 5:58:47 AM6/15/13
to la-bona...@googlegroups.com
Kiel oni nomas la personon kiu estas patro patrino? Krom "gepatro", mi ne vidas alian solvon. Se "ge-" kun pluralo signifas viro kaj virino, "ge-" sen pluralo signifas viro virino.

Jean-Claude
--

Renato Corsetti

unread,
Jun 15, 2013, 6:07:29 AM6/15/13
to la-bona...@googlegroups.com

Jean Claude:

 

|   |   Se "ge-" kun pluralo signifas viro kaj virino, "ge-" sen pluralo signifas viro virino.

 

Mi emas samopinii. “ge-patr-o” laŭ la analizmetodo de Pjer: tiu “(aĵ-o), kiu estas “patr” de ambaŭ seksoj, alivorte aŭ patro aŭ patrino, ĉar en la realo ne estas estaĵoj samtempe patro kaj patrino.

 

Mi ne scias, ĉu Pjer povas konsenti.

 

Amike

 

Renato

 

--------------

renato corsetti

renato....@esperanto.org

 

 

Marcos Cramer

unread,
Jun 15, 2013, 7:48:22 AM6/15/13
to la-bona...@googlegroups.com
Kiel oni nomas la personon kiu estas patro patrino?

"Patro aŭ patrino" aŭ "gepatrano". Skriblingve krome eblas "patr(in)o".

Se "ge-" kun pluralo signifas viro kaj virino, "ge-" sen pluralo signifas viro virino.

Ne. Male, se "gepatro" signifus "patro aŭ patrino", "gepatroj" devus signifi "patroj kaj/aŭ patrinoj" (ne nepre de ambaŭ seksoj). Sed tio klare ne estas la signifo de "gepatroj".

Se oni permesas, ke "gepatroj" povas esti grupo de homoj de nur unu sekso, oni tute ŝanĝas la signifon de baza vorto de nia lingvo, do temas pri lingva reformo, laŭ mi neakceptebla. Se male oni diras ke "gepatro" estas ajnaseksa dum "gepatroj" estas ĉiam ambaŭseksaj, oni kreas neregulaĵon en nia lingvo: La signifo de la multenombra formo "gepatroj" ne respondus al la signifo de la ununombra formo "gepatro". Tia neregulaĵo laŭ mi estas nedezirinda.

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Jun 15, 2013, 8:07:09 AM6/15/13
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:
|   "Patro aŭ patrino" aŭ "gepatrano".
Mi komprenas, ke vi provas solvi la problemon per "gepatrano", kiun verŝajne oni komprenu kiel "(unu) ano de la du gepatroj".

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

caraco jean-claude

unread,
Jun 15, 2013, 10:36:30 AM6/15/13
to la-bona...@googlegroups.com
Jes, "gepatrano" estas klara vorto. Do la traduko de la franca vorto "fratrie" devas esti "gefratanaro". Tio estas iom longa, sed logika.

Jean-Claude
--

caraco jean-claude

unread,
Jun 15, 2013, 10:45:35 AM6/15/13
to la-bona...@googlegroups.com

Alia solvo por traduki "fratrie" : "samgepatranaro".


Jean-Claude

Le 15/06/2013 14:07, Renato Corsetti a écrit :
--

Marcos Cramer

unread,
Jun 15, 2013, 3:21:40 PM6/15/13
to la-bona...@googlegroups.com
Jean-Claude skribis:

Do la traduko de la franca vorto "fratrie" devas esti "gefratanaro".

Mi ne certas pri la franca "fratrie", sed interreta vortaro tradukas ĝin al la germana "Geschwister", pri kiu mi povas diri ion.

La normala traduko de "Geschwister" estas "gefratoj". Fakte, Zamenhof ĉerpis la prefikson "ge-" el la germana vorto "Geschwister".

Ofte oni uzas "Geschwister" en okazoj, en kiuj oni ne scias pri la seksoj (aŭ eĉ pri la nombro) de la priparolataj personoj, ekzemple kiam oni demandas iun, kiom da gefratoj li havas. En tiu okazo certe estas en ordo diri en Esperanto "gefratoj", kvankam oni ne scias, ke estas ambaŭ seksoj inter la priparolata personoj (simile kiel estas en ordo tiam uzi la multenombran formon, kvankam oni ne scias ke temas pri pli ol unu persono).

Malofte la germana vorto "Geschwister" ankaŭ estas uzata, kiam oni jam scias ke ili ĉiuj estas de unu sekso. Tio tamen estas iom nekutima, ĉar kutime oni tiuokaze ja dirus "Brüder" aŭ "Schwestern" depende de la sekso. En Esperanto oni laŭ mi en tiaj okazoj evitu uzi "gefratoj", sed prefere specifu la konatan sekson.

Amike,
Markos

Pjer

unread,
Jun 16, 2013, 9:45:23 AM6/16/13
to la-bona...@googlegroups.com

> Renato: Mi ne scias, ĉu Pjer povas konsenti.
Mi konsentas kun Marcos, gepatrano, ankaù gefratano, estas klara.
En la franca oni uzas la vorton "fratrie" sen pripensi ĉu estas nur unuseksuloj.
Ge signifas ambaǔ seksojn: vira kaj ina, ĝi ne povas signifi ajnan sekson: vira aǔ ina.
Eble malgepatroj kaj malgefratoj estus uzeblaj.
Sed samgepatranaro aperas balastaĉe al mi.
Amike, Pjer.


caraco jean-claude

unread,
Jun 16, 2013, 10:19:59 AM6/16/13
to la-bona...@googlegroups.com

Le 16/06/2013 15:45, Pjer a écrit :
> Renato: Mi ne scias, ĉu Pjer povas konsenti.
Mi konsentas kun Marcos, gepatrano, ankaù gefratano, estas klara.

Mi konsentas pri "gepatrano", ĉar ĉiam oni venas de unu patro kaj de unu patrino. Sed mi ne tute konsentas pri "gefratano", ĉar ne ĉiam ambaŭ seksoj aperas. 


Eble malgepatroj kaj malgefratoj estus uzeblaj.
Sed samgepatranaro aperas balastaĉe al mi.

"Malgepatro" kaj "malgefrato" estas tre stranga sed ebla.

"samgepatranaro" aperas balastaĉe ankaŭ al mi, sed mi volis koni vian reagon. La vorto "fratrie" ne indikas la sekson. Nu, kiam oni diras "gefrataro" oni supozas ke la aro konsistas el viroj kaj inoj. Ni ne havas rimedon por indiki "virojn aŭ  inojn". Sed tio ne vere gravas.

Jean-Claude

ro-esp

unread,
Jun 16, 2013, 5:10:01 PM6/16/13
to la-bona...@googlegroups.com, Josenilton


Op vrijdag 14 juni 2013 00:35:41 UTC+2 schreef Andrea Fontana het volgende:
Ronaldo.
Jen kio diras la Fundamento (UV):
, ne temas pri problemo rilatanta pluralojn aŭ singularojn.
Per si mem, ge signifas "la du seksoj kunigitaj".
Do, "ge" neniam povas esti uzata kiel seksneŭtriga prefikso...

ne tiom gravas cxi tie ruzumoj (gepatrano, malpatro)) aw fundamento aw pluralo/singularo. Estas problemo nia kje esp-o ne havas vorton bonan por cxiutaga afero.

La plimulto el ni neniam renkontas homo kiu samtempe estas ies patro kaj samtempe ties patrino. Male, preskaw cxiuj el ni estos en situacio en kiu necesas paroli pri ies patr(in)o kies sekso ne jam sciatas. Iuj ecx renkontigxos situacion en kiu iu havas iumaniere du patrinojn.

Kiumaniere esp-o venku de la angla se gxi ne havas simplan ekvivalenton de "parent"?

Cxu "malido" kontentigus?  "li iras al malida vespero de la lernejo de siaj idoj"

 
Cetere, se ne ekzistas implicita regulo ke la singularo de -oj estas -o, bonvolu doni ekzemplojn - de ekster la regno de vortetoj kiaj po kaj do - por kiu ne estas tiel.

Pardonu la detemigxon (aw ne respondu)

                                        gxis, Ronaldo N

Johan Derks

unread,
Jun 17, 2013, 1:52:11 AM6/17/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ankorau tute konsentas kun:
Se "ge-" kun pluralo signifas viro kaj virino, "ge-" sen pluralo signifas viro virino.
 
Tio estas la normala logiko de lingvouzanto, kiu unue lernis, ke gepatro signifas "patroj kaj patrinoj".
La supozo de Marcos, ke lingvouzanto lernas unue ke gepatro signifas "patro" au "patrino" estas tute hipoteza kaj ege ne-vershajna.
Ju pli oni striktmasonas la logikon de vortkreadop, des pli granda estas la risko, ke lingvouzanto ne plu komprenas.
Por gardi facilan lerneblecon de la vorto por "patro au patrino", tre komunuza ideo, mi pledas por ghia derivado el "gepatroj"
kaj ne inverse.
 
Amike,
Johan Derks
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: zaterdag 15 juni 2013 13:48
Onderwerp: Re: (la bona lingvo) Chu ekzistas speciala prefikso por difini edzighecon de viro kun viro kaj virino kun virino?

caraco jean-claude

unread,
Jun 17, 2013, 2:28:55 AM6/17/13
to la-bona...@googlegroups.com

>
> Kiumaniere esp-o venku de la angla se gxi ne havas simplan
> ekvivalenton de "parent"?
>
Ronaldo N pravas, nia lingvo devas evolui por adaptiĝi al la nuna socio
en kiu, ĉiu gepatr(an)o havas la samajn rajtojn. Vorto kiel "parent" (en
la franca kaj en la angla) estas utila. Do se oni ne volas krei novan
radikon aǔ novan sufikson, oni devas elturniĝi kun la ekzistanta
materialo sed oni devas eviti krei tro balastan kunmeton. La solvo
"gefrato" kaj "gepatro" estas simpla evoluo de la lingvo, ne revolucio.
Memoru la regulon "neceso kaj sufiĉo".

Jean-Claude

Marcos Cramer

unread,
Jun 17, 2013, 5:20:18 AM6/17/13
to la-bona...@googlegroups.com
Johan skribis:

Mi ankorau tute konsentas kun:
Se "ge-" kun pluralo signifas viro kaj virino, "ge-" sen pluralo signifas viro virino.
 
Tio estas la normala logiko de lingvouzanto, kiu unue lernis, ke gepatro signifas "patroj kaj patrinoj".
La supozo de Marcos, ke lingvouzanto lernas unue ke gepatro signifas "patro" au "patrino" estas tute hipoteza kaj ege ne-vershajna.
Ju pli oni striktmasonas la logikon de vortkreadop, des pli granda estas la risko, ke lingvouzanto ne plu komprenas.
Por gardi facilan lerneblecon de la vorto por "patro au patrino", tre komunuza ideo, mi pledas por ghia derivado el "gepatroj" kaj ne inverse.

Fakte similan argumenton prezentis al mi Eduardo Trapani (kiu antaŭe aktivis en ĉi tiu listo kaj kies prilingvajn opiniojn mi tre respektas), kiam mi vizitis lin en Urugvajo februare ĉi-jare (nu, mi ne certas ĉu ni parolis pri "gepatro" aŭ "gefrato", sed ne gravas). Mi povas koncedi, ke tiu maniero defendi "gepatro" povas esti akceptebla. Sed dum ankoraŭ nur malmultaj uzas formojn kiel "gepatro" kaj "gefrato", mi preferas atentigi pri tio, ke ili enkondukas ian nekoheraĵon en la lingvon. Se ili pro manko de oportuna alternativo tamen venkos, mi eble mem iam komencos uzi ilin kaj defendi ilin per tia argumentado kiel prezentita de Johan ĉi tie :-)

Rilate al la manko de seksneŭtralaj esprimoj por multaj parenco-rilatoj kaj pli ĝenerale al la seksa malsimetrio de Esperanto, ja ekzistas la multe konata provo forigi tiujn problemojn per sistema iĉismo. La problemo de la sistema iĉismo estas, ke ĝi postulas sisteman reinterpreton de bazaj Esperantaj radikoj kiel "patr/", "frat/" , "fil/", "edz/", "av/", "kuz/" ktp al seksneŭtralaj signifoj. Se oni babilas kun iĉisto sen scii ke temas pri iĉisto, kaj ŝli uzas vortojn kiel "patro" kaj "frato", oni povas grave miskompreni ŝlin. Alivorte, iĉismo ne estis kreata en tia maniero, ke ĝi funkcias bone apud tradicia Esperanto dum ia transira fazo. Pro tio, malgraŭ la ebla dezirindeco de la lingvaĵo fine celata de iĉistoj, la afero povas nur tre malbone progresi intertempe. Pro ĉi tiu problemo de la iĉismo, mi iom cerbumis pri solvo, kiu same kiel la iĉismo celus fine al sekse simetria Esperanto kun seksneŭtralaj parenceco-radikoj, sed kiu ne kreus miskomprenojn dum la transira fazo.

Jen la solvo, kiun mi elpensis: Necesus enkonduki novajn parenceco-radikojn kun seksneŭtralaj signifoj, kiuj dum la transira tempo povus en Esperanto ekzisti apud la tradiciaj virseksaj radikoj, sed fine povus forpuŝi tiujn el la lingvouzo. La virajn formojn oni same kiel en la normala iĉismo derivus per "-iĉ-", kaj la inajn kompreneble per "-in-". Ĉar temus pri novaj radikoj, ne ekzistus la risko de miskomprenoj dum la transira fazo kiel ĉe la normala iĉismo. Por minimumigi la penon lerni novajn radikojn, indus en sistemeca maniero krei la novajn radikojn surbaze de la ekzistantaj virseksaj radikoj. La plej bona maniero sistemece krei la novajn radikojn, kiujn mi sukcesis elpensi, estas jena: Oni aldonas J post la lasta vokalo de la radiko; se la lasta vokalo estas I, oni aldone anstataŭigas ĝin per E; se la lasta vokalo estas sekvata de Ŭ, oni forstrekas la Ŭ-on. Tiel la seksneŭtralaj radikoj respondaj al "patro", "frato", "filo" kaj "fraŭlo" estus "pajtro", "frajto", "fejlo" kaj "frajlo". Mi trarigardis la liston de viraj radikoj en PMEG, kaj ŝajne ĉe neniu el ili ĉi tiu maniero krei novajn radikojn kreas radikon koliziantan kun iu ekzistanta radiko.

Ĉar mia rolo kiel Akademiano estas defendi la tradician Esperanton kaj labori por unueca lingvouzo, mi certe ne propagandos ĉi tiun solvon. Sed se iu, kiu subtenas la bazajn celojn de la iĉismo sed vidas en ĝi la samajn problemojn kiujn mi vidas, emas propagandi ĉi tiun solvon, mi certe ne kontraŭos.

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Jun 17, 2013, 5:56:34 AM6/17/13
to la-bona...@googlegroups.com

Pjer:

 

|   Mi konsentas kun Marcos, gepatrano, ankaù gefratano, estas klara.

 

Pri tio ni ĉiuj consenta [sed la probelmo estas ke ‘gepatrano’ estas pli malbela ol ‘gepatro’].

Pjer

unread,
Jun 17, 2013, 6:06:51 AM6/17/13
to la-bona...@googlegroups.com
Johan skribis > Ju pli oni striktmasonas la logikon de vortkreadop, des pli granda estas la risko, ke lingvouzanto ne plu komprenas.

Mi tute kontraǔas tion. Esperanto estas klare izola lingvo (krom la esceptaj ĉj kaj nj) la derivado estas nur ŝajna (... mi alkonformigis tiun ĉi dismembrigon de la lingvo al la spirito de la lingvoj Eǔropaj, tiel ke... Z. Krestomatio P. 228) :
Ĉiam ĉiu vortunuo estas senŝanĝa kaj konservas sian propran sencon.
Fundamente "ge" signifas, ke oni parolas pri (kune) ambaǔaj seksoj.
Nenie la Fundamento prezentas vorton laǔ la formo ge'~'o sed nur laǔ la formo ge'~'o'j.
Se oni akceptus, ke ge'patr'o signifas patron patrinon, tiam ge'patr'o'j signifus patrojn patrinojn, kaj ne plu patro kaj patrino.
Mi ofte ŝatis la proponojn de Eduardo Trapani, mi dubas ĉu li defendus tiun signifon de gepatro.

Ro-esp skribis >  "li iras al malida vespero de la lernejo de siaj idoj"
Kial ne, tute simple "li iras al gepatra vespero...", estus tre surprize, se ĉeestus nur unuseksuloj, kaj ne gravas, tiuokaze oni precizigas per iu aldonaĵo tiun kuriozaĵo.

Amike, Pjer.

Johan Derks

unread,
Jun 17, 2013, 10:29:03 AM6/17/13
to la-bona...@googlegroups.com
Pjer:
Johan skribis > Ju pli oni striktmasonas la logikon de vortkreado, des pli granda estas la risko, ke lingvouzanto ne plu komprenas.
Mi tute kontraǔas tion.
 
