konsekvenc-o/a

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Oct 17, 2010, 5:35:48 PM10/17/10
to listo 'lbl'
La hodiaŭa vorto de “lernu” estas “konsekvenco”, kiu estas prezentata kiel
substantiva kapvorto en PIV kaj en la paĝaro de la Akademio.
En la Fundamento ĝi esta sprezentata tiel:

konsekvenc’ conséquent | consequent | consequent |

Ĉu mi eraras aŭ ĉu temis en la Fundamento pri adjektiva radiko?

Vladimir, kiu estas la signifo de la rusa radiko? Chu adjektivo au
substantivo?

Amike

Renato

--------------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it


winmail.dat

Johan Derks

unread,
Oct 18, 2010, 5:52:06 AM10/18/10
to la-bona...@googlegroups.com

----- Original Message -----
From: "Renato Corsetti" <renato....@virgilio.it>
To: "listo 'lbl'" <la-bona...@googlegroups.com>
Sent: Sunday, October 17, 2010 11:35 PM
Subject: (la bona lingvo) konsekvenc-o/a


La hodiaŭa vorto de “lernu” estas “konsekvenco”, kiu estas prezentata kiel
substantiva kapvorto en PIV kaj en la paĝaro de la Akademio.
En la Fundamento ĝi esta sprezentata tiel:

konsekvenc’ conséquent | consequent | consequent |

Ĉu mi eraras aŭ ĉu temis en la Fundamento pri adjektiva radiko?

Vladimir, kiu estas la signifo de la rusa radiko? Chu adjektivo au
substantivo?

La Universala Vortaro donas adjektivan eksplikon:
konsekvenc'
conséquent | consequent | consequent | послѣдовательный |
konsekwentny.


Johan

Vladimir Minin

unread,
Oct 20, 2010, 6:35:52 AM10/20/10
to la-bona...@googlegroups.com
La signifo de la rusa radiko de la vorto 'konsekvenco' estas substantivo (следствие, последствие).
Konsekvenca - последовательный.
 
Renato, mi ne atendis tiom grandegan lavangon da leteroj el tiu cxi dissendolisto. Post kelkaj tagoj mi forveturas al Tagoj de Internacia Lingvo Esperanto (TILE-6) en Socxi. Kaj poste mi ripozos en Socxi kaj Tuapse. Mi havos tie nur limigitan interretkonekton. Mi revenos hejmen nur post 2 monatoj. Tial mi devas malaboni tiun cxi dissendoliston por 2 monatoj. Se iu havos demandojn por mi, tiu bv sendi leterojn al mia privata retadreso.
 
Amike, Vladimir MININ


--- On Sun, 10/17/10, Renato Corsetti <renato....@virgilio.it> wrote:

Renato Corsetti

unread,
Oct 20, 2010, 7:21:36 AM10/20/10
to la-bona...@googlegroups.com
Vladimir:

> Konsekvenca - последовательный.

Kaj ĝuste tio estas en la Fundamento. Dankon!


> Renato, mi ne atendis tiom grandegan lavangon da leteroj el tiu cxi dissendolisto.

Fakte dum la lastaj tagoj ni iomete troigis. Mi mem komencas respondi en la listo de la redaktantoj.

> . . . mi devas malaboni tiun cxi dissendoliston por 2 monatoj. Se iu havos demandojn por mi, tiu bv sendi leterojn al mia privata retadreso.

Dankon. Ĉu vi sŭkcesas mem malaboni? Se estos bezono mi skribos al vi private.

Amike

Renato


-- 
---------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
---------------------------------------------

ro-esp

unread,
Oct 20, 2010, 6:28:24 PM10/20/10
to la-bona...@googlegroups.com
Miaimprese temas pri du nocioj:

1 konsekvenco, plimalpli kawzatajxo: la konsekvenco de tiu krimo estas
ke vi iros al malliberejo

2 konsekvence (konsekvente?): fari ion cxiam law la saman
metodo/trakto, sen kaprice devii aw fari escepton. Mia avo konsekvence
ellitigxis je la sepa matene (tion li faris cxiutage, dum jardekoj)

Cxu mi malpravas? gxis, Ronaldo N


--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages