infraruĝ·a → trans·ruĝ·a, preter·ruĝ·a, sub·ruĝ·a
ultraviol·a → trans·viol·a, preter·viol·a
Ĉe ĉi tiaj precizaj fakaj vortoj ni havu nur po unu alternativon, ne plurajn. Mi konsentas kun Leo kaj pluraj aliaj listanoj ke la formoj kun "trans-" estas sufiĉe klaraj, facile kompreneblaj por nefakuloj, kaj tial preferindaj. Aldonindas ke la fromoj kun "trans-" jam havas ioman tradicion en esperanto, dum la aliaj formoj tion ne havas. Pro tio mi forte pledas por ŝanĝo de la linioj al la jena formo:
infraruĝ·a → trans·ruĝ·a
ultraviol·a → trans·viol·a
Amike,
Marcos