Renato Corsetti:
talveg-o --> valfund-o
Kion vi opinias?
Mi respondas:
estas malfacile priskribi, kio estas talvego (pauxsajxo sur la germana Talweg, lauxvorte val-vojo); cxiukaze gxi estas linio, eventuale valfunda linio, ne simple valfundo (kiel dirite en PIV).
En la itala, gxi nomigxas “linea dì’impluvio”, kaj respondas al la esprimo “akvokolekta linio”, kiun cetere mi trovas gxuste uzata en Vikipedio:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Talvego
>La talvego estas la linio, kiu ligas la plej malaltajn punktojn de ĉiuj traversprofiloj laŭlonge de rivero, kanalo aŭ valo. En valoj sen akvoetendejo ĝi estas identa kun la "akvokolekta linio" kaj ofte ĝi estas ankaŭ uzata de vojoj.
>La situo de tiu linio en akvoetendejoj ne estas fiksa, ĉar ŝanĝiĝantaj akvoniveloj kaj sedimentoj kaŭzas variadojn kaj translokiĝojn de la riverujo kaj la situo de la talvego. La talvego pendolas tien kaj reen inter la du riverbordoj, tiel ke ĝia situo ordinare ne kongruas kun la mezlinio kaj plej ofte ankaŭ ne kun la flulinio. Depende de la deflukonduto kaj la akvoetendeja grundo ĝi je forkiĝantaj akvoetendejoj (insuloj) ne ĉiukaze laŭiras en la plej larĝa riverobranĉo, sed tie, kie la fluo la riverujon plej profunde eroziis. La situon de la talvego oni konstatas per sondadoj kaj prezentas en mezurprotokoloj kaj mapoj.
>Se riveron laŭiras politika limo, oni ordinare en limkontraktoj uzas la talvegon kiel limlinion; tiel ankaŭ la aparteno de insuloj povas esti ordigita sen miskomprenebloj. Ĉar la talvego estas submetita al daŭraj ŝanĝiĝoj, necesas limmezuradoj en regulaj distancoj. Tiujn ordinare ambaŭ najbaraj ŝtatoj faras en komunaj procedoj kaj ambaŭ fiksas la rezulton en interŝtataj konsentoj kaj protokoloj.
Gxis
Antonio De Salvo
Aldone al mia antauxa mesagxo: mi konstatis, ke la komunuza itala esprimo estas “linea di fondovalle”, kiu precize respondas al la esperanta “valfunda linio”.
Gxis
Antonio De Salvo
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per
conto di Antonio De Salvo
Inviato: lunedì 3 novembre 2008
15.42
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R:
talveg-o
talveg-o --> valfund-o