Mia nuna problemo rilatas al tio, ĉu estas la vorto
"kompetento" au "kompetenteco".
Ghi ja havas sufiche precizan difinon en NPIV.
Sed chu tiu vorto estas uzebla kiel mi proponis en http://remush.be/europa.eu/abc/eurojargon/index_eo.htm#Kompetentoj,
au chu ni bezonas krei novan radikon kiel la germanoj faris
(kompetenz) au redifini ekzistantan vorton kiel en la franca
(kompétence).
Alivorte chu necesas nova vorto kiel "kompetenzo" au
"kompetenco", au ech "kompetendzo", char fakte ne strikte
temas pri kompetenteco?
Simila rimarko pri "respondeci" kaj "responsi".
La danghero de re-uzo de radiko estas ke la lingvo prenas la
saman direkton kiel la angla, kun amaso da signifoj por unu
vorto, kaj por kompreni ghin, oni devas bone koni la
kuntekston (kio malfaciligas automatan tradukadon, kaj ne
nur tio).
Mi esperas ke mi elektis la plej akcepteblan solvon, sed mi
pretas rekonsideri.
... Profitu la okazon por lingve kontroli la dokumenton: http://remush.be/europa.eu/abc/eurojargon/index_eo.htm
---------------------
En la dokumento de Raymond estas la jena teksto:
---------------------
From: Renato CorsettiTo: °listo 'lbl'Sent: Tuesday, October 19, 2010 5:50 PMSubject: (la bona lingvo) kompetent-o
Raymond Gerard diras:
-----------------
Mia nuna problemo rilatas al tio, ĉu estas la vorto "kompetento" au "kompetenteco".
Ghi ja havas sufiche precizan difinon en NPIV.
Sed chu tiu vorto estas uzebla kiel mi proponis en http://remush.be/europa.eu/abc/eurojargon/index_eo.htm#Kompetentoj,
au chu ni bezonas krei novan radikon kiel la germanoj faris (kompetenz) au redifini ekzistantan vorton kiel en la franca (kompétence).
Alivorte chu necesas nova vorto kiel "kompetenzo" au "kompetenco", au ech "kompetendzo", char fakte ne strikte temas pri kompetenteco?
Simila rimarko pri "respondeci" kaj "responsi".
La danghero de re-uzo de radiko estas ke la lingvo prenas la saman direkton kiel la angla, kun amaso da signifoj por unu vorto, kaj por kompreni ghin, oni devas bone koni la kuntekston (kio malfaciligas automatan tradukadon, kaj ne nur tio).
Mi esperas ke mi elektis la plej akcepteblan solvon, sed mi pretas rekonsideri.
... Profitu la okazon por lingve kontroli la dokumenton: http://remush.be/europa.eu/abc/eurojargon/index_eo.htm---------------------
En la dokumento de Raymond estas la jena teksto:---------------------
- Kompetentoj (iuj preferas kompetentecoj):
- Kompetenta aŭtoritato:
Administracio aŭ alia instanco kompetenta pri iu afero. Esti kompetenta signifas havi la decidpovon kaj la respondecon. Povas okazi (espereble malofte) ke nova oficisto ne jam kapablas pritrakti kompleksajn dosierojn, sed tamen havas la decidpovon kaj respondecon- -------------------
Nur supraĵe pripensinte la aferon mi ŝanceliĝas inter "respondeco" kaj "decidopovo", sed ŝajnas al mi, ke "decidopovo" estas parto de la respondeco.
Ekzemple: "En la sistemo de EU urboj estas respondecaj pri la stratoj interne de la urba teritorio".
Kion vi pensas?
Amike
Renato
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj