Mi resendas mesagxon, kiu ne atingis la liston (cxu eble, cxar gxi entenas bildojn?).
Temas pri unua mesagxo, kiu estis kompletigita per dua mesagxo (regule alveninta al la listo).
Gxis
Antonio De Salvo
Da: Antonio De Salvo [mailto:antonio...@tiscali.it]
Inviato: venerdì 10 ottobre
2008 14.58
A:
'la-bona...@googlegroups.com'
Oggetto: R: vazistas-
Renato Corsetti:
Kio pri la linio
vazistas-o --> klap-o, fenestr-o-klap-o ?
Mi respondas:
temas pri klapfenestro (en la germana, gxi gxuste nomigxas Klappfenster; kaj la granda vortaro Krause indikas: klapfenestro, baskulfenestro): vidu la du bildojn, kiuj montras la du tipojn, respektive kun malfermigxo internen kaj eksteren.
Laux iu tradicio (eble fantazia, tamen amuza), la nomo devenas el la germana esprimo “was ist das?” = “kio estas tio?”; lauxdire, tiel respondis german(in)oj al francaj okupantaj soldatoj je la tempo de Napoleono, ekaperante cxe baskulfenestro, kiam la soldatoj frapis cxe la pordo: la frazo intencis diri: “kiu estas, pri kio temas?”.
Laux alia tradicio, la demando “was ist das?” estis farata de germanaj okupantaj soldatoj, kiam, ekvidinte nekonatan fenestrotipon, ili demandis pri kio temas.
Elektu mem la preferatan rakonton!
Gxis
Antonio De Salvo

