José Antonio
2010/10/16 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>:
> Ĉu “biciklorigligo” povus funkcii?
>
> Amike
>
> Renato
>
> 40 BICIKLA SERURO
> ключалка за заключване на велосипед (f)
> (el) candado antirrobo
> zámek (m)
> (en) cykellås
> (das) Fahrradschloss
> jalgrattalukk
> κλειδαριά (f)
> bicycle lock
> (l') antivol
> glas rothair (m)
> (l')antifurto per bicicletta
> veloatslēga (f)
> dviračio užraktas (m)
> kerékpárzár
> il-katnazz tar-roti (m)
> (het) fietsslot
> kłódka (f)
> (o) cadeado anti-roubo
> (un) sistem antifurt
> bicyklový zámok (m)
> ključavnica za kolo (f)
> polkupyörän lukko
> (ett) cykellås
> замок для велосипеда (m)
>
>
> --------------------------------------------------
> Renato Corsetti
> Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
> renato....@esperanto.it
>
>
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>
> chu do Renato akceptas la vorton "biciklo"? Ghi estas unu el tiuj
grekajhoj kiujn li malbenas. Chu do "durulveturilo"?
Mi ne estas freneza ĝis tiu punkto, kaj cetere la radiko “bicikl-“ estas
oficiala. Se ni volas novan radikon la araba “daraĝ-o” estas je dispono.
Tamen, se vi legas la liston vi trovas plurajn lingvojn, kiuj rezignis pri
la greka, ekzemple “Fahrrad”.
Amike
Renato
mi estis scivolema pri viaj kriterioj por (mal)beni la uzon de la
antikvagreka radikaro en okcidentaj lingvoj
> Se ni volas novan radikon la araba “daraĝ-o” estas je dispono.
> Tamen, se vi legas la liston vi trovas plurajn lingvojn, kiuj rezignis pri
> la greka, ekzemple “Fahrrad”.
Jes, la germana estas aparta kazo. Mi ne certas, sed shajnas al mi ke
aparte dum la nazia epoko oni emis al anstatauigoj tiaj.
José Antonio
> mi estis scivolema pri viaj kriterioj por (mal)beni la uzon de la
antikvagreka radikaro en okcidentaj lingvoj
Nu, mi, kiel kutime, ne havas fiksitajn principojn, sed ĝenerale mi kredas ke la troa uzo de grekaj radikoj en Esperanto igas la lingvon pli malsimpla, malpli travidebla. Se mi diras "podotomio" por "piedo-tranĉado", mi certe ne faciligas la vivon de simplaj esperantistoj.
Aparte stranga ŝajnas al mi la uzo de grekaj vortoj, kiel "grafo", kiuj jam ekzistas en Esperanto kun aliaj signifoj.
Amike
Renato
Ĉu “biciklorigligo” povus funkcii?
Marcos:
| tute ĝustas la de Leo proponita termino "bicikla seruro".
En ordo por mi. Mi nur demandis ĉu en ĉi tiu okazo riglilo ne estas pli oportuna. Mi ja vidis biciklajn serurojn kun tia stangeto. Eble mi ne komprenis ke la stangeto malhelpas la uzon de ŝlosilo.
Amike
Renato
Amike salutas Leo