El Marcel:
Dankon Antonio, por doni al mi la okazon pliklarigi la mal'gustecon
de la vorto "antawenigi.
Krom la kvar esceptoj, mi certas ke ci ne povos trovi aliajn kazojn,
kie prefiksigita prepozicio (aw numeralo) havas interne de vorto
kategorian fina'jon, kaj certe ne akuzativan fina'jon. La kvar
esceptoj kreatis pro specialaj kawzoj, kaj kreatis mal'guste:
1). La vortoj "unuenaskito" k.t.p. necesas kiel esceptoj simple pro
tio ke Zamenhof ne kreis necesan sufikson por formi la ordajn
numeralojn.
Li sciis tion, sed persistis 'car la simpla adjektivigo ne uzeblas por
alia signifo. Sed ili estas esceptoj.
2). Parte 'car "antaw" havas du signifojn, unu por la tempo kaj unu
por la loko, 'ci tiu escepto kreatis. 'Car la konvencio donis al
"antawigi" la tempan signifon, oni por la loko kreis alian vorton,
'cikaze la vorton "antawenigi", kun KAJ kategoria KAJ akuzativa
fina'jo en la mezo de vorto, normale ne okazantaj 'ce prepozicia
prefikso.
3. Por "iu kiu venas post vi" , nome "postulo", oni malklere kreis
"posteulo" por distingi for de la radiko "postul-". Ankaw tio estas
escepto.
4). Se ne por havi la celatan nombron da silaboj en tiu dira'jo de
Zamenhof, la problemo de "kun" estas, ke en kunmetoj "gi havas du
tute malsamajn signifojn, montratajn en la germana "zusammengehen"
kaj "mitgehen", do iri kune, en grupo, kaj iri aligante sin al aliaj.
Se grupo iras ien kaj mi deziras aligi min al la grupo, la grupo kune
iras kaj mi kuniras kun la grupo, AW la grupo kuniras kaj mi
alkuniras la grupon (law P.A.G.) aw mi iras al kun la grupo. France:
Le groupe s'assemble et moi je viens avec aw je joins. Angle The
group comes together kaj I come with the group.
Ekzistas pluraj senesceptaj alternativoj por 'ciu el la 'ci supraj
esceptoj.
Kun amikaj salutoj, Marcel.