poĉi

2 views
Skip to first unread message

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Nov 12, 2009, 4:47:17 AM11/12/09
to ED-LBLdiskutlisto
Mi aldonus
- poĉi --> duonbrogi

J-K Rinaldo


Antonio De Salvo

unread,
Nov 12, 2009, 12:35:20 PM11/12/09
to la-bona...@googlegroups.com

J-K Rinaldo


>Mi aldonus
>- poĉi --> duonbrogi


Mi ne estas fakulo pri kuirarto, tamen mi opinias, ke "pocxi" egalas prefere al "sensxele kuiri".
La esprimo "pocxitaj ovoj" estas imitajxo el la angla "poached eggs"; en la itala, tio estas esprimata per "uova affogate" (= dronigitaj ovoj) aux "uova in camicia" (ovoj en cxemizo, t.e. sen sxelo); la germana egalvalorajxo parolas, se mi ne eraras, pri "malaperintaj ovoj", gxuste cxar - memkompreneble - ovo sen sxelo trempita en bolantan akvon dissolvigxas, kaj ne plu estas rekonebla kiel ordinara ovo.
"Brogi, kontrauxe", egalas al la itala "scottare" ("brogita ecx sur akvon blovas") aux al la itala "sbollentare" ("brogi kokidon por gxin pli facile senplumigi"). Se tiel, "duonbrogi" indikus nur ke oni brogas (brulvundas, ekbruligas, trafajrigas) rapide aux suprajxe, ne ke oni kuiras per enjxeto en bolantan akvon sen la sxirmo de la sxelo.
Gxis
Antonio


Marcos Cramer

unread,
Dec 6, 2009, 5:01:08 PM12/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
Rinaldo proponis:

- poĉi --> duonbrogi

Antonio respondis asertante ke "senŝele kuiri" estas pli taŭga alternativo ol "duonbrogi".

Fakte mi tute ne komprenas kion faras la "duon" en la propono de Rinaldo. "Brogi" signifas mallonge trempi en bolantan akvon aŭ surverŝi per bolanta akvo. "Poĉi" certe ne estas fari tion duone.

Tamen ne klaras kio precize estas "poĉi". Laŭ ReVo ĝi estas "kuiri en tre milde boletanta akvo aŭ likvaĵo", kaj ĉi tiu difio bone koincidas kun la difino de "to poach" ĉe dictionary.com. PIV aliflanke difinas "poĉi" per "kuiri, ĵetinte en bolantan akvon, precipe ovon sen ŝelo", kio pli bone koincidas kun la difino de la germana "pochieren" ĉe dwds.de. Do eble la neunueco en la difinoj venas de tio ke ne klaras kiulingvan vorton oni prenu kiel bazon por fiksi la signifon de "poĉi".

Ĉiuokaze en la efektiva lingvouzo en Esperanto ĝi ŝajnas esti uzata ĉefe rilate al ovoj. Kaj tie vere taŭgas "senŝele kuiri" kiel alternativo. Do mi konsentas kun Antonio ke nia unua alternativo estu "senŝele kuiri". Tamen pro la pli larĝa difino en ReVo ni ankaŭ havu la alternativon "bolete kuiri" (aŭ ion similan). Do jen mia propono:

poĉ·i → (parolante pri ovoj) sen·ŝel·e kuir·i; (pli ĝenerale) bol·et·e kuir·i

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Dec 7, 2009, 2:38:50 AM12/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
poĉ·i → (parolante pri ovoj) sen·ŝel·e kuir·i; (pli ĝenerale) bol·et·e kuir·i
aldonita!

renato


Anna Lowenstein

unread,
Dec 7, 2009, 3:21:07 AM12/7/09
to la-bona...@googlegroups.com

Rilate al “bolete kuiri”, kial ne simple “boletigi”? Laŭ la ekzemploj en PIV, oni ja uzas la vorton “boligi” ne nur por la akvo mem sed ankaŭ por manĝaĵoj kuiritaj en bolanta akvo, foje eĉ por la poto mem laŭ Zamenhofa ekzemplo: “Se vi senfine parolos, de ĝi la poto ne bolos”.

 

Pri “senŝele kuiri”, ankaŭ frititaj ovoj kaj omletoj estas kuiritaj sen la ŝelo. Eble “senŝele boligi” (jes, fakte temas pri “boletigi”, sed tio ne gravas. Ni devas serĉi uzeblan esprimon, ne kuirrecepton!)

 

Anstataŭ “parolante pri ovoj”, simple “pri ovoj”.

 

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: lunedì 7 dicembre 2009 8.39
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) poĉi

Renato Corsetti

unread,
Dec 7, 2009, 3:42:48 AM12/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

Rilate al “bolete kuiri”. . .

Mi boletigis.

Renato


J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Dec 7, 2009, 4:55:08 AM12/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer ha scritto:

> poĉ·i → (parolante pri ovoj) sen·ŝel·e kuir·i; (pli ĝenerale) bol·et·e
> kuir·i
Bone
J-K

Nicolas Gaufillet

unread,
Dec 8, 2009, 3:56:00 AM12/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton,

en la franca lingvo, la vorto estas "posho", char la blanko de la ovo, chirkauh la flava centro, estas kiel posho, char nur la blanko estas kuirita. Mi kuiris en restoracio, mi povas helpi pri tiaj vortoj.

do eble pochi -> en-posh-kuiri

Amike, Niko

2009/12/6 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>



--
http://coursdecuisine.over-blog.com/

l'espéranto, pourquoi pas ?
http://esperanto-jeunes.org/


Renato Corsetti

unread,
Dec 8, 2009, 5:22:26 AM12/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
Niko:
Mi kuiris en restoracio, mi povas helpi pri tiaj vortoj.
Bonvenon pri tio, Niko! Pri kuiraj terminoj mi estas ankorau' pli malfaka ol pri terminoj de nuklea fiziko (kiujn mi absolute ne komprenas).

do eble pochi -> en-posh-kuiri
Ni nun havas la linion:

poĉ·i → (pri ovoj) sen·ŝel·e bol·ig·i; (pli ĝenerale) bol·et·ig·i

Mi ne scias, kiom ekster Francujo oni faras la kunligon inter "poĉ-i" kaj "poŝo". Kion prensas la aliaj?

Amike

Renato

Masako TAHIRA

unread,
Dec 8, 2009, 6:07:55 AM12/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Renato,

En la japana, strange, oni nomas la pocxitan ovajxon "falinta ovajxo (en akvo)".

Masakato

2009/12/8, Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:

Anna Lowenstein

unread,
Dec 8, 2009, 6:14:32 AM12/8/09
to la-bona...@googlegroups.com

Tio donas al mi la impreson, ke oni metas la ovon en ian ujon (supozeble el s’tofo, same kiel pos’o), kaj metas g’in en la bolantan akvon. Sed tiel oni ne kuiras tiajn ovojn, kutime. Do, mi opinias, ke la uzo de la vorto “pos’o” estus misgvida.

Por kuiri sens’elan ovon, oni vers’as g’in rekte en boletantan akvon. La instrukcioj trovig’as en c’i tiu pag’o: http://whatscookingamerica.net/Eggs/PoachEgg.htm Lau’ tiu priskribo, oni povus ankau’ meti la ovon en plastan saketon, kaj meti tion en la boletantan akvon. Tio estus ”enpos’a ovo”, sed tio ne estas la klasika maniero kuiri g’in.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Nicolas Gaufillet
Inviato: martedì 8 dicembre 2009 9.56
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: poĉi

Antonio De Salvo

unread,
Dec 8, 2009, 6:35:43 AM12/8/09
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti:

>Mi ne scias, kiom ekster Francujo oni faras la kunligon inter "poĉ-i" kaj "poŝo". Kion pensas la aliaj?

Fine mi komprenas, de kie oni prenis la terminon “pocxi”!

Tamen, neniam pli frue mi pensis pri rilato inter “pocxita” kun “enposxigita” (ankaux cxar, kiam mi parolas pri “posxo”, mi pensas prefere pri ajxo alia ol “saketo”).

 

Efektive, en la franca ekzistas tia lingva rilato, cxar oni diras “oeuf poché” (= pocxita/ enposxigita ovo), el la verbo pocher, kiu interalie signifas “enposxigi”:

(vortaro Littré):

Pocher des oeufs, les casser dans de l'eau ou du bouillon bouillant, et les y laisser quelques minutes pour la cuisson ; au sortir, ils sont entourés du blanc mat et ferme, et mollets en dedans.

Pocher des oeufs, les envelopper, par le mode de cuisson, de leur blanc comme d'une poche.

 

(= Pocxi ovojn, rompi ilin en bolantan akvon aux buljonon, kaj ilin lasi kelkajn minutojn por la kuirado; cxe la eliro, ili estas cxirkauxitaj de la blanko malbrila kaj kompakta, kaj duonmolaj interne.

Pocxi ovojn, ilin envolvi, laux la kuirmaniero, per ilia blanko kvazaux per posxo).

 

Italo neniam komprenus kio estas “enposxigita ovo”.

Por informo, en la itala oni diras “uovo in camicia” (= ovo en cxemizo, do sen vesto, sen sxelo), aux “uovo affogato” (= dronigita ovo, do jxetita en akvon aux buljonon); sed mi neniam proponus por esperanto tiujn figurajn esprimojn, kiuj memevidente estas TRO figuraj.

Gxis

Antonio

 

 

Renato Corsetti

unread,
Dec 8, 2009, 6:45:24 AM12/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
Masako:
En la japana, strange, oni nomas la pocxitan ovajxon "falinta ovajxo (en akvo)".
Eble ni ne povas sekvi la japanan pri ĉi tio.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages