persvad-i

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
May 29, 2009, 3:43:06 AM5/29/09
to °listo 'la bona lingvo'
ĉu

persvad-i --> konvink-i ????

renato

Marcos Cramer

unread,
May 29, 2009, 7:52:01 AM5/29/09
to la-bona...@googlegroups.com

persvad-i --> konvink-i ????

Laŭ mi estas nuanca malsameto inter la du. Ĉiuokaze, "persvadi" estris oficialigita en la 9-a Oficiala Aldono. Laŭ mi ni maksimume listigu ĝin kun "~".

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
May 29, 2009, 8:03:30 AM5/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
 
Laŭ mi ni maksimume listigu ĝin kun "~".
Bone.

Renato


Pilar Otto

unread,
May 30, 2009, 8:43:31 AM5/30/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> ĉu
>
> persvad-i --> konvink-i ????

Mi sentas, ke estas diferenco: "konvinki" sxajnas al mi gxenerala = "igi
certa pri io", sendepende de la maniero, cxu per propra pensado aux
argumentoj de aliaj; "persvadi" = "(provi) konvinki per parolo/argumentoj".
Sed eble tiu sento fontas el nacilingvaj diferencigoj:

Norvege: konvinki = "overbevise" (super-pruvi), persvadi = "overtale"
(super-paroli).

Germane: konvinki = "überzeugen" (super-atesti?), persvadi = "überreden"
(super-paroli).

En la E-rusa vortaro de Bokarev ambaux vortoj estas tradukitaj per
"ubejxdat'", sed krome "konvinki" estas tradukita per "uverjat'", kiu
enhavas radikon signifantan KRED, kaj "persvadi" estas tradukita per
"ugovarivat'", kiu enhavas radikon signifantan PAROL.

En lingvoj, en kiuj estas uzataj radikoj parencaj al la E-aj, ambaux estas
normalaj: angle "convince" kaj "persuade", hispane "convencer" kaj
"persuadir". Nur en la franca mi auxdis "je suis persuadé", kie mi atendus
"je suis convaincu" (pardonu eventualan malgxustan ortografion).

Al mi persone do sxajnas oportune havi du malsamajn vortojn, sed se oni
deklarus "persvadi" evitinda, mi certe elturnigxus per "parole (provi)
konvinki" aux similajxojn.

Ottos

Renato Corsetti

unread,
May 31, 2009, 7:41:07 AM5/31/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
> Mi sentas, ke estas diferenco: "konvinki" sxajnas al mi gxenerala = "igi
> certa pri io", sendepende de la maniero, cxu per propra pensado aux
> argumentoj de aliaj; "persvadi" = "(provi) konvinki per parolo/argumentoj".
> Sed eble tiu sento fontas el nacilingvaj diferencigoj:
>

Certe jes, laŭ mi. Mi evidente estas influata de la itala, en kiu
ekzistas ambaŭ vortoj"persuadere" kaj "convincere". Sed evidente italoj
sentas ilin sinonimoj pli mapli perfektaj. Mi provis unue en la vortaro
de Minnaja kaj poste en grandaj retaj vortaroj de la itala, kaj en ambaŭ
okazoj la rezulto estas, ke ĉe "persvadi" ili klarigas la vorton per
"convincere" kaj ĉe "konvinki" per "persuadere". Unu el la retaj
vortaroj ankaŭ rekte diras ke "persuadere" estas sinonimo de "convincere".

Pro tio eble por mi estas malfacile kompreni la nunacojn. Ĉu
lailingvanoj sentas tiujn nuancojn forte?
Kiel japanaj vortaroj tradukas la du vortojn "persvadi" kaj "konvinki"?

Amike

Renato

Leo De Cooman

unread,
May 31, 2009, 9:37:00 AM5/31/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis

> Ĉu lailingvanoj sentas tiujn nuancojn forte?
Kiel japanaj vortaroj tradukas la du vortojn "persvadi" kaj "konvinki"?

En EO-NL-EO de Petro De Smedt
konvinki = overtuigen
persvadi = overreden, persuaderen
(la lastan vorton mi neniam uzus)

Laŭ tiuj tradukoj en "persvadi" rezonado ŝajnas pli grava.
Mi mem tamen ne sentas grandan diferencon inter ambaŭ. Persone mi uzas nur
"konvinki".

Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Jun 1, 2009, 3:19:58 AM6/1/09
to °listo 'la bona lingvo'
Ĉefe por Otto: ankaŭ japanoj havas dubojn pri la malsameco inter "persvadi" kaj "konvinki".

Amike

Renato

-------- Original Message --------
Subject: Re: persvad-i kaj konvink-i
Date: Mon, 1 Jun 2009 14:55:03 +0900
From: Tadasi Saka <saka....@gmail.com>
To: renato....@gmail.com
References: <4A228CEF...@uniroma1.it>



 Renato:

> eŭropanoj havas malfacilaĵojn kompreni la malsamecojn inter "persvadi" kaj "konvinki".

La samon oni povas diri ankaŭ pri japanoj.

> Ĉu por japanoj la afero estas pli simpla?

Ne.

Kiel vortaroj japanaj-esperantoj tradukas tiujn du vortojn al la japana?

La japana ekvivalento de “konvinki” kaj de “persvadi” estas “settokusuru” aŭ “nattokusaseru”, kiuj estas preskaŭ samsencaj.

Por japanoj la malsameco inter la du Esperantaj vortoj estas nur nuanca.

Kaj tamen, laŭ mi, se oni volas persvadi iun, oni unue devas konvinki lin aŭ ŝin,

Amike,

Tadasi



ro-esp

unread,
May 31, 2009, 6:45:28 PM5/31/09
to la-bona...@googlegroups.com

Date: Fri 29 May 2009 00:43
From: Renato Corsetti

> persvad-i --> konvink-i ????

neniom... Temas pri klare malsamaj aferoj...
Oni konvinkas iun, pri la praveco de oniaj diroj, per argumentoj
Oni persvadas iun fari ion kion tiu ne emas fari, per flatado, donacoj,
promesoj, minacoj....

gxis, Ronaldo


Renato Corsetti

unread,
Jun 1, 2009, 8:23:22 AM6/1/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

> Oni konvinkas iun, pri la praveco de oniaj diroj, per argumentoj
> Oni persvadas iun fari ion kion tiu ne emas fari, per flatado, donacoj,
> promesoj, minacoj....
>
Ĉiu havas alian bildon pri la nuancoj inter "konvinki" kaj "persvadi".

Amike

Renato

Cvi Solt

unread,
Jun 1, 2009, 8:29:46 AM6/1/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo konvinkis min.
Tamen, oni povas persvadi, krom la aliaj ekzemploj de Rolando, ankaŭ konvinkante iun

Cvi

2009/6/1 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>


--
Cvi Solt
Kibuc Gaaton

Pilar Otto

unread,
Jun 1, 2009, 8:48:00 AM6/1/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

> Laŭ tiuj tradukoj en "persvadi" rezonado ŝajnas pli grava.

Kiel aldonon al mia antauxa mesagxo cxi-tema mi diru: La prepozicio, kiun mi
uzas kun "konvinki", estas "pri"; la prepozicio, kiun mi uzas kun
"persvadi", estas "al". Mi estas konvinkita _pri_ opinio, mi estas
persvadita _al_ ago. Do en persvadado mi sentas ian pusxon en iun direkton,
dum konvinko povas same bone esti rezulto de pesado.

Otto

Renato Corsetti

unread,
Jun 1, 2009, 8:59:26 AM6/1/09
to la-bona...@googlegroups.com
Cvi:
Tamen, oni povas persvadi, krom la aliaj ekzemploj de Rolando, ankaŭ konvinkante iun
Kiel oni tradukas al la hebrea la du vortojn?

Amike

Renato


Bertilo Wennergren

unread,
Jun 1, 2009, 9:29:59 AM6/1/09
to la-bona...@googlegroups.com
Pilar Otto skribis:

> Kiel aldonon al mia antauxa mesagxo cxi-tema mi diru: La prepozicio, kiun mi
> uzas kun "konvinki", estas "pri"; la prepozicio, kiun mi uzas kun
> "persvadi", estas "al". Mi estas konvinkita _pri_ opinio, mi estas
> persvadita _al_ ago. Do en persvadado mi sentas ian pusxon en iun direkton,
> dum konvinko povas same bone esti rezulto de pesado.

Jes, ekzakte.

Krome, laŭ mia opinio, homo persvadita povas pro la
persvado agi tute kontraŭ sia konvinko. Homo konvinkita
agas propravole. Homo persvadita esence agas kontraŭ
sia vera volo (konvinko).

Vortaroj ŝajne ofte maltrafis tiun gravan detalon,
kaj klarigas, kvazaŭ esence temus nur pri subtilaj
nuancodiferencoj. Mi opinias, ke tiuj vortaroj eraras.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Anna Lowenstein

unread,
Jun 1, 2009, 10:06:52 AM6/1/09
to la-bona...@googlegroups.com
Jes, mi emas konsenti kun Ronaldo. Por mi "konvinki" pli rilatas al la rezulto, kaj "persvadi" al la procedo. Sed en multaj kuntekstoj mi ankaŭ uzas la vortojn interŝanĝeble.
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di ro-esp
Inviato: lunedì 1 giugno 2009 0.45
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: persvad-i

Cvi Solt

unread,
Jun 1, 2009, 12:01:56 PM6/1/09
to la-bona...@googlegroups.com


2009/6/1 Renato Corsetti <renato....@uniroma1.it>
En la hebrea la traduko de ambaŭ vortoj estas leŝahnea
  לשכנע
Ĉe mi - la hispana influis konvinkiĝi.
Amike

Cvi Solt

unread,
Jun 1, 2009, 3:15:32 PM6/1/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi komparis en la hispana reta vortaro de la Real Academia Española la du vortojn.

Kompreneble, ĝi ne pruvas multe pri nia lingvo, sed ....
Mi trovis:

convencer.

(Del lat. convincĕre).

1. tr. Incitar, mover con razones a alguien a hacer algo o a mudar de dictamen o de comportamiento. U. t. c. prnl.

2. tr. Probar algo de manera que racionalmente no se pueda negar. U. t. c. prnl.

 persuadir.

(Del lat. persuadēre).

1. tr. Inducir, mover, obligar a alguien con razones a creer o hacer algo. U. t. c. prnl.

La unua difino de ambaŭ estas  tre simila - tamen en persvadi ni havas la vorton "obligar" = devigi.

En konvinki ni havas aldone - Pruvi ion tiel, ke oni ne povas nei ĝin racie

Renato Corsetti

unread,
Jun 1, 2009, 4:12:52 PM6/1/09
to la-bona...@googlegroups.com
Cvi:
Mi komparis en la hispana reta vortaro de la Real Academia Española la du vortojn.
Mi ne nur komparis la italan sed ankaŭ la francan. Ĉiam en latinidaj lingvoj la du verboj estas interplektitaj kaj klarigitaj unu per la alia.

persuaderv.t. persuader (lat. persuadere) [conj. 3]
1.  Amener qqn à être convaincu de qqch: Il nous a persuadés de sa bonne foi (convaincre).
. . .
1.
  Parvenir à se convaincre de qqch: Maintenant qu'elle s'est persuadée de ta sincérité, tu ne dois pas la décevoir.

Ĉiuokaze mi ne havas ion kontraŭ persvadi. Mi volis nur konvinki min mem, ke estas malfacile kompreni la malsamecon.

Ni havas ankoraŭ amason da problemoj, ĉar nur Niko tralegas PIV-on kun sistemeco.

Amike

Renato
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages