On neděle 4. ledna 2026 5:42:52, středoevropský standardní čas noammohr wrote:
> Pjer proponis:
>
> - *numismato* → monerspecialisto
>
> Mi ŝatas la bazan ideon. Sed mi rimarkas, ke numismatiko povas studi ankaŭ
> paperan monon, ne nur monerojn. Do eble ni uzu "mon-" anstataŭ "moner-".
> Sed monfako, monstudo, monscienco eble povas kompreniĝi pri mona politiko,
> mona ekonomiscienco, financo, aŭ la studo de riĉiĝo ("kremastistiko"). *Kion
> vi pensas?*
Tiu propono plaĉas al mi kaj mi subtenas ĝin. Miaopinie la nomo ne bezonas
priskribi ĉiujn facojn de la fako. Certe bakisto devas ankaŭ pesi, miksi, kaj
knedi, sed ni tamen nomas ĝin simple bakisto.
(Lingva rimarko: En pura teorio, la vorto »monero« same bonus por mono papera,
kiel por mono metala. Nek »mon«, nek »er« ja zorgas pri la formo de la mono.
Tiu limigo venas de iom arbitra difino/tradicio.)
> Se ni akceptas tion:
> Unue, mi aldonus -fakulo, studisto, (kaj eble) -sciencisto.
> Due, mi simile aldonus:
>
> - *numismatiko* → monerfako, -studo, -scienco
Jes.
> On Monday, December 15, 2025 at 3:45:54 PM UTC-5 anna lowenstein wrote:
> > Ni ne tro ĝenu nin pri la opinioj de Camacho!
> >
> > Anna
> >
> > On Mon, 15 Dec 2025 at 20:36, noammohr <
noam...@gmail.com> wrote:
> >> Mi proponas:
> >> - numismato -> numismatikisto
> >>
> >> "Numismatiko" estas oficiala [2oa].
> >>
> >> En la tekstaro, Jorge Camacho ŝajne tiu ne ŝatas mian proponon, ĉar en
> >> recenzo en Revuo de Esperanto pri libro *Hodler en Mostar* de Spomenka