litosfer-o-->terkrusto ?
gxis, Ronaldo N
> litosfer-o-->terkrusto ?
Tio ŝajnas la senco laŭ PIV.
Amike
Renato
Sed ili estas tre malsamaj aferoj. Terkrusto diferenciĝas disde la
suba tavolo (la mantelo) pro malsama ĥemia konsisto, dum litosfero
diferenciĝas disde la suba tavolo (astenosfero) pro malsama dinamika
konduto. Sur Tero, la tuta terkrusto kaj la plej supra parto de la
mantelo konsistigas la litosferon.
Amike,
--
Fabio
| Sur Tero, la tuta terkrusto kaj la plej supra parto de la
mantelo konsistigas la litosferon.
Ĉu do "solida tavolo"?
Amike
Renato
PS. Se iu bezonas kialojn por sinmortigi bonvolu rigardi en la sma paĝo en PIV "litologio".
Nu, tio estas la esenca signifo, kvankam tiom rekta tradukado povus
esti miskompreniga, ĉar ankaŭ la suba tavolo estas solida
("astenosfero" enhavas radikon "asteno-", kiu signifas "malforta").
Mi preferus plu uzi "litosfero", pro klareco.
Amike,
--
Fabio
> Mi preferus plu uzi "litosfero", pro klareco.
-- --------------------------------------------- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it ---------------------------------------------
| Sur Tero, la tuta terkrusto kaj la plej supra parto de la
mantelo konsistigas la litosferon.
Ĉu do "solida tavolo"?
Amike
Renato
PS. Se iu bezonas kialojn por sinmortigi bonvolu rigardi en la sma paĝo en PIV "litologio".
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
Francisko:
| . . . Ne "solid/a" . . . sed "firm/(eg/)a" au "mal/fluid/a" (au eble, sed lau mia impreso malpli bone, "rigid/a" au "mal/mol/a" ; pri kio komentariu fizikistoj).
Ĉu do “firma ter-krusto” estus la solvo?
Amike
Renato
Geologio ankaŭ studas la pli profundajn tavolojn, kiuj estas nerekte
atingeblaj.
Post mallongega interparolo kun mia filo, mi proponas
geologio: Terscienco
Iom ĝenas min, ke temas pri la grandlitere skribita vorto Tero, la nomo
de nia planedo.
Amike salutas Leo
Kiumaniere oni "nerekte" atingu ilin? Se mi bone memoras, temas pri
tavoloj gxis centoj da kilometroj en la teron, do ecx se ni povus fosi
tien,ni boligxus antaw alveni
> Post mallongega interparolo kun mia filo, mi proponas
> geologio: Terscienco
> Iom ?enas min, ke temas pri la grandlitere skribita vorto Tero, la nomo
> de nia planedo.
Kiel mi jam diris, la vorto ankaw estu uzebla por iu kiu studas Marson.
Reen al malnova demando: cxu geologoj studas nur la solidan, nelikvan,
eksteran parton de planedo?
> Post mallongega interparolo kun mia filo, mi proponas
geologio: Terscienco
Tiu variaĵo jam ekzistis en nia longa listo. Mi movis ĝin al la unua loko.
Ĉu ni havu ankaŭ la linion:
geolog-o [3oa] = ter-scienc-ist-o, geologi-ist-o ?
[Ĉar ĉi tie temas pri linioj kun =, tio ne devus esti malpermesata]
Amike
Renato
PS. En granda librovendejo en Londono mi vidis la grandliteran indikon: "Earth sciences", kiu kovras por angloj geologion kaj geografion.
Amike salutas Leo
> From: "renato corsetti" <renato....@uniroma1.it>
> Date: Dec 13 10:55AM +0100
> PS. En granda librovendejo en Londono mi vidis la grandliteran
> indikon: "Earth sciences", kiu kovras por angloj geologion kaj
> geografion.
Tio law mi estas bona argumento por ne uzi la vorton "terscienco" nur
por unu el la du..
Mi ne scias cxu aliaj lingvoj uzas la terminon tiel, sed mi jes kredas
ke aardwetenschap
aw Erdwissenschaft ne tuj igus nederlandanon/germanon pensi pri geologio
>> Reen al malnova demando: cxu geologoj studas nur la solidan,
>> nelikvan, eksteran parton de planedo?
> Ne. Ekzemple hidrogeologoj pli speciale studas surfacan kaj subsurfacan
> akvon.
La sercxo por bona vorto do dawras plu...(kvankam mi ne vidas
problemon en "geologio")
geologio ~ grundoscienco, grundostudo, terscienco (Mi forigis kion mi antaue
enmetis: scienco pri ternatur/kvalito.)
geologo ~ geologiisto
Klarigo:
- ternaturscienco, la lauvorta ekvivalento de la japana vorto, havas
malavantaghojn de longeco kaj de la signifo de 'naturo', kiu estas chi-tie
'karaktero', kaj ne 'la vivantaj estajhoj kun ilia medio'.
- terscienco funkciu kiel unua konatigho kun la tereno de scio; 'tero' en
ghi signifas la (enhavo de la) terglobo
- geologo estas akceptata kiel vorto, alie ol geografo. Mia argumento estas,
ke 'grafo' estu uzata por instrumentoj:
fonografo, telegrafo, stilografo (skribilo) kaj sismografo kie ghi havas
la rolon de pseudo-sufikso.
(Aliaj vortoj kun grafo kiel morfemo: paragrafo, margrafo, autografo.)
geologio ~ terscienco, grundoscienco, grundostudogeologo ~ tersciencisto, geologiisto
Ronaldo devus legi la nederlandlingvan artikolon
http://nl.wikipedia.org/wiki/Geologie
Se mi bone memoras, mi studis antaŭ pli ol 50 jaroj "Beginselen van de
aard- en delfstofkunde" ĉe profesoro De Bethune en la Lovena
universitato. Tiun terminon mi laŭvorte tradukus jene "Elementoj de Ter-
kaj mineralscienco". En PIV vi trovas la respondajn terminojn "geologio
kaj mineralogio".
Por studi la mineralogion ni la antaŭan jaron studis ĉe alia profesoro
kristalografion, kiu konsistis el du partoj: geometria kristalografio
kaj optika kristalografio.
Amike salutas Leo
PS. En granda librovendejo en Londono mi vidis la grandliteran indikon: "Earth sciences", kiu kovras por angloj geologion kaj geografion.
Marcos:
| Fakte, "Earth sicences" estas simple alia esprimo por "geology".
Dankon, Marcos! Se tio validas por Oksfordo, kial ĝi ne validu en Esperanto?
Amike
Renato
amike,
Jose' Antonio
| Earth science(s) estas multe pli ampleksa studkampo ol geologio.
Kontrolu en la angla vikipedio:
Verŝajne ankaŭ en la vasta anglalingva mondo ekzistas malsamaj uzoj.
Amike
Renato
> Ronaldo:
>> Mi ne scias cxu aliaj lingvoj uzas la terminon tiel, sed mi jes kredas
>> ke aardwetenschap
>> aw Erdwissenschaft ne tuj igus nederlandanon/germanon pensi pri geologio.
>
> Chu povus esti, ke via persona vortaro ne ampleksas chiujn variajn
> signifojn de la nederlanda vortotrezoro, ekzemple pro via agho ?
> Se nederlandanoj "ne tuj pensas pri geologio", tio povus simple esti
> rezulto de alkutimigho al la vorto 'geologio'
Kion diras la artikolo vikipedia de kiu Leo sendis la URL-on?
"geologio apertenas al la tersciencoJ". Kion diras "grote
oosthoek"(iam prestigxa papera enciklopedio)? "aardwetenschappen"
ampleksas la sciencojn:
-geohxemio
- geofiziko (klimatologio, meteorologio, oceanografio)
-hidrologio
-geodesio
-geologio (sub kiu mineralogio, paleontologio, petrologio,
sedimentologio, stratografio
-sismologio
> Ni nun okupighas pri tio, kion esperantistoj, kiuj shatas teni sian
> lingvon facile > komprenebla pensas audante 'terscienco'.
Do, ni esploru cxu ekzistas lingvoj en kiu "terscienco" indikas *nur*
geologion.
> Vi shajne ne scias, ke chi-tiu diskuto jam dauras dum pluraj
> semajnoj kaj ke ankau aliaj vortoj atendas sian vicon.
> Ghi jam estis findiskutita antau eble unu jaro.
Tiukaze la fino estis simple fusxa
> Tiu rediskuto rezultigis mian konkludon :
> geologio ~ grundoscienco, grundostudo, terscienco
Tamen geologio ne studas grundon (sur kiu konstrui aw sur kiu kulturi
plantojn), kaj se geologo ekstudas marson, ne nur teron. Geologoj
studas la plej eksterajn 700 kilometrojn
de nia planedo(j). Pro tio mia propono kun "krust"
> From: Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be>
> Je 13/12/2010 23:26, ro-esp skribis:
>> Mi ne scias cxu aliaj lingvoj uzas la terminon tiel, sed mi jes kredas
>> ke aardwetenschap
>> aw Erdwissenschaft ne tuj igus nederlandanon/germanon pensi pri geologio
>
> Ronaldo devus legi la nederlandlingvan artikolon
> http://nl.wikipedia.org/wiki/Geologie
> Se mi bone memoras, mi studis anta? pli ol 50 jaroj "Beginselen van de
> aard- en delfstofkunde" ?e profesoro De Bethune en la Lovena
> universitato. Tiun terminon mi la?vorte tradukus jene "Elementoj de Ter-
> kaj mineralscienco". En PIV vi trovas la respondajn terminojn "geologio
> kaj mineralogio".
ne egaligu wetenschap kun kunde...
> From: "Johan Derks" <derk...@tiscali.nl>
> Ronaldo:
>> La vorto "grundscienco" tawgas por la scioj pri tio kiuj specioj estu
>> kulturataj kaj kie, aparte de klimato.
> Leo:
>> Mi pensus pli pri agronomio.
efektive
> Agronomio estas akceptita fremda vorto kaj havas kiel alternativon
> 'ter·kultiv·o·scienc·o'.
> Grundo ne faras diferencon inter kultivebla tero, roka grundo au kia ajn
> grundo.
eble vi havas alian vortaron...
> Intertempe mi serchis la signifon de hidrogeologio kaj pensas pri
> akvogrundoscienco au grundakvoscienco.
Tio meritas propran fadenon. Cxu temas pri la akvo kiun oni atingas se
oni fosas suficxante profunde?