> Mi proponas
> cereal-o --> greno
Ankaŭ mi miras, eĉ miregas. Tio estas vere ekstrema okazo de plene
senbezona novovorto.
Mi tamen pensas, ke nur malmultaj vere uzas la vorton "cerealo".
Kaj en PIV kaj en Vikipedio ŝajnas iel ŝvebi la ideo, ke cerealo
estas greno uzata/uzebla kiel manĝaĵo. Sed tamen ankaŭ ĉe "greno"
diriĝas, ke temas pri manĝaĵo (kaj en PIV, kaj en Vikipedio). Tiel
do la distingoprovo plene fiaskas.
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
En la angla en la populara lingvaĵo oni diras 'cereal' por grenoj
preparitaj kaj manĝataj por matenmanĝo, ĝenerale kun lakto (sed
verŝajne 'cereal' estas ankaŭ faka vorto por grenoj ĝenerale). Mia
angla-esperanta vortaro donas por tiu senco 'cerealaĵo'. En la hebrea
por tiaj manĝaĵoj oni diras דגני בוקר digne boker, 'matengrenoj'. Do
mi proponas por tiu senco 'grenaĵo' aŭ 'matengrenaĵo'.
--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Kiu ne komprenas Esperanton, estas kondamnita rekrei ĝin, fuŝe.
mi enmetis tion senprobleme.
mia scivolemo estas nun pri alia afero: kiu estas la rilato inter
"greno" kaj "tritiko"?
amike
renato
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.it>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
>En la angla en la populara lingvaj'o oni diras 'cereal'
Tio estas la vera kialo de la enkonduko.
>'grenaj'o' au' 'matengrenaj'o'
Mi aldonis tion.
Amike
Renato
> mia scivolemo estas nun pri alia afero: kiu estas la rilato inter
> "greno" kaj "tritiko"?
Tritiko estas unu speco de greno. Aliaj estas hordeo, rizo, maizo,
spelto, sekalo.
Laux mia opinio "tritiko" estas speco de greno. En mia lando la kvar cxefaj
grenspecoj estas tritiko, sekalo, hordeo kaj aveno. Sed ni konsideras grenoj
ankaux maizon, milion, sorgon ktp. Spelton oni difinas kiel "specion de
tritiko". Pri fagopiro mi ne tre kompetentas, sed la norvega vorto signifas
"fago-tritiko".
Otto
>Laux mia opinio "tritiko" estas speco de greno.
Dankon! La problemo estas ke en Italujo oni uzas precipe tritikon
(sed g'ia nomo estas "grano"), el kio sekvas senfinaj konfuzoj en
italaj vortaroj de Esperanto. La g'usta traduko de greno al la itala
estus g'uste "cereali".
Kaj en PIV kaj en Vikipedio ŝajnas iel ŝvebi la ideo, ke cerealo
estas greno uzata/uzebla kiel manĝaĵo. Sed tamen ankaŭ ĉe "greno"
diriĝas, ke temas pri manĝaĵo (kaj en PIV, kaj en Vikipedio). Tiel
do la distingoprovo plene fiaskas.