Fritoj

1 view
Skip to first unread message

Anna Lowenstein

unread,
Oct 19, 2010, 3:19:44 AM10/19/10
to la-bona...@googlegroups.com

Jam estas la linio:

fritoj

frit·o·j → ter·pom·fingr·o·j

 

Mi proponas ankaŭ “frititaj terpomoj” kaj “fritaĵoj”. Kompreneble, ne ĉiuj fritaĵoj nepre estas terpomaj, sed ekzistas fiksitaj esprimoj en Esperanto, ekzemple oni povus argumenti, ke “glaciaĵo” ne nepre estas dolĉigita, kaj ke “tranĉilo” ne nepre havus la formon de tiu, kiun oni uzas por manĝi. Do, la vorto “fritaĵo” tre oportune povus rilati al terpomfingroj.

 

Anna

 

-----------------------------------------------------------------------

Anna Lowenstein

Via del Castello 1

00036 Palestrina

Italujo

Tel: 00-39-06 9575 713

anna.lo...@esperanto.org

 

 

renato corsetti

unread,
Oct 19, 2010, 3:46:05 AM10/19/10
to la-bona...@googlegroups.com

Anna:

 

|  Mi proponas ankaŭ “frititaj terpomoj” kaj “fritaĵoj”. Kompreneble, ne ĉiuj fritaĵoj nepre estas terpomaj, sed ekzistas fiksitaj esprimoj en Esperanto, ekzemple oni povus argumenti, ke “glaciaĵo” ne nepre estas dolĉigita, kaj ke “tranĉilo” ne nepre havus la formon de tiu, kiun oni uzas por manĝi. Do, la vorto “fritaĵo” tre oportune povus rilati al terpomfingroj.

 

Ne estas problemo pri “frittiaj terpomoj”, laŭ mi. Kion pensas la laiaj pri “fritaĵoj”?

 

Amike

 

Renato

 

Johan Derks

unread,
Oct 19, 2010, 6:17:35 AM10/19/10
to la-bona...@googlegroups.com

Anna:

 

|  Mi proponas ankaŭ “frititaj terpomoj” kaj “fritaĵoj”. Kompreneble, ne ĉiuj fritaĵoj nepre estas terpomaj, sed ekzistas fiksitaj esprimoj en Esperanto, ekzemple oni povus argumenti, ke “glaciaĵo” ne nepre estas dolĉigita, kaj ke “tranĉilo” ne nepre havus la formon de tiu, kiun oni uzas por manĝi. Do, la vorto “fritaĵo” tre oportune povus rilati al terpomfingroj.

 

Renato:

Ne estas problemo pri “frititaj terpomoj”, laŭ mi. Kion pensas la aliaj pri “fritaĵoj”?

 

Mi konsentas kun Anna, ke en chiutaga lingvajho fritajho sufichas, sed mi dubas chu oni devas registri tion.

Mi komprenas ke vortaristoj fiksas 'lernejo' kun ghia speciala signifo de konstruajho, kvankam ankau tiam mi tenas mian rajton ekstremokaze uzi tiun terminon por la chambro kie mia - ne-ekzistanta - filo studas au - se mi estus hinduo rezervi la vorton 'preghejo' por la chambro kie brulas kandeloj por Shiva.

Se oni favoras enpreni "fritajho", mi proponas marki ghin en iu maniero, ekzemple per krampoj.

(Same eble por glaciajho: inter krampoj malantau dolchglaciajho ?)

 

Amike,

Johan

Marcos Cramer

unread,
Oct 19, 2010, 5:21:08 PM10/19/10
to la-bona...@googlegroups.com
Anna skribis:
 
Mi proponas ankaŭ “frititaj terpomoj” kaj “fritaĵoj”. Kompreneble, ne ĉiuj fritaĵoj nepre estas terpomaj, sed ekzistas fiksitaj esprimoj en Esperanto, ekzemple oni povus argumenti, ke “glaciaĵo” ne nepre estas dolĉigita, kaj ke “tranĉilo” ne nepre havus la formon de tiu, kiun oni uzas por manĝi. Do, la vorto “fritaĵo” tre oportune povus rilati al terpomfingroj.

Fakte mi mem uzas "fritaĵo" kun limigita signifo (do ne por io ajn fritita), sed tamen ne kun la signifo "terpomfingro". En mia lingvouzo "fritaĵo" respondas al la germana "Bratling", do fritita disko el spicita miksaĵo de legomoj, grenoj kaj/aŭ fabacoj, origine konsiderata senvianda imitaĵo al plataj viandobulkoj.

Eble oni povus elpensi pli bonan Esperantan esprimon por tio. Sed dum mi ne konas pli bonan esprimon kaj uzas "fritaĵo" por tio, mi certe kontraŭus al propono uzi "fritaĵo" en la senco de "terpomfingro".

Ĉiuokaze "terpomfingro" ŝajnas al mi jam sufiĉe kutima vorto en Esperanto, kaj mi ne vidas kialon por malfortigi ĝian pozicion per enkonduko de ankoraŭ alia alternativo.

Amike,

Marcos

renato corsetti

unread,
Oct 20, 2010, 4:39:21 AM10/20/10
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos:

 

|  Eble oni povus elpensi pli bonan Esperantan esprimon por tio. Sed dum mi ne konas pli bonan esprimon kaj uzas "fritaĵo" por tio, mi certe kontraŭus al propono uzi "fritaĵo" en la senco de "terpomfingro".

 

Bone. Momente ni rezignu pri “fritaĵo” en tiu senco kaj plucerbumu.

 

Amike

 

Renato

 

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages