Laboroj de Leo: Fiziklibro

19 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Dec 3, 2012, 3:29:17 AM12/3/12
to °listo 'lbl'
Nia Leo, L...@De-Cooman.be, laboregas en pluraj kampoj por disvastigi la ideojn pri simpla Esperanto:

---------------------
informe: Walter Bernard verkis sian kurslibron pri fiziko en Esperanton.
Se vi volas vidi ĝin: iru al http://esperantosudtirolo.wordpress.com/ kaj klaku sur la bluan libron.
Mi kunlabore reviziis laŭ lia peto, kaj indikis la neoficialajn vortojn. Kie mi povis, mi aldonis proponon de anstataŭa oficiala vorto. Kompreneble li ne sukcesis ĉie trovi oficialajn vortojn, ĉar en tiu fako oni uzas fakterminojn.
Mi gratulis la aŭtoron, kaj mi konsilis al li aldoni paĝon, sur kiu la neoficialaj vortoj estas klarigitaj.
-------------------
--

~~~~~~~~~~~~

renato corsetti
via del castello, 1 it-00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

J-K Rinaldo

unread,
Dec 11, 2012, 3:02:44 PM12/11/12
to la bona lingvo
Kara Leo
Mi iom trakuris la prestiĝan verkon, kiun mi certe aĉetos.

Bv. iom rakonti
pri la aŭtoro,
ĉu li vivas en Bolzano,
ĉu li estas universitata instruisto,
ĉu la verko taŭgas pli por univeritataj kursoj aŭ por supera meza
lernejo,
kiam antaŭvideble la verko estos preta.

Dankon ankaŭ al vi pro via nelacigebla laboro
J-K Rinaldo el Padova.IT

On 3 Dic, 09:29, Renato Corsetti <renato.corse...@virgilio.it> wrote:
> Nia Leo, L...@De-Cooman.be, laboregas en pluraj kampoj por disvastigi la
> ideojn pri simpla Esperanto:
>
> ---------------------
> informe: Walter Bernard verkis sian kurslibron pri fiziko en Esperanton.
> Se vi volas vidi ĝin: iru alhttp://esperantosudtirolo.wordpress.com/
> kaj klaku sur la bluan libron.
> Mi kunlabore reviziis laŭ lia peto, kaj indikis la neoficialajn vortojn.
> Kie mi povis, mi aldonis proponon de anstataŭa oficiala vorto.
> Kompreneble li ne sukcesis ĉie trovi oficialajn vortojn, ĉar en tiu fako
> oni uzas fakterminojn.
> Mi gratulis la aŭtoron, kaj mi konsilis al li aldoni paĝon, sur kiu la
> neoficialaj vortoj estas klarigitaj.
> -------------------
> --
>
> ~~~~~~~~~~~~
>
> /renato corsetti/
> /via del castello, 1 it-00036 palestrina, italujo/
> /ren...@esperanto.org/

Pjer

unread,
Dec 13, 2012, 9:14:24 AM12/13/12
to la-bona...@googlegroups.com
Mi kontaktis je Bernard Walter graŭ (danke al) Leo, Walter proponis al mi, ke mi sendu al li korektitan version. Nun mi prilaboras la aferon kun  fizikista amiko. Fakte ni trovis tajperarojn, interajn miskalkulaĵojn,  misajn unuaĵojn, iujn misterminojn ... kaj mi proponos ŝanĝi kkjn neoficialigitajn vortojn aŭ pernote doni samsignifajn simplajn vortojn. (tion jam Leo proponis al W. Pri tio, Leo,  ĉu vi povos komuniki al mi viajn proponitaĵojn, ĉu vi konservis ilin?)
Amike, Pjer.


Le mardi 11 décembre 2012 21:02:44 UTC+1, J-K Rinaldo a écrit :
Kara Leo
Mi iom trakuris la prestiĝan verkon, kiun mi certe aĉetos.
ĉu ...

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages