Okazas diskuto en Facebook pri “Ekslibriso”, ĉar iu skribas, ke li trovis en La Bona Lingvo la proponon “Libromarko”. Alia proponas “Posedantomarko”.
Se mi legus en iu novelo aŭ romano: “Li malfermis la libron kaj trovis tie la libromarkon de la forpasinta grafo”, ĉu mi komprenus pri kio temas? Fakte, en la angla “bookmark” estas tiu indikilo, kiun oni lasas en la libro por retrovi sian paĝon, do mi verŝajne pensus pri tio.
Kaj se mi legus, “Li malfermis la libron kaj trovis tie la posedantomarkon de la forpasinta grafo”, mi pli bone komprenus, sed verŝajne mi pensus pri stampo aŭ simile, ne pri tiu folieto, kiun oni gluas en la unuan paĝon. Do, kiel solvi la aferon? Mi certe ne opinias, ke “ekslibriso” estas la ĝusta solvo!
Anna
-----------------------------------------------------------------------
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
Mi ne memroas, ĉu ni diskutis pri ekslibris-o.
Mi povus aldoni “posed-ant-o-mark-o”, sed eble ankaŭ “posed-ant-o-foli-o” aŭ “libr-o-foli-o” aŭ “libr-o-mark-foli-o” povus funkcii.
Kiel oni diras tion en aliaj lingvoj?
Amike
Renato
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Andreas Kueck
Inviato: sabato 14 agosto 2010 10.51
A: la bona lingvo
Oggetto: (la bona lingvo) Re: Ekslibriso
--
Andreas Kueck
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
Marcos:
> Ĉiuokaze, mi ne konsideras "libromarko" malbona alternativo al "ekslibriso". Sed ankaû "posedantomarko" povas esti bona alternativo. Prefere ni menciu ambaŭ en nia linio pri "ekslibriso".
Nun ni provizore mencias ambaŭ kaj ankaŭ la lastan proponon de Anna “posedantoslipo”.
Amike
Renato
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Pjer
Inviato: domenica 15 agosto 2010 23.37
A: la bona lingvo
Oggetto: (la bona lingvo) Re: Ekslibriso
Ĉu paĝmarko ne estus pli komprenebla ol libromarko? aŭ legadfinmarko?
paĝretrovilo? Kondiĉe, ke mi bone komprenis pri kio temas.
--
> Ĉu paĝmarko ne estus pli komprenebla ol libromarko? aŭ legadfinmarko?
paĝretrovilo? Kondiĉe, ke mi bone komprenis pri kio temas.
Fakte vi pensas pri alia aĵo. Ekslibriso estas folieto kun subskribo aŭ bildo, kiun oni engluas en librojn por montri ke ili apartenas al difinita homo.
Amike
Renato
> Mi preferus "paĝindikilo".
Ni ne bezonas linion pri tio, krom se ekzistas aliaj manieroj malpli bonaj nomi tiun aĵon en Esperanto.
Amike
Renato