solstico → sunhalto, sunekstre-mo [la klarigoj ne akcepteblas!
Kompreneble la Suno ne haltas, kaj estas ankaŭ nenia ekstremo ĉe la
Suno. Jes, popoldiro estas „sunhalto”, sed ĉu rekomendi tion? Ni
devas almenaŭ aldoni uzindikon, ekz-e „nescience”]
solventa [4oa] ~ pagokapabla, pagopova [Kion pri „pagipova”? Kutime
kunmetaĵoj estas ligitaj per (pensata) prepozicio, kiu siavice
postulas substantivon, do „pova je pago” sed ĉu ni tiom strikte
sekvu – kaj rekomendu – tiun kutimon? Diskutinda!]
spagato → diskrurado (gimnastiko) [prefere kun strekteto:
dis-krurado, por eviti la legon de disk-rur-ado]
ŝampuo ~ harlavaĵo, harlavilo, + harsapo
ŝli ~ ri → ŝi aŭ li, ŝili [Mi malrekomendas tiujn
kontraŭfundamentajn formojn. Mi proponas indiki: → ŝi aŭ li
variablo → varianto [vd malsupre]
varianto [2oa] → variaĵo [Supre, ĉe „variablo”, ni ne povas
rekomendi ion, kion ni en la sekva linio malrekomendas!]
ventgeneratoro → venta generilo, + ventelektrigilo
ventilatoro → ventolilo, + ventumilo
video → vidbendo, (vidbenda, diska) filmo, + filmeto