Ni preteratendu momente "tajdo", pri kiu ni tiom multe diskutis.Se mi ne eraras, mankas linio pri drilo, grumo, blinko, kompunda, tajdo (malgraux longa diskuto: persone, mi sxatas “tajdo”), firsto, gauxgxo, grumbli.
Antonio:
>Se mi ne eraras, mankas linio pri drilo, grumo, blinko, kompunda, tajdo (malgraux longa diskuto: persone, mi sxatas “tajdo”), firsto, gauxgxo, grumbli.
Renato:
>Ni
preteratendu momente "tajdo", pri kiu ni tiom multe diskutis.
>Ĉu vi povus proponi liniojn por la
aliaj?
Mi ne kuragxas fari proponojn; mi povas nur diri, kion mi uzas anstatauxe:
drilo = borilo;
grumo = servisteto;
blinko = intermita lumo;
kompunda = kunmetita, multfaka, multelementa, multfunkcia;
firsto = pinto;
gauxgxo = sondilo, mezurilo;
grumbli = murmur(eg)i (el la Proverbaro: Akvo bolas, murmuras, sed fine ĝi kuras. Murmuregas la urso, sed danci ĝi devas. Murmuri tra la dentoj. Sur la ventro veluro, en la ventro murmuro.)
gxis
Antonio
José Antonio Vergara:
>Mi persone ne havas problemon koncerne al vortoj de angla deveno jam establighintaj, aparte se ili estas mallongaj, ekz. briko. Sed tute alia afero estas "olda" kaj "resurso", por kiuj ekzistas perfekte Esperantaj "maljuna" kaj "rimedo".
Ankaux mi ne havas principajn antauxjugxojn kontraux angledevenaj vortoj, precipe kiam ili trovigxas en simila formo en pluraj lingvoj (ekzemple, mi ne scias cxu “briko” estas efektive angledevena el “brick”, aux francedevena el “brique”), kaj kiam ne jam ekzistas trafaj egalvaloraj esprimoj en ordinara esperanto.
Gxis
Antonio