Klimatdomo de Bremerhaven

2 views
Skip to first unread message

Andreas Kueck

unread,
Feb 7, 2010, 2:58:08 AM2/7/10
to la bona lingvo
On 20 Jan., 15:36, Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com> wrote:

> On 20 Jan., 11:09, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:

> > > Lau PIV estas tamen dua signifo: "Tuto de la fizikaj kondichoj de
> > > difinita ejo, domo au chambro ..."

> > Neniu uzo estas laŭ la dua PIV-a signifo. Do eble la aŭtoroj de PIV simple
> > imitis iun nacilingve ekzistantan duan signifon, kiu en Esperanto apenaŭ
> > troveblas.

De kelkaj monatoj ekzistas Klimahaus Bremerhaven. Prie mi verkis
Esperantlingvan Vikipedi-artikolon (kiu al la germana ghis nun estas
la nura alilingva versio):

http://eo.wikipedia.org/wiki/Klimatdomo_de_Bremerhaven

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Feb 8, 2010, 3:44:38 PM2/8/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

De kelkaj monatoj ekzistas Klimahaus Bremerhaven. Prie mi verkis
Esperantlingvan Vikipedi-artikolon
Mi tralegis ĝin kaj mi trovas, ke la esprimo Klimat-domo estas tute taŭga por la situacio. Temas pri domo, kie oni parolas pri klimato.

Amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
Feb 9, 2010, 9:13:01 AM2/9/10
to la bona lingvo
On 8 Feb., 21:44, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:

> Mi tralegis g^in kaj mi trovas, ke la esprimo Klimat-domo estas tute
> tau(ga por la situacio. Temas pri domo, kie oni parolas pri klimato.

Prie oni ne nur "parolas" tie: Oni ech provizas unuopajn chambrojn de
la Klimatdomo de Bremerhaven per difinitaj klimatoj, simile al tio,
kion faras ordinaraj klimatproviziiloj uzataj por kameroj, chambroj,
autoj, kupeoj, laboratorioj ktp., kiuj ne estas partoj de la
Klimatdomo de Bremerhaven.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Feb 9, 2010, 10:31:35 AM2/9/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:


Prie oni ne nur "parolas" tie: Oni ech provizas unuopajn chambrojn de
la Klimatdomo de Bremerhaven per difinitaj klimatoj
Do, ghi estas vera klimat-domo kiel "kanguruo-domo" estus domo, en kiu oni prezentas multajn specojn de kanguruoj.



, simile al tio,
kion faras ordinaraj klimatproviziiloj uzataj por kameroj, chambroj,
autoj, kupeoj, laboratorioj ktp., kiuj ne estas partoj de la
Klimatdomo de Bremerhaven.
  
Mi komprenis, ke via celo estas porti nin al via signifo pri "klimato".

Sed nia rezisto dauras.

Amike

Renato

Andreas Kueck

unread,
Feb 9, 2010, 11:47:25 AM2/9/10
to la bona lingvo
On 9 Feb., 16:31, Renato Corsetti <renato.corse...@uniroma1.it> wrote:

> Mi komprenis, ke via celo estas porti nin al via signifo pri "klimato".

Unue: Lau mi estas tiel, ke "klimato" havas plurajn signifojn. Unu
estas la tuto (au eble resuma priskribo) de la veteraj kondichoj en
regiono dum sufiche longa tempo, ekzemple "modera oceana klimato".

Alia el "miaj" signifoj pri "klimato" estas donita ankau en PIV (tie
kiel dua signifo): "2 Tuto de la fizikaj kondichoj de difinita ejo,
domo au chambro". Mi scias, ke chi-forume PIV ghenerale ne estas
rigardata kiel bona referenco de la bona lingvo, sed prie mi fajfas,
char en tiu chi okazo "PIV pravas" :-)

Utiligo de tiu chi dua signifo helpas esprimi la ideon de la nova
vorto "klimatizilo" per nur Fundamentaj vorteroj: "klimatproviziilo".

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Feb 9, 2010, 2:09:53 PM2/9/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:



"2 Tuto de la fizikaj kondichoj de difinita ejo,
domo au chambro". Mi scias, ke chi-forume PIV ghenerale ne estas
rigardata kiel bona referenco de la bona lingvo, sed prie mi fajfas,
char en tiu chi okazo "PIV pravas" :-)
  
Ne, ankau ni ne blinde malamas PIV, sed en chi tiu okazo mi ne scias, chu la du signifoj fakte estas tre apartaj.

Utiligo de tiu chi dua signifo helpas esprimi la ideon de la nova
vorto "klimatizilo" per nur Fundamentaj vorteroj: "klimatproviziilo".
  

Mi konsentas, ke "klimat-provizilo" estas unu el la solvoj, sed lau mia memoro (nun mi ne povas kontroli) ekzistas ankauy aliaj.


Amike

renato
--
Andreas Kueck

  

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages