Sendepende de tio, ke "taro" estas zamenhofa, mi ne vidas la oportunon anstatauxigi gxin, pro la internacieco de la termino (kurioze: gxi venas el la araba tarah, kiu signifas "depreno", do gxi ecx ne estas akuzebla pri "euxropismo").
Maksimume, mi povus diri "pakumpezo"; sed estus malfacile formi kunmetajxojn, aux oni devus utiligi cxirkauxfrazojn (ekz. pezo kun/ sen pakumo). Krome, ne nepre temas pri pakumo aux ujo, povas ja esti ecx simpla paperfolio (ekz. tiu kiu entenas sxinkajn trancxajxon).
Cxiukaze, ne "entenajxa", sed eventuale "entenuja" aux "enteneja".
Antonio De Salvo
-----Messaggio originale-----
Da:
la-bona...@googlegroups.com [mailto:
la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Johano Karlo Rinaldo
Inviato: giovedì 31 marzo 2016 20:01
A: ED.BL.DISKUTLISTO <
la-bona...@googlegroups.com>
Oggetto: (la bona lingvo) TARO (Z)
taro > entenaĵa pezo
ĉu? JoKo
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to
la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit
https://groups.google.com/d/optout.