Mi:
Se vi kontrauas tion, bonvolu kontroli che viaj esperantistoj-konatuloj au alimaniere, kio lau ili estas la signifo de "gepatro".
Kaj chu ili akceptas, ke tio estas sensenca vorto kaj ke estonte oni diru "gepatrano".
Vi ne havos multe da subteno.
Char la homo estas launature konservativa, mi rajtigas vin aldoni viajn argumentojn (sed ne forgesu la miajn).
La fakto, ke Esperanto estas izola lingvo (mi dirus: aglutina), ne malebligas, ke oni akceptas la solvon, ke
gepatro estas derivajho de gepatroj. Mi ne vidas, kiel la izoleco de gepatro kaj j malpermesas tion.
La filozofio de Marcos iras - se mi bone komprenas lin - multe plue: Por li la vorto gepatro, se ekuzata, signifus seksneutralan ideon,
t.e. ke estas risko, ke homoj konsideros ghin kiel fundamenton por eviti la "diskriminacian" distingon patro, patrino.
Lau tiu rezonado oni povus, teorie, pensi, ke gepatroj povas esti ech grupo da samseksaj kreskaj homoj.
Strikte dirite oni povas difini gepatro kiel unu el grupo da malsamseksaj kreskuloj kun infanoj, SEN SCII GHIAN AKTUALAN SEKSON.
En tiu maniero ech la hipotezo de Marcos povas reali, SE ONI AKTUALE NE SCIAS CHU HAZARDE LA GRUPO KONSISTAS EL NUR UNU SEKSO.
 
Amike,
Johan
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Van: Pjer
Verzonden: maandag 17 juni 2013 12:06
Onderwerp: Re: (la bona lingvo) Chu ekzistas speciala prefikso por difini edzighecon de viro kun viro kaj virino kun virino?

Johan skribis > Ju pli oni striktmasonas la logikon de vortkreado, des pli granda estas la risko, ke lingvouzanto ne plu komprenas.
--

Renato Corsetti

unread,
Jun 17, 2013, 4:08:35 PM6/17/13
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:
|   Ĉar mia rolo kiel Akademiano estas defendi la tradician Esperanton kaj labori por unueca lingvouzo, mi certe ne propagandos ĉi tiun solvon.
Bonŝance! Mi, estante italo, emus pli lasi la radikon "patr-" akiri la sencon de "vir-patro" kaj "patrino" en la longa daŭro, kvankam mi scias, ke tio malverŝajne okazos.

Andrea Fontana

unread,
Jun 17, 2013, 6:53:13 PM6/17/13
to la-bona...@googlegroups.com
Bedaŭrinde mi devas elrevigi vin, kara Renato.
Mi ne tiel konsentas.

"gepatrano" estus klara, se estus klare ke ĝi signifas "ano el aro de [la du] gepatroj", sed ŝajnas al mi ke tio ne vere estas klara.
"gepatrano", fakte, povus indiki ion fakte nekompreneblan: "ano el gepatro" (kie "gepatro" ne povas signifi - kaŭze de la Fundamento - ion alian, ol "homa estaĵo samptempe patro kaj patrino", do ia hermafrodito kiu sukcesis naski filon - mi eĉ ne scias ĉu homoj tiaj povas ekzisti en naturo... eble jes).

La logiko kiun vi celas, karaj, estus kaptita ne de "gepatrano", sed de strangegaj aferoj kiel "gepatrparano", "gepatrduopano", aŭ eĉ "gepatrarano".
Ĉu vere tio estus inde?

Iu proponis "malido". Al mi ne tiel klaras ke temas pri patro aŭ patrino, fakte tio povus signifi "plenkreskulo"...
Tre pli klara estus, al mi, "malfilo" (tial ke ĉiuj ni estas filoj de iu, do la vorto "malfilo" ne povas signifi ion alian, ol "patro aŭ patrino").
Cetere, kiel ne uzi "naskinto"???

Ĉiukaze estus tre oportune, ke ekzistus aparta radiko por tia ĉiutaga vorto.
Ĉu ne eblus uzi novajn vortojn kiel, ekzemple, "parento"?
Alie: ĉu ne ekzistas aliaj unuopaj radikoj, pravigeblaj per la 15a regulo?

Resume:
gepatrano: ne
gepatrparano, gepatdupoano, gepatrarano: teorie akcepteblaj, sed ege ege strangaj
malido: ne
malfilo: jes
naskinto: jes
nova radiko: miaopinie tio estus la preferinda solvo

Sed paroli pri novaj radikoj, tie ĉi, estas iom kiel sakri kontraŭ dio, ĉu ne?
;)

caraco jean-claude

unread,
Jun 18, 2013, 2:37:11 AM6/18/13
to la-bona...@googlegroups.com
Ĉu vi rimarkis ke "gepatro" ekzistas jam en Wiktionary kaj en
Wictionnaire ?

http://en.wiktionary.org/wiki/gepatro

http://fr.wiktionary.org/wiki/gepatro

La lingvo evoluas sendepende de la Akademio !

Renato Corsetti

unread,
Jun 18, 2013, 2:43:40 AM6/18/13
to la-bona...@googlegroups.com

Andrea:

 

|   Bedaŭrinde mi devas elrevigi vin, kara Renato.

 

Vi ne sukcesas, ĉar ĉi tiu problemo estas jam tre debatita kaj la sola solvo, kiun parolantoj iomete alprenis estas ‘gepatro’. Ni daŭrigu la debaton.

 

|   Cetere, kiel ne uzi "naskinto"???

 

aŭ ‘genrinto’-


|   Ĉu ne eblus uzi novajn vortojn kiel, ekzemple, "parento"?

 

Se vi volas uzi novan radikon, alprenu la araban “ŭalido” ankaŭ en  la formo “valido”, sed mi ne konsilas tion, ĉar tio portus nun al vir-parento/vir-valido kaj parentino/validino. Do, necesas pensi kaj esperimenti.

Renato Corsetti

unread,
Jun 18, 2013, 3:03:40 AM6/18/13
to la-bona...@googlegroups.com
Jean-Claude:
|   Ĉu vi rimarkis ke "gepatro" ekzistas jam en Wiktionary kaj en Wictionnaire ?
Kiel mi diris, tiu termino estas la sola, kiu havis/as iom da uzo.

Marcos Cramer

unread,
Jun 18, 2013, 3:29:57 AM6/18/13
to la-bona...@googlegroups.com
Andrea skribis:

Resume:
gepatrano: ne
gepatrparano, gepatdupoano, gepatrarano: teorie akcepteblaj, sed ege ege strangaj
malido: ne
malfilo: jes
naskinto: jes
nova radiko: miaopinie tio estus la preferinda solvo

Jen kiel mi prijuĝus la diversajn solvojn:

Resume:
gepatrano: jes, kvankam tio almenaŭ teorie tiu esprimo malinkluzivigas vidvajn patr(in)ojn kaj patr(in)ojn kiuj kune kun samseksa kunulo plenumas la rolon de patr(in)oj.
gepatrparano, gepatdupoano, gepatrarano: Laŭ la signifo ne pli bonaj ol "gepatranto", sed ja pli pezaj
malido: Por mi sufiĉe bona, sed mi ne certas ke aliaj bone komprenus ĝin
malfilo: Laŭ mi malpreferinda al "malido" pro la virseksa signifo de "fil/" (ni uzu la okazon ke almenaŭ por "fil(in)o" ni havas la seksneŭtralan esprimon "ido")
naskinto: Nu, tio povas ankaŭ esti homo, kies infano mortis tuj post la naskiĝo.
nova radiko: Vere ni bezonus seksneŭtralan esprimon ne nur por "patr(in)o", sed ankaŭ por "frat(in)o", "edz(in)o", "av(in)o" ktp. Pro tio mi pensas ke se oni iru la vojon de nova radiko, oni provu sisteme enkonduki facile lerneblajn novajn radikojn por ĉiuj ĉi parenco-rilatoj, simile kiel mi proponis en mia antaŭa mesaĝo.

Amike,
Markos

Pjer

unread,
Jun 18, 2013, 6:49:10 AM6/18/13
to la-bona...@googlegroups.com
Sen paroli pri la utilo de neùtrala termino, oni ne povas enigi rompon en la strukturo de E-o. Andrea redonis la Fun. signifon de ge. Nur malge povas signifi unu nuran sekson.
Mi rememorigis, ke la  Fun. prezentas nur ge~ajn formojn, neniam ge~an.
Se oni volas uzi la novan formon: gepatro, ni klarigos ĝin ekde la Fun. formon: gepatroj. (jes ja, Johan)
Gepatro, devas enteni la saman indikon (pri la ambaùaj seksoj) kiel gepatra, gepatre, gepatri..., tio temas nepre pri gepatroj.
Gepatro estas io pri gepatroj, sed certe ne io pri malgepatroj.
La uzo de la finaĵo o anstataù oj, ne povas ŝanĝi la sencon de ge!

La natura konsisto de gepatroj estas viroj kun virinoj. Gepatro estas la unuo de patro kaj patrino.
Gepatro tute ne povas indiki malgeulojn.

En la Bona Lingvo C. Piron bone klarigis, ke ne nepre bezonas havi respondan vorton al iu ajn vorto de iu ajn lingvo. Eĉ se la angla havas neùtralan vorton: parent, ni povas esprimi nin alimaniere en E-o.
Ne ĝenus min precizigi tiujn modajn esceptulojn per : unuseksaj gepatroj. Fakte, tiuj unuseksuloj nun povas edziĝi aù edziniĝi, ili povas gepatri infanojn.... Mi preferus tion ol tamen logika vorto: malgepatroj.

Amike, Pjer.


Piermichele Giordano

unread,
Jul 14, 2013, 6:06:19 PM7/14/13
to la-bona...@googlegroups.com
En la junia UEA Revuo 2013, cxe pagxo 137, en la lastaj linioj de la meza kolumno, oni legas:
 
"Aperis regule Informilo por interlingvistoj (red. Detlev Blanke). Gxi celas teni interlingvistojn informitaj pri novaj eldonajxoj, konferencoj, ktp. Gxi estas senpage abonebla por cxiu interesato lau'pete cxe la CO de UEA kaj legebla cxe: http://www.esperantic.org/en/communications/ipi.
La germana interlingvistika asocio GIL eldonas gxian germanlingvan version."
 
Cxu ne pli bona esprimo:
 
La germana interlingvistika asocio GIL eldonas sian  (*) germanlingvan version."
(*) Itale:    sian = la propria
 
Au' ecx pli tau'ga esprimo:
 
La germana interlingvistika asocio GIL eldonas ties germanlingvan version."
 
Dankon
Piermichele Giordano

Renato Corsetti

unread,
Jul 15, 2013, 2:22:47 AM7/15/13
to la-bona...@googlegroups.com
Piermichele:
|   La germana interlingvistika asocio GIL eldonas sian  (*) germanlingvan version."
Jes, certe tiu esprimo estas la ghusta.

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Lucas Nahuel Cerante

unread,
Nov 10, 2016, 9:54:10 AM11/10/16
to la bona lingvo
Mi scias, ke ĉi tiu diskuto estas malnova, sed mi interesiĝis pri la temo kaj trovis ĝin.

Gepatrano (kaj similaj) signifus "ano de la gepatroj" do oni supozas, ke la homo, pri kiu oni parolas, havas gefilojn kun aliseksa homo, do oni ne povus paroli pri nekonata homo aŭ pri ĝenerala homo, ĉar tiu homo povus esti patrano aŭ patrinano (ano de patroj, ano de patrinoj), tio estas tute sensenca.

Mi konsentas pri la propono de Markos.


Ĝis!
Luko.

lowenstein, anna

unread,
Nov 10, 2016, 10:06:31 AM11/10/16
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ne vidis la pli fruajn mesaĝojn, kaj tute ne komprenas la esprimojn "Gepatrano" ktp. Por diri ke du viroj aŭ du virinoj edz(in)iĝas, mi uzas la esprimojn edziĝi kaj edziniĝi. Se temas pri rilatoj kun la infano, mi eventuale povas pensi pri "patrino" kaj "kunpatrino" (do la dua ne estus la biologia patrino).

Kore,
Anna

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingvo+unsubscribe@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
Anna Lowenstein
117 Dukes Avenue
London N10 2QD
Britujo
Tel: 00-44-(0)794 313 7891
anna.lo...@esperanto.org

Renato Corsetti

unread,
Nov 10, 2016, 11:13:00 AM11/10/16
to la-bona...@googlegroups.com, Lucas Nahuel Cerante, ade - Marcos Cramer

Dankon, Lucas, pro via mesaĝo. Ĉar pasis iom da tempo de la diskuto pri ĉi tio, ĉu vi bonvolus resumi la proponon de Markos, kiun vi aprobas.

Amike

Renato


--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447399273515 renato....@gmail.com

ro-esp

unread,
Nov 11, 2016, 5:07:22 PM11/11/16
to la bona lingvo, lnce...@gmail.com, marcos...@gmail.com


Am Donnerstag, 10. November 2016 17:13:00 UTC+1 schrieb Renato Corsetti:

Dankon, Lucas, pro via mesaĝo. Ĉar pasis iom da tempo de la diskuto pri ĉi tio, ĉu vi bonvolus resumi la proponon de Markos, kiun vi aprobas.


Kredeble temas pri propono sendita far Marcos  je la 16-a de junio 2013:



Jen la solvo, kiun mi elpensis: Necesus enkonduki novajn parenceco-radikojn kun seksneŭtralaj signifoj, kiuj dum la transira tempo povus en Esperanto ekzisti apud la tradiciaj virseksaj radikoj, sed fine povus forpuŝi tiujn el la lingvouzo. La virajn formojn oni same kiel en la normala iĉismo derivus per "-iĉ-", kaj la inajn kompreneble per "-in-". Ĉar temus pri novaj radikoj, ne ekzistus la risko de miskomprenoj dum la transira fazo



       gxis, Ronaldo N

Lucas Nahuel Cerante

unread,
Nov 11, 2016, 7:29:28 PM11/11/16
to la bona lingvo, jota...@gmail.com
Jes, mi parolis pri tiu propono de Markos, kaj pli klare pri lia ideo krei la novajn radikojn sisteme per la aldono de j ene de la viraj radikoj. Ĉiuokaze, mi nur volis respondi al alia propono: uzi "gepatrano" aŭ "gepatrarano" por mencii ajnseksan patron/patrinon. Pri tiu propono mi parilis ĉi-supre.
El miércoles, 12 de junio de 2013, 10:56:02 (UTC-3), Daniel Houguet escribió:
Saluton,

Mi kredas, ke "ge" esprimas aron de personoj
de ambaù seksoj sendepende de edzigho,
ekz. geamikoj, gefiloj...
Mi ankaù kredas, ke, en la germana, "ge" esprimas
aro de ichaj aù inaj personoj aù ambaù, do sendepende de sekso.
"Geschwister" en la germana (kiel "fratrie" en la franca)
indikas aron de fratoj aù/kaj fratinoj.

Amike;

Daniel


2013/4/16 Josenilton <jota...@gmail.com>

Geamikoj,

Antaŭ la novaj juraj kunvivaj kontraktoj inter homoj de sama sekso en multaj landoj, anstataŭ "ge" (kiu temas pri kuniĝo de malsamseksuloj), kiu prefikso jam estas uzata por difini peredziĝan paron de viro kun viro aŭ virino kun virino? Aŭ ĉu ĝi (ankoraŭ) e ekzistas en Esperantujo?

 


--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:

 
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.
 
 

Leandro Abrahão

unread,
Nov 12, 2016, 4:12:46 PM11/12/16
to <la-bona-lingvo@googlegroups.com>

Saluton!
Mi cerbumis... Kaj mi demandas: ĉu "vir-paro" kaj "virin-paro" estus kontentiga?
Frate, Leandro


--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingvo+unsubscribe@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Renato Corsetti

unread,
Nov 12, 2016, 4:45:26 PM11/12/16
to ~ listo 'lbl'
Leandro:

​|   ​
Mi cerbumis... Kaj mi demandas: ĉu "vir-paro" kaj "virin-paro" estus kontentiga?

​Por mi jes, sed mi estas simplulo.

Amike

Renato

~~~

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Nov 13, 2016, 1:02:25 AM11/13/16
to la-bona...@googlegroups.com

​Leandro: ĉu "vir-paro" kaj "virin-paro" estus kontentiga?
Corsetti: Por mi jes

Vere ReVo, parolante pri homoj, skribas "Du samspecaj sed malsamseksaj individuoj: geedza paro; por paro amanta ĉiu loketo sufiĉas PrV; bela paro por altaro PrV. ". (PrV= Proverbaro Esperanta)
JoKo Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Nov 13, 2016, 4:21:21 AM11/13/16
to ~ listo 'lbl'
Johano Karlo:

​|   ​
Vere ReVo, parolante pri homoj, skribas "Du samspecaj sed malsamseksaj individuoj: geedza paro; por paro amanta ĉiu loketo sufiĉas PrV; bela paro por altaro PrV. ". (PrV= Proverbaro Esperanta)

​Jes, sed la vorto 'paro' simple signifas du. Do vir-paro au vira paro​
 
​estas, laŭ mi, sufiĉe klara.

Amike

renato

~~~
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages