Eble "unuetaĝa ŝtuparparto"."Ŝtuparparto" povus funkcii. Ne nepre unuetaĝa.
-- --------------------------------------------- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it ---------------------------------------------
Renato demandis:
> Kiel oni nomas en via nacia lingvo tiun parton de ŝtuparo de unu etaĝo al la alia ?
Marcos:
>Mi ne konas esprimon por tio en la germana, kaj certe neniam aŭdis "Rampe" en tiu senco en la germana. Mi ankaŭ neniam sentis mankon de tia esprimo. Ĉu iu italo povus klarigi al mi, en kiuj kuntekstoj oni uzas "rampa" en tiu senco en la itala?
Mi:
Laux la germana-itala vortaro, kiun mi kutime utiligas, devus esti “Stiegenrampe”, sed mi ne scias, cxu tiu vorto estas efektive komunlingve uzata.
Temas pri sxtuparsekcio, sxtuparfako, do la aro da sxtupoj kiu trovigxas inter unu sxtuparplaceto (germane Treppenabsatz) kaj la alia (ne nepre inter unu etagxo kaj alia, cxar ja cxe suficxe altaj etagxoj oni povas havi plurajn sxtuparplacetojn, do plurajn sxtuparfakojn)
Renato:
> Kiel oni diras tion en Esperanto, laŭ vi ?
Marcos:
>Eble "unuetaĝa ŝtuparparto". La longeco de tiu esprimo laŭ mi ne ĝenas, ĉar supozeble oni en la ĉiutaga lingvo tute ne bezonas tian esprimon (ja ankaŭ la germana ŝajnas bone funkcii sen tia esprimo).
mi:
kiel supre dirite, ne nepre “unuetagxa”.
Gxis
Antonio
Amike, Marcos
„Rampe“ en la germana estas dekliva ebeno, sed ne necese. Por ŝarĝi kamionojn oni ankaŭ ĉi tie havas ramplojn, kvazaŭ kajo, do ne dekliva.
“unuetaĝa ŝtuparoparto” ne estas uzata en Germanio ĝenerale. La diversaj ŝtuparpartoj restas “Treppe”. Do, por atingi la unuan etaĝon oni grimpas unu ŝtuparon supren. Sed ĝi ne fukcias kiel ramplo, kvankam ekzistas ŝtuparo sur la ramplon.
Amike, Ronaldo S.
Laux mi, "sxtuparfako" aux "sxtuparsekcio", estas koncekpto alia ol simpla "sxtuparo".
La itala legxaro (dekreto 236/1989) diras, ke se la longeco de sxtuparo estas troa, "oni devas intermeti placeton, kiu kapablu haltigi la falon de homa korpo" (kio estigs du sxtuparfakojn ligitajn per unu interplaceto); kaj laux la internacia normo UNI 10804 (januaro 1999), "cxiu sxtuparfako devas havi maksimume 15 sxtupojn", kio ofte devigas starigi pli ol unu sxtuparfako de unu etagxo al la alia.
Gxis
Antonio
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: giovedì 11 novembre 2010 21.43
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: "ramplo" - parto de ŝtuparo
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
Anna Lowenstein:
>Tio estas interesa. Mi neniam imagis, ke estas eĉ leĝoj pri tio.
Ĉu tio, kion vi nun nomas "ŝtuparfako" ne estas simple "ŝtuparo"?
1) Italujo havas du rekordojn: gxi havas la plej bonajn legxojn en la mondo, kaj samtempe gxi esta sla lando, kie malplej la legxoj estas respektataj. