Renato:
Nun ni havas la liniojn:
eksplic·i → mal·implic·i, klar·e
esprim·i
eksplic·it·a → mal·implic·it·a, klar·a, klar·esprim·a
Kiel vi
ŝanĝus ilin? Ĉu vi nur forigus la vortojn "malimplici" kaj "malimplicita"
?
Post plua konsiderado: Mi ne estas arda kontrauulo de malimplici, sed
proponas limigi ghian uzadon al unu signifo de eksplici:
eksplic·i (en la senco: forigi kio estis kashita, sed subkomprenebla) →
mal·implic·i
eksplic·it·a (en la senco: kun forigo de tio kio estis kashita, sed
subkomprenebla) → mal·implic·it·a
eksplic·it·a (en aliaj sencoj) → unusenca, klaresprima
Amike,
Johan