Dankon al Renato por la bonvenigo ! Pri miaj rimarkoj sub la "Oficialecindikoj" mi ne konsciis, ke tiuj aperos kiel unu ordinara mesagho. Mi obeeme strebos al mesaghoj mallongaj kaj unutemaj, kvankam tio iel malsimplige la mesaghojn plimultigas.
_________________________
Chu mi prave divenas, ke "=" signifas : "ankau jene oni povas diri", dum "-->" signifas : "la antaue venantan formon ni rekomendas ne uzi, sed anstatauigi per la jena" ?
Se tiel estas, ni nepre devas post "vakero" havi la duan el tiuj simboloj, ne la unuan. Ja "vakero" estas el la hispana same ne-enlasebla ne-tradukitajho kiel estus "kovbojo" el la angla au "vashero" au "buviero" el la franca.
Mi en la nuna momento preferus tradukon per "(rajd/ant/a )bov/((ar/)o/gard/)ist/o", se per la krampoj rondaj oni atentigas, ke la interkrampajn partojn oni uzu au ne uzu lau la kunteksto kaj lau la precizo de la signifo. En terminaron mi enmetus la formon plenan. Por ofta menciado de tiaj homoj en iu rakonto mi rekomendus la plej mallongan.
2008/2/27, Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:
Bonvenon al Francisko Simonnet[...]!
Ni kutimas en c'i tiu listo trakti lau'eble mallonge lau'eble nur unu vorton en c'iu mesag'o. Mi lau'grade dividos vian alian longan mesag'on (vi rajtas je g'i, c'ar vi j'us envenis) en plurajn unuopajn mesag'ojn, kiujn mi respondos lau'grade.
Nun pri vakero kaj vesterna.
Ni havas la jenajn liniojn en niaj listoj:
vaker-o = rajd-bov-ist-o, (rajd-ant-a) bov-ist-o, bov-gard-ist-o
[...]En la unua ni proponas kelkajn alternativojn al "vakero", interalie "bovisto", kiun vi mem proponis.