dosier-o

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Oct 19, 2010, 11:25:47 AM10/19/10
to °listo 'lbl'
Ni havas la jenan linion:

fajlᅵo → dosierᅵo, dokumentᅵo

Nun Rayomond Gerard diras:

>ᅵ Okazas ke oni donas novan sencon al vorto, kiel "dosiero" (kolekto de aktoj, dokumentoj, notoj entenataj en unu kovertegp).
Vidu la novan uzon je NPIV 3. kiam temas pri komputiloj.
Lau mi tiu nova signifo ne necesas, char la vorto "dokumento", kiu povas signifi dokumento teksta, bilda, filma ktp, tute taugas.
Dosiero por mi estas la ujo en kiun oni metas dokumentojn, sinonimo de dokumentujo, NE de dokumento.

Ĉu tio iel tuŝas nian linion? Ĉu ni devas aldoni ion?

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Oct 19, 2010, 5:38:01 PM10/19/10
to la-bona...@googlegroups.com
La uzo de "dosiero" en la senco de la angla "file" kaj "dosierujo" en la senco de la angla "folder" estas jam tute enradikiĝintaj en Esperanton, kaj la argumentoj de Raymond Gerard laŭ mi tute ne ŝajnas sufiĉe konvinkaj por foriri de tiu kutima lingvouzo. Sendepende de tio, kiun terminon oni uzas, ĉiam temas pri iel metafora plivastigo de la origina signifo de la vorto. La sola diferenco laŭ mi estas, ke ĉe "dosiero" por "file" tiu sencovastigo jam estas kutima, dum "dosiero" por "folder" nur kaŭzus gravajn miskomprenojn.

Do laŭ mi ni certe ne lasu niajn liniojn esti influitaj de tiuj proponoj de Raymond Gerard.

Amike,

Marcos

ro-esp

unread,
Oct 19, 2010, 5:43:59 PM10/19/10
to la-bona...@googlegroups.com

dosier-o

> Renato Corsetti <renato....@virgilio.it> Oct 19 05:25PM +0200 ^

> Ni havas la jenan linion:

> fajl·o ? dosier·o, dokument·o

Sen interkrampa "mistradukajxo el la angla"? nekredeble.

fajlo estas ilo por glatigi egxon lignan, metalan aw ungan,aw kalon,
kaj ni neniom sugestu ke ne estas tiel


> Nun Rayomond Gerard diras:

>> Okazas ke oni donas novan sencon al vorto, kiel "dosiero" (kolekto

>> de aktoj, dokumentoj, notoj entenataj en unu kovertego).


>> Vidu la novan uzon je NPIV 3. kiam temas pri komputiloj.

Mi ne vidas la novecon. Dosiero (r)estas kolekto de donitajxoj, egale
cxu legebla de papero aw de ekrano. Same egale cxu en unu kovertego aw
en pluraj kestoj


> Lau mi tiu nova signifo ne necesas, char la vorto "dokumento", kiu povas
> signifi dokumento teksta, bilda, filma ktp, tute taugas.

jes , dosiero kutime konsistas po el pluraj dokumentoj

> Dosiero por mi estas la ujo en kiun oni metas dokumentojn, sinonimo de
> dokumentujo, NE de dokumento.

Versxajne iel ajn la signifo ampleksigxis de la ujo al la enhavo, aw
inverse. Se oni volas emfazi la ujon, en esp-o oni uzu -ujo. Mi ne
kredas ke iu volas paroli pri
dosiereno. Tradicie en esp-o dosiero estas la enhavo, la dokumentoj se
vi volas.
Lernu sed vivi kune (ne jam eblas diri esp-e sen soni pli krude ol mi celas.)

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Johan Derks

unread,
Oct 20, 2010, 2:56:09 AM10/20/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:
> Ni havas la jenan linion:

> fajl·o → dosier·o, dokument·o

> Nun Rayomond Gerard diras:

> >  Okazas ke oni donas novan sencon al vorto, kiel "dosiero" (kolekto de aktoj, dokumentoj, notoj entenataj en unu kovertegp).
> >  Vidu la novan uzon je NPIV 3. kiam temas pri komputiloj.
> >  Lau mi tiu nova signifo ne necesas, char la vorto "dokumento", kiu povas signifi dokumento teksta, bilda, filma ktp, tute taugas.
> >  Dosiero por mi estas la ujo en kiun oni metas dokumentojn, sinonimo de dokumentujo, NE de dokumento.

> Ĉu tio iel tuŝas nian linion? Ĉu ni devas aldoni ion?

Mi lernigis min diri 'dosiero', kie lau mia scio de la franca kaj nederlanda, mi pli bone diru 'dokumento' kaj 'dosiero' por tio kio nun estas 'dosierujo'.
Mi pretas mallernigi min je tio kaj observi la linion

fajl·o → dokument·o
dosiero → dokumentujo

 

Amike,

Johan


Bertilo Wennergren

unread,
Oct 20, 2010, 5:38:33 AM10/20/10
to la-bona...@googlegroups.com
Johan Derks skribis:

> Mi pretas mallernigi min je tio kaj observi la linion
>
> fajl·o → dokument·o
> dosiero → dokumentujo

Plibono estas malamiko de bono. La metaforaj teminoj "dosiero" kaj
"dosierujo" estas ege firme enradikiĝintaj en la komputada lingvaĵo,
kaj ili funkcias tute bonege.
Kial do ekuzi aŭ proponi nur marĝenete, se entute, pli bonajn vortojn,
kiuj nur kaŭzus konfuzon?

--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com

Leo De Cooman

unread,
Oct 20, 2010, 3:16:17 PM10/20/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 19/10/2010 22:43, ro-esp skribis:

> fajlo estas ilo por glatigi egxon lignan, metalan aw ungan,aw kalon,
> kaj ni neniom sugestu ke ne estas tiel
La ilo, kiun vi priskribas estas fajlilo.

Amike salutas Leo

Leo De Cooman

unread,
Oct 20, 2010, 5:05:38 PM10/20/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 20/10/2010 7:56, Johan Derks skribis:
> dosiero → dokumentujo
Mi jam de multaj jaroj uzas dosierojn kaj metas ilin en dosierujojn. Mi
uzis tiujn vortojn en tradukado de komputilaj programoj.
Laŭ la jam uzataj terminoj dosiero povas esti dokumento, sed ankaŭ alia
komputila afero, kia programo.
Mi ne vidas neceson kaj certe ne emas mallerni la terminojn kaj ekuzi
aliajn.

Amike salutas Leo

Leo De Cooman

unread,
Oct 20, 2010, 6:06:33 PM10/20/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 20/10/2010 10:38, Bertilo Wennergren skribis:

> Plibono estas malamiko de bono. La metaforaj teminoj "dosiero" kaj
> "dosierujo" estas ege firme enradikiĝintaj en la komputada lingvaĵo,
> kaj ili funkcias tute bonege.
> Kial do ekuzi aŭ proponi nur marĝenete, se entute, pli bonajn vortojn,
> kiuj nur kaŭzus konfuzon?
Mi tute konsentas kun Bertilo pri tiu temo.

Amike salutas Leo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages