tablojd-o

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Nov 3, 2008, 5:47:59 PM11/3/08
to °listo 'la bona lingvo'
mi volis nur skribi:

tablojd-o --> pilolo

sed estis kaptita de PIV, kiu havas la plej impresankolekton de vortoj por tiaj aferoj:

bolus-o = granda pilolo, kiu pezas pli ol 50 centigramojn
granol-o/granulo = pilolo malpli peza ol 50 centigramoj
pilolo
tabloido

mi ŝatus meti ĉiujn en apartajn liniojn kun la indiko: --> pilolo

Kile funkcias la afero en viaj lingvoj?

Renato





Lingvaj Listoj

unread,
Nov 4, 2008, 3:36:07 AM11/4/08
to la bona lingvo
Mi forgesis aldoni la vorton "lozanĝo", kiu estus laŭ PIV pilolo, kiun
oni lasas fandiĝi en la buŝo.

Amike

Renato

Pilar Otto

unread,
Nov 4, 2008, 4:59:16 AM11/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Kile funkcias la afero en viaj lingvoj?

En la komun-uza norvega estas hxaoso: "pille", "tablett" kaj "pastill" estas
parte samsignifaj. "Fremdvortaro" difinas jene: "Pille: medikamento en formo
de globeto". "Tablett: pulvorforma materialo kunpremita al cirkla aux ovala
kuketo (ofte por medicina uzo)". "Pastill: medikamento en formo de rondaj
kuketoj aux globoj (komp. tablett)".

En la reala lingvouzo:

"Pille" gxenerale estas ronda kaj por engluto, escepte de "stikkpille"
(pikpilolo) = "supozitorio"! Gravedec-malhelpan pilolon oni cxiam nomas
"pille", neniam "tablett" aux "pastill". Metafore oni diras "sukerigi la
pilolon" kun la senco "mildigi la impreson, kiun donas malagrabla mesagxo".
Malestime oni povas nomi apotekistojn "pilolrulantoj".

"Tablett" povas esti por gluti, sucxi aux solvi en akvo. Gxi povas havi
diversajn formojn. Gxenerale la vorto estas uzata pri medikamento.

"Pastill" gxenerale estas por sucxi. Gxi ne necese estas medikamento,
kvankam la tipa "pastill" servas por mildigi gorgxodoloron. "Fisherman's
friend", ekzemple, estus klasata kiel "pastill" prefere ol "tablett" aux
"pille".

En fakaj jxargonoj la uzo povas ne lauxi la cxi-supran priskribon. Mi
imagas, ke kvadrateto de cxokolado povus esti nomata "tablett", ne estante
medikamento.

Otto

Pilar Otto

unread,
Nov 4, 2008, 5:13:08 AM11/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Mi forgesis aldoni la vorton "lozanĝo", kiu estus laŭ PIV pilolo, kiun
> oni lasas fandiĝi en la buŝo.

"Lasi fandigxi en la busxo" estas tio, kion mi, iom pauxse-fusxete, nomis
"sucxi" en alia mesagxo.

Otto

Renato Corsetti

unread,
Nov 4, 2008, 5:33:38 AM11/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
En la komun-uza norvega estas hxaoso:
Ankaŭ en la itala (pillola kaj pasticca/pastiglia estas la plej komunaj).

Provizore mi notis:
lozanĝ-o --> pilol-o, fand-pilol-o
tablojd-o --> (plat-a) pilol-o
bolus-o --> (grand-a) pilol-o
granol-o --> (mal-grand-a) pilol-o
granul-o --> (mal-grand-a) pilol-o

amike

Renato

Harri Laine

unread,
Nov 4, 2008, 6:47:41 AM11/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis, 4.11.2008 12:33:

> lozanĝ-o --> pilol-o, fand-pilol-o

Mi ĵus rememoris, ke ni havas ankaŭ la vorton, eĉ fundamentan

pastelo

difinitan en PV simple "lentoforma bombono". PIV tamen donas al ĝi
ankaŭ alian signifon: "sukera, ĝenerale lentoforma, solida, densa
medikamento, kiun oni lasas fandiĝi en la buŝo"

Tio ŝajnas al mi akceptebla signifovastigo por la fundamenta
"pastelo". Ĝi ŝajnas al mi pli taŭga vorto por fandpilolo ol
"lozanĝo". La difino de "pastelo" kiel medikamento estas esence simila
al "lozanĝo 2", sed sen aludo al la kvarangula formo de lozanĝo; tiu
geometria afero ŝajnas al mi malgrava detalo kiam temas pri kuracilo.

Do:

lozanĝ-o --> pastel-o, fand-pilol-o

Aŭ ĉu vi opinias, ke PIV erarvagis ĉi tie?

Harri


Harri Laine

unread,
Nov 4, 2008, 6:59:49 AM11/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis, 4.11.2008 12:33:

> lozanĝ-o --> pilol-o, fand-pilol-o


> tablojd-o --> (plat-a) pilol-o
> bolus-o --> (grand-a) pilol-o
> granol-o --> (mal-grand-a) pilol-o
> granul-o --> (mal-grand-a) pilol-o

Noto pri la finna: Ni uzas ĉi tiajn vortojn.

"pilleri" kaj "tabletti"
estas uzataj simile kiel la norvegaj vortoj "pille" kaj "tablett",
kiujn Otto klarigis.

"Pastilli" estas nur bombono, ne kuracilo.

Facile videblas, ke ĉiuj ĉi vortoj estas pruntitaj, sed "pilleri" kaj
"pastilli" estas jam plene adaptitaj al la lingvo, kaj oni ne sentas
ilin fremdaj.

Fakuloj povas uzi ankaŭ aliajn vortojn por specialaj tipoj de piloloj,
sed tiujn apenaŭ iu komprenas. Ekz. "oribletti" estas suĉata enbuŝe
kaj celas efiki en buŝo aŭ gorĝo, sed pli ofte mi vidis
"imeskelytabletti" = "suĉado-pilolo".

"Tabletti" signifas ankaŭ "tablotuketo".
"Tabloidi" estas nur formato de gazeto (paĝogrando A3), neniam ia pilolo.

Harri

Renato Corsetti

unread,
Nov 4, 2008, 8:36:46 AM11/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:
Mi ĵus rememoris, ke ni havas ankaŭ la vorton, eĉ fundamentan

pastelo
Efektive eĉ la Fundamenta Esperanto estas tro riĉa, ĉar ni havas tie pastel- kaj pilol-.
lozanĝ-o --> pastel-o, fand-pilol-o
Bone. En la Fundmaento mem la radiko estas tradukita per

pastille | pastil | Pastille | (mi ne povas paroli la aliajn du lingvojn)

do, evidente ĝi intencis igi ĝin la ĝeneralan vorton por tio kaj por kuracaj kaj nekuracaj aferoj.

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Nov 4, 2008, 10:37:08 AM11/4/08
to la-bona...@googlegroups.com

 

1) La vorto “tablojdo” estas pauxsajxo de la angla vorto “tabloid”, komerce patentita en 1884 por indiki platan pastelon en formo de kunpremita tabuleto (tablet+oid).

La termino ne havis apartan sukceson por la medikamento, sed ja grandegan sukceson por indiki kunpremitan (reduktitan) formaton de gazeto, kaj pli poste popularan/ skandaleman gazeton (strange, PIV ne konas cxi tiujn pliajn signifojn).

 

Kurioze, PIV indikas aspirinon kiel ekzemplon de tablojdo; sed en Italio aspirino ekzistas nur en formo de ronda prem(it)ajxo (simpla aux eferveska) kaj grajnetoj/ granuloj/ granoloj.

 

2) Pri medikamentoj en formo de pilolo (laux mi, tiu estas la gxenerala nomo), ekzistas amaso da variajxoj. Farmacie oni nete distingas unu de alia prezento, sed por la ordinara homo ne estas facile diri, kiaj estas la apartaj ecoj de unu formo aux alia.

 

En itala lingvo, ekzemple, oni distingas minimume cxi tiujn formojn (eble ekzistas ankaux aliaj, sed en cxi tiu momento ili ne venas en mian menson), kiujn mi klopodas traduki almenaux proksimume (aldonoj, gxustigoj, sugestoj estas bonvenaj):

 

pillola = pilolo (tipe: kontrauxgraveda pilolo)

 

pasticca: pastelo

 

pastiglia: pastelo (tipe: kontrauxtusa pastelo), fandpastelo, sucxpastelo, lozangxo

 

tavoletta: tablojdo, tabuleto, plata pastelo

 

tabloide: tablojdo, tabuleto, plata pastelo

 

compressa semplice: (simpla) prem(it)ajxo

 

compressa rivestita: tegita prem(it)ajxo

 

confetto: lozangxo, sukerumita pastelo

 

compressa masticabile: macxebla prem(it)ajxo

 

compressa sublinguale: sublanga prem(it)ajxo

 

compressa solubile: solvebla prem(it)ajxo

 

compressa effervescente: eferveska prem(it)ajxo

 

compressa sterile: sterila prem(it)ajxo

 

capsula dura: malmola kapsulo

 

capsula opercolata: malmola kapsulo

 

opercolo: malmola kapsulo

 

capsula molle: mola kapsulo

 

capsula laccata: lakita kapsulo

 

capsula a rilascio prolungato (retard): kapsulo je prokrastita efiko

 

capsula gastroresistente: stomakrezista kapsulo

 

bolo: boluso, granda pilolo, pilolego

 

granulo: grajneto, granulo, granolo

 

ovulo vaginale: vagina ovoido

 

Gxis

Antonio De Salvo

 


Renato Corsetti

unread,
Nov 4, 2008, 10:57:42 AM11/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

2) Pri medikamentoj en formo de pilolo (laux mi, tiu estas la gxenerala nomo)

Mi haltas tie, kaj krome prenas kelkajn sugestojn el viaj tradukoj.

kapsulo

En PIV ĝi akiris tre stangajn signifojn.

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Nov 4, 2008, 3:32:37 PM11/4/08
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti:

>kapsulo

En PIV ĝi akiris tre strangajn signifojn.

mi respondas:

kial strangaj?

Cxiuj signifoj tie indikitaj ekzistas ankaux en la itala; mi ecx aldonus plian signifon, tiun “kosma/ spaca kapsulo”.

 

Kiom koncernas, aparte, farmacion, gxustas la difino “ujeto el gelateno aux oblato, uzata por enteni malbongustajn medikamentojn”; eventuale, tio donas al mi la okazon por aldoni unu plian formon de “pilolo”:

cachet: oblato, (oblata) kapsulo

 

gxis

Antonio

 

 


Renato Corsetti

unread,
Nov 4, 2008, 4:40:19 PM11/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

Cxiuj signifoj tie indikitaj ekzistas ankaux en la itala; mi ecx aldonus plian signifon, tiun “kosma/ spaca kapsulo”.

Eble estas mi, kiu neniam aŭdis la vorton "capsula" por la ĉapo, kiu fermas la kolon de botelo.

cachet: oblato, (oblata) kapsulo

Kio estas "oblato" kaj kiu estas ĝia rilato al hostio?

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Nov 5, 2008, 9:44:23 AM11/5/08
to la-bona...@googlegroups.com


Antonio:

cachet: oblato, (oblata) kapsulo

Renato:

Kio estas "oblato" kaj kiu estas ĝia rilato al hostio?

Mi respondas:

la koncepto “hostio” havas tri signifojn:

1)     dolcxajxo: en esperanto, vaflo; en la itala, ostia, cialda;

2)     tegajxo de medikamento: en esperanto, oblato; en la itala, cialda, cachet (francismo);

3)     religiajxo: en esperanto, hostio; en la itala, ostia.

 

Rilate “oblato”-n, komence mi trovis gxin oftege en religiaj tekstoj de polaj katolikaj esperantisto, tiom ke mi supozis, ke temas pri polajxo. Sed poste mi vidis, ke en la germana nomigxas “Oblate” gxuste la subtila mangxebla ujeto entenanta medikamenton.

Versxajne, ekzistas parenceco kun la latina vorto “oblatum”, plurale “oblata”, el la verbo “offerre” = oferi, do “oferajxo” (cetere, la itala “ostia” venas el la latina “hostia”, kiu signifis “viktimo”, do oferitajxo).

Gxis

Antonio

 


Renato Corsetti

unread,
Nov 5, 2008, 1:52:15 PM11/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

la koncepto “hostio” havas tri signifojn:

momente ni lasu la hostion al sia destino.

Rilate “oblato”-n, komence mi trovis gxin oftege en religiaj tekstoj de polaj katolikaj esperantisto, tiom ke mi supozis, ke temas pri polajxo. Sed poste mi vidis, ke en la germana nomigxas “Oblate” gxuste la subtila mangxebla ujeto entenanta medikamenton.

Oblat- estas Fundamenta. Mi trovis ĝin en pola revuo kaj polo klarigis al mi la jenon:

oblat-o [fun] = (pol-a) krist-nask-a pan-o

sed verŝajne tio ne estas la tuta rakonto.

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Nov 5, 2008, 3:49:51 PM11/5/08
to la-bona...@googlegroups.com

Antonio:

Rilate “oblato”-n, komence mi trovis gxin oftege en religiaj tekstoj de polaj katolikaj esperantisto, tiom ke mi supozis, ke temas pri polajxo. Sed poste mi vidis, ke en la germana nomigxas “Oblate” gxuste la subtila mangxebla ujeto entenanta medikamenton.

Renato:

Oblat- estas Fundamenta. Mi trovis ĝin en pola revuo kaj polo klarigis al mi la jenon:

oblat-o [fun] = (pol-a) krist-nask-a pan-o

sed verŝajne tio ne estas la tuta rakonto.

Mi respondas:

La pola vorto “oplatek” (parenca al la germana “Oblate” kaj al la latina “oblata”) indikas, efektive, (ankaux) tipe polan kristnaskan vaflon,

http://en.wikipedia.org/wiki/Op%C5%82atek

kies konsisto estas analoga al tiu de la hostioj (subtila tavolo el senfermenta faruno); sed mi opinias, ke kiam Zamenhof enmetis la radikon oblat- en la Fundamenton, li ne pensis pri tiu pola specialajxo, sed intermiksis du diversajn objektojn:

1)     subtila faruna tavolo farmacie utiligata por envolvi premitan medikamenton (laux la franca “pain à cacheter” = cachet, la germana “Oblate” kaj la rusa “oblatka”);

2)     dolcxajxo (laux la angla “wafer”)

Laux mi, do, la linio “(pola) kristnaska pano” bezonas klarigon, por montri pli precize, ke ne temas pri ekvivalento (nome: la pola kristnaska pano estas komunuze nomata oblato, sed oblato ne estas nur tiu speciala kristnaska pano).

 

En Espero Katolika 3/1984 http://www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1984_03.htm

estas jena frazo:

* 8.1.1984, en la preĝejo honore al S. Stefano en Krakovo (Pollando), je la 17-a horo, havis lokon la ĉiumonata S. Meso, kaj poste la tradicia disdonado de blanka pano (oblato).

 

Kaj en Espero Katolika 1-2/2001 http://www.esperokatolika.org/ek20012005/ek2001_0102.htm

estas jeno: * Oblata renkontiĝo en Varsovio. La 27an de januaro varsoviaj gesamideanoj kolektiĝis en preĝejo de sankta Aleksandro por partopreni en la ĉiujara E-lingva Meso okaze de la kristnaska periodo kaj nova jaro, nova jarcento kaj jarmilo. Post la Meso, en la paroĥa domo okazis oblata renkontiĝo. La partoprenantoj, kun la oblato en la mano, bondeziris unu al la aliaj kaj kantis kristnaskajn kantojn.

 

Gxis

Antonio

 

P.S. ankaux en la itala ekzistas (kvankam mi neniam auxdis gxin el homa busxo) la vorto “oblata”, por indiki la hostion antaux la konsekro, do subtilan tavolon el senfermenta faruno, kutime en formo de disko.

 


Renato Corsetti

unread,
Nov 5, 2008, 4:42:18 PM11/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

Laux mi, do, la linio “(pola) kristnaska pano” bezonas klarigon, por montri pli precize, ke ne temas pri ekvivalento (nome: la pola kristnaska pano estas komunuze nomata oblato, sed oblato ne estas nur tiu speciala kristnaska pano).

oblat-o [fun] =  (en la senco de pola kristnaska vaflo) (pol-a) krist-nask-a vafl-o

Kion vi dirus pri ĉi tiu linio?

Do, oblato restas por la medicina signifo. Vaflo ankaŭ fundamenta restas por vaflo.

Amike

Renato


Pilar Otto

unread,
Nov 6, 2008, 3:34:00 AM11/6/08
to la-bona...@googlegroups.com
Mi konstatas, ke ambaux tiuj vortoj estas Fundamentaj! Mia E-a-norvega
vortaro tradukas "oblato"n per "oblat (euxkaristia pano, glumarko)" kaj
"hostio"n per "rl.: hostie (euxkaristia pano)". Fremdvortaro klarigas
"oblat" kiel euxkaristian panon faritan el nefermentita pasto, sed ankaux
kiel leter-sigelon, origine faritan el panpasto. Gxis antaux eble 10 aux 20
jaroj "oblat" en normala norvega lingvouzo signifis preskaux nur
euxkaristian panon, sed lastatempe oni uzas la vorton pri ronda marko, cxu
papera por glui al io, cxu metala, ekz. por meti en fendon de butikuma
cxareto, tiel ke gxia cxeneto malfiksigxas de la najbara cxareto (por tio
ankaux eblas uzi moneron).

Otto

Renato Corsetti

unread,
Nov 6, 2008, 4:12:44 AM11/6/08
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
Mi konstatas, ke ambaux tiuj vortoj estas Fundamentaj!
Pro tio mi emus lasi la religian signifon al hostio, kaj doni alian signifon al oblato. Ni vidu la respondon de Antonio.

sed lastatempe oni uzas la vorton pri ronda marko, cxu 
papera por glui al io, cxu metala, ekz. por meti en fendon de butikuma 
cxareto, tiel ke gxia cxeneto malfiksigxas de la najbara cxareto (por tio 
ankaux eblas uzi moneron).
Tio igas la problemon eĉ pli malsimpla.

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Nov 6, 2008, 4:19:30 PM11/6/08
to la-bona...@googlegroups.com

 

Otto:

Mi konstatas, ke ambaux tiuj vortoj estas Fundamentaj!

 

Renato:

Pro tio mi emus lasi la religian signifon al hostio, kaj doni alian signifon al oblato. Ni vidu la respondon de Antonio.

Mi repondas:

sincere dirite, mi neniam supozis ke en la Fundamento estas du vortoj (ecx tri, cxar ankaux “hostio” estas fundamenta!) por similaj aferoj.

 

La plej facilaj demandoj koncernas la religi-sencan “hostio”-n (sed vigla diskuto estas legebla cxe http://groups.yahoo.com/group/kristana-ortodoksa-rondo-esperantista/message/177 )

 

kaj “vaflo”-n; laux mi, cxi tiu tutcerte rilatas al subtila farunpasto, precipe por dolcxajoj (itale: cialda, sed ankaux “ostia”, cxi-lasta pro analogio kun la senfermenta panpeceto konsekrata dum la Meso); cxiuj tradukoj (franca, angla, germana, rusa, pola) en la Fundamento, ja, kondukas senhezite al tiu signifo.

 

La vera problemo koncernas “oblato”-n, cxar se oni ekzamenas la tradukojn oni trovas ke:

-        en la franca (pain à cacheter) temas pri sigelmarko, nome sigelilo el farunpasto, kiun oni uzis pasintece (post malsekigo per salivo) por sigeli leterojn; poste, gxi transiris al signifo “farunpasto kiu entenas medikamenton kaj estas sigelita per stampo de marko” (cachet);

-        en la angla (wafer) temas pri vaflo, nome dolcxajxo (gxi estas la sama traduko proponita cxe vaflo!); kurioze, en la itala oni nomas “wafer” iun specialan biskviton kiu entenas cxokoladon aux kremon meze de du subtilaj farunpastaj stratumoj;

-        en la germana (Oblate), laux la plej ampleksa germana-itala vortaro de mia hejma biblioteko (1.650 grandformataj pagxoj!) la vorto povas signifi lauxplacxe: 1) hostio; 2) vaflo; 3) farmacia kapsulo; 4) sigelmarko;

-        en la pola (oplatek), temas same pri farunpasto, sed tiu vorto estas uzata ankaux por indiki iun specialan kristnaskan mangxajxon;

-        en la rusa (oblatka), sincere mi ne kapablas interpreti la signifon.

 

Konklude: se mi devus esprimi preferon, mi donus al oblato la farmacian signifon, kaj parolus por la ceteraj sencoj respektive pri hostio, vaflo, (faruna) sigelmarko.

Gxis

Antonio De Salvo

 


Renato Corsetti

unread,
Nov 6, 2008, 4:57:37 PM11/6/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

mi donus al oblato la farmacian signifon, kaj parolus por la ceteraj sencoj respektive pri hostio, vaflo, (faruna) sigelmarko.

Tion mi faris ĉe oblato.

Amike

Renato


Pilar Otto

unread,
Nov 8, 2008, 3:34:19 PM11/8/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

> La vera problemo koncernas “oblato”-n, cxar se oni ekzamenas la
> tradukojn oni trovas ke:
[...]

> - en la rusa (oblatka), sincere mi ne kapablas interpreti la
> signifon.

Mi eble povas helpi. En rusa-germana vortaro - la unu-nura el-rusa vortaro,
al kiu mi havas rektan aliron - "oblatka" estas tradukita per "Oblate,
Hostie", do la signifo sxajne estas nur religia.

Pri "vaflo" la diversaj vortaroj tiom divergxas, ke pli bone estus ne paroli
pri tio. En la angla, "wafer" povas signifi oblaton, hostion, sed ankaux
biskviton/kuketon, kiu ofte akompanas glaciajxon, kaj krome "kurban
kuketon", kvazaux volvajxon formitan cxu kiel cilindro, cxu kiel konuso -
kukon, kiun oni hispanlingve nomas "barquillo" (boateto). La E-hispana
vortaro de Tudela donas nur "barquillo" kiel tradukon de "vaflo". En la
angla ekzistas ankaux "waffle", kiu eble similas al la skandinava "vaffel"
(norvege kaj dane) kaj "våffel" (svede). La tipan norvegan "vaffel" oni
preparas en speciala "pateto", en kiu la bakajxo formigxas kiel plato
dividebla en 4 aux 5 korformajn pecojn. Sed ekzistas ankaux longaj kaj
mallargxaj duoblaj biskvitetoj kun sxmirajxo aux kremo interne, kiujn oni
norvege nomas "plenigitaj vafloj" aux "or-vafloj". Eble ili similas al la
italaj, kiujn Antonio priskribis. Pri la franca "gaufre", la germana
"Waffel" kaj la rusa "vaflja" mi nenion certan scias; nur mi scias, ke la
uz-instrukcioj pri elektra pateto por skandinav-stilaj vafloj nomis la
aparaton franclingve "gaufrier".

Bonvolu frenezigxi!

Otto

Antonio De Salvo

unread,
Nov 8, 2008, 4:37:16 PM11/8/08
to la-bona...@googlegroups.com

Mi dankas Otto-n pro la ampleksa priskribo.
Fakte, ekzistas sxanco frenezigxi pri cxi tiuj terminoj.
Mi aldonas plian informon: mi jxus pridemandis mian parokestron (kiu estas
polo) pri la signifo de "oplatek" (pola traduko de "oblato" en la
Fundamento). Li nete ekskludis, ke en pola lingvo tio egalas al "hostio" en
religia senco, kaj diris, ke temas pri maldikega farunpasto, kiun oni
utiligas interalie por kristnaskaj kuketoj.
Cetere, ankaux en la itala oni parolas pri "ostia" por indiki (ekzemple) la
maldikegan tavolon kiu kovras nugaton (kaj oni diras "sottile come un'ostia"
= subtila kiel oblato, por diri "maldikega"); sed per tiu termino "ostia"
oni eminente referencas al la religia senco (hostio).

Gxis
Antonio

Renato Corsetti

unread,
Nov 8, 2008, 5:59:34 PM11/8/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

Mi dankas Otto-n pro la ampleksa priskribo.
Fakte, ekzistas sxanco frenezigxi pri cxi tiuj terminoj.
Nu, por ne freneziĝi mi pensis, ke hostio estu por la religia senco, kaj oblato restu nur kiel sinonimo de maldika pasto, en kiun oni eventuale evolvas kuracan pulvoron.

Ni povas nun freneziĝi pri "vafl-o". Sed eble ni povas konsideri ĝin kiel unu el tiuj multsignifaj vortoj en Esperanto, ekzmeple "kafo", kiuj kovras larĝan gamon da praktikaj aĵoj, de la rusa vaflo al la hispana vaflo.

Amike

Renato

Leo De Cooman

unread,
Nov 9, 2008, 4:36:24 AM11/9/08
to la-bona...@googlegroups.com
Pilar Otto skribis:
>> ADS:    en la rusa (oblatka), sincere mi ne kapablas interpreti la signifon.
> PO: Mi eble povas helpi. En rusa-germana vortaro - la unu-nura el-rusa vortaro,
al kiu mi havas rektan aliron - "oblatka" estas tradukita per "Oblate,
Hostie", do la signifo sxajne estas nur religia.

Eble mi povas iom helpi.
Laŭ la vortaro rusa - nederlanda (Pierot 1961):

Облатка  1. (для лекарства) capsule  2. (для клейки) sluitzegel, gompapier

(для лекарства) = (por medikamento)
(для клейки) = (por glui)
capsule estas kapsulo.
sluitzegel estas "fermmarko", marko uzata por fermi koverton.
gompapier estas "gumpapero", papero kun tavolo da gumo.
 
Amike salutas
Leo
 

 

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages