Francisko skribis:
>> LDC: * nefundementaj vortoj. Se mi estus
devigata prelegi pri mia fako uzante nur fundamentajn vortojn, mi ne kapablus
multe diri! :o)
> FS: Tamen ni preferadu la Fundamentqjn
vortojn, kiam tiuj ekzistas, duavice kunmetajhojn au ech kelkvortajhojn el
Fundamentaj vorteroj, kiam tio povas sufichi. Nur en la ceteraj okazoj (au,
foje, pro urgho !) ni ion alian enlasu.
Kompreneble. Mi tute konsentas pri tiu strebado.
Mi volas klarigi la problemon per praktika ekzemplo:
Antaŭ kelkaj jaroj mi prelegis* por nefakuloj pri "kiel
funkcias televido* ".
Resumo de mia prelego* troviĝas ĉe:
Mi provis uzi simplajn, facile kompreneblajn vortojn kaj mi
esperas, ke estas ne tro multaj neologismoj en mia teksto. (Ne hezitu kritiki
mian tekston el la vidpunkto de "la bona lingvo"!)
Tamen, se mi devus prelegi* por teknikistoj, mi bezonus
multegajn teknikajn terminojn, kiujn - laŭ mia scio - ankoraŭ neniu esprimis per
fundamentaj vortoj.
(* nefundamenta)
Amike salutas
Leo