laŭ mi LBL ne havas taŭgan ssv
Per http://www.tekstaro.com mi trovis 49 trafojn de "implic'",
interalie jenajn en "La shtona urbo":
1) "Poste shi prezentos al ni po unu floron per ceremonia gesto,
dirante konfuzan frazon, kiu shajnos implici, ke shia donaco havas ian
profundan, kashitan signifon."
2) "... mia menso estis tro okupata pro chio implicita en shiaj
vortoj."
Alia ekzemplo (el "Azia Strategio"): "... Japanujo jam delonge
industriighis. Tiu fakto implicas multajn avantaghojn rilate
Esperanton."
Chu eble "sekv'ig'" kaj/au "konsekvenc'ig'" sufiche trafe redonas la
signifon de "implic'"? Au chu "implici" signifas pli je "enteni kiel
konsekvencon", ol "sekv'igi" kaj/au "konsekvenc'ig'i"?
--
Andreas Kueck
J-K
- implic·i ~ kuntreni, enhavi, subkomprenigi