blughino - (blua) ghinzo; ghinzoshtofo

11 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jan 28, 2013, 2:59:53 PM1/28/13
to °listo 'lbl'
Luis Raudon skribis al la posedanto de la listo 'Esperanto estas facila':

|   Chu oni ne estus plibone uzi "drelikpantalono"?
 
Efektive ni diskutis siatempe pri tiu vorto kaj venis al tiu konkludo, sed ĉi tie ĉio estas rediskutebla ĉiam. "Drelika pantalono" estus ebla, sed ĉu vere rekomendinda? Kion pensas la aliaj?

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
ren...@esperanto.org

J-K Rinaldo

unread,
Jan 29, 2013, 1:07:35 AM1/29/13
to la bona lingvo
Laŭ mi drelikpantalondo estas tute klara vorto, kiu permesus ne
oficiligi ginzon.
La radikon drelik- uzis Z... ŝajne ĝi venas el a pola.

Kvankam ĉinoj eble havos malfacilaĵojn ĝin prononci.
J-K Rinaldo

On 28 Gen, 20:59, Renato Corsetti <renato.corse...@virgilio.it> wrote:
> Luis Raudon skribis al la posedanto de la listo 'Esperanto estas facila':
>
> | /Chu oni ne estus plibone uzi "drelikpantalono"?/
> //
> Efektive ni diskutis siatempe pri tiu vorto kaj venis al tiu konkludo,
> sed ĉi tie ĉio estas rediskutebla ĉiam. "Drelika pantalono" estus ebla,
> sed ĉu vere rekomendinda? Kion pensas la aliaj?
>
> Amike
>
> Renato
>
> ~~~
>
> /renato corsetti/
> /ren...@esperanto.org/

Anna Lowenstein

unread,
Jan 29, 2013, 9:47:28 AM1/29/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ĉiam diras ĝinzo kaj ĝinza ŝtofo aŭ ĝinzoŝtofo. Ŝajnas al mi, ke la vorto jam estas sufiĉe vaste uzata. (Ĝi havas ankaŭ kapvorton en Vikipedio, sed eble tio ne estas konvinka argumento por entuziasmuloj de La Bona Lingvo!)

Dreliko estas ŝtofo uzata laŭ PIV por fari laborvestojn kaj sakojn. Mi ne povas imagi, ke oni povus uzi la saman ŝtofon por fari sakojn kaj ankaŭ vestojn.

Cetere, mi plurfoje uzas la vorton "ĝinzo" en mia rakonto por Lernu. Tio helpos disvastigi tiun formon poste kaj almenaŭ unuecigi la uzon.

Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di J-K Rinaldo
Inviato: martedì 29 gennaio 2013 7.08
A: la bona lingvo
Oggetto: (la bona lingvo) Re: blughino - (blua) ghinzo; ghinzoshtofo
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.


Johan Derks

unread,
Jan 29, 2013, 1:14:32 PM1/29/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi shatus ankau de tempo al tempo raporti pri vorto, kiu havas malgrandajn gradojn de internacieco, sed kun jeans tio ne sukcesas:
La vorto 'jeans' el la angla havas jenajn gradojn de internacieco:
27 el 28 eŭropaj lingvoj enhavas ĝin.
99,2% de la 656.448.705 denaskaj parolantoj de eŭropaj lingvoj en Eŭropo povas rekoni ĝin.
La kuna virtuala valoro de eŭropaj lingvoj kiuj enprenis la vorton estas 99,0% de 30.251.580,
la totala virtuala valoro de eŭropaj lingvoj kiuj estis konsiderataj.

46 el 51 lingvoj tutmonde enhavas ĝin.
67,4% de la 3.922.236.645 denaskaj parolantoj en la mondo povas rekoni ĝin.
La kuna virtuala valoro de lingvoj tutmonde kiuj enprenis la vorton estas 75,2% de 139.105.655,
la totala virtuala valoro de lingvoj tutmonde kiuj estis konsiderataj.
 
Amike,
 
Johan
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: dinsdag 29 januari 2013 15:47
Onderwerp: R: (la bona lingvo) Re: blughino - (blua) ghinzo; ghinzoshtofo

Andrea Fontana

unread,
Jan 29, 2013, 7:16:37 PM1/29/13
to la-bona...@googlegroups.com
Ŝajnas al mi ke la esploroj de Johan igas pluajn elĉerbumadojn ne plu necesaj.
Ununura afero estas, kiu formo estas preferinda. Sed pro tio ke "ĝinzo" jam nun estas sufiĉe uzata, propono por oficialigo de "ĝinzo" ŝajnas al mi la plej racia solvo.

Amike
Anĉĵo.

PS
Ĉu estas al mi permesate peti, ke la kunlistanoj bonvolu klopodi uzi la Fundamentajn literojn de EO?
Eble iuj spertass problemojn pri tiaj literoj en siaj komputiloj. Mi povas helpi rilate al Vindozo kaj rilate al Ubunto Linukso...

Il giorno martedì 29 gennaio 2013 19:14:32 UTC+1, Johan Derks ha scritto:


Pjer

unread,
Jan 30, 2013, 6:07:52 AM1/30/13
to la-bona...@googlegroups.com

Persone mi neniam renkontis antaŭe tiun vorton kaj ne komprenis, kion signifas ĝinz', mi devis serĉi en PIV, la apudaj vortoj dreliko kaj ĵinso apenaŭ pli bone klarigis al mi pri kio temas. Persone, se mi renkontus ĝins', mi pli rapide estus kompreninta.


Pri Dreliko lau PIV estas speco de maldelikata teksajho por sakoj, laborvestoj... Fakte oni trovas ekde la 16a jarcento la tolon nomita: Jean, fortika teksajho farita ekde tri fadenoj : du orte krucigitaj (el kotono), kiuj plektighas kun la chenfadeno (el lino). Oni ankoraŭ parolas kelkfoje pri [denim] , kiu devenas verŝajne de la urbo Nîmes (sude de Francujo)
(Do ni povas proponi s-s-vorton pri dreliko: trifadena teksajho, maldelikata teksaĵo.)


Laŭ mia serĉado, poste oni bluigis la tolon danke al bluo de Genova (en la itala). Ŝajnas, ke en la angla lingvo oni skribis antaue la nomon de la urbo: Jannes (Gênes en la franca). Tial oni trovas, ekzemple en la franca, la du vortojn: jean kaj jeans. En la XXa jarcento usonanoj famigis laborpantalonon, kiu iĝis post la lasta mondmilito moda pantalono kaj pli freŝdate ne nure blua, kelkfoje eĉ artifike kadukaspekta pantalono.
Ĝenerale oni akceptas tiun devenon de la vorto. Ĉu ne?


Persone en la franca mi aŭdas la prononcon [ĝin], kelkafoje:[ĝins] pli malofte de la maljunuloj [ĵin]. Tial, mi tute ne komprenas, kial proponi la novvorton(neologismon) ĝinz', kiu, laŭ mi,  estas komprenebla (rekonebla) nek litere, nek fonetike!


Anna, ĉu vere la formo ĝinz (ghinz) estas internacie, litere kaj aŭde, pli rekonebla ol la formo ĝins (ghins) ankaŭ ĵins (jhins)? Mi forte dubas.

Johan, kion vi opinias pri tiu punkto?


Kiel skribis Cherpillod (pri internacieco de geografiaj nomoj) ni atentu, ke nia lingvo ne ighos malpli internacia ol la plimulto el la naciaj lingvoj.


Persone, antaŭ eventuala oficialigo, mi uzos nur s-s-vorton moda pantalono aŭ similaĵo laŭ kunteksto.


Amike, Pjer.



Renato Corsetti

unread,
Jan 30, 2013, 9:05:58 AM1/30/13
to la-bona...@googlegroups.com
Pjer:
|   Anna, ĉu vere la formo ĝinz (ghinz) estas internacie, litere kaj aŭde, pli rekonebla ol la formo ĝins (ghins) ankaŭ ĵins (jhins)?
En centra Italujo mi aŭdas "Ĝins" aŭ "ĝindz".

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
ren...@esperanto.org

Anna Lowenstein

unread,
Jan 30, 2013, 9:41:12 AM1/30/13
to la-bona...@googlegroups.com

Ankaŭ en Esperantujo la formo “ĝinzo” estas sufiĉe uzata. Mi unue renkontis ĝin en “Praktika Bildvortaro de Esperanto” (1979), kaj ĝi estas la rekomendata formo en la nova angla-Esperanta vortaro de John Wells. Neniu el la kunlaborantoj de Lernu.net protestis kontraŭ ĝia uzo en mia rakonto.

Kore,

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: mercoledì 30 gennaio 2013 15.06
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) blughino - (blua) ghinzo; ghinzoshtofo

--

Renato Corsetti

unread,
Jan 30, 2013, 11:48:04 AM1/30/13
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

|   Ankaŭ en Esperantujo la formo “ĝinzo” estas sufiĉe uzata.

Ankaŭ mi havas tiun impreson.

Renato

~~~

renato corsetti
ren...@esperanto.org

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages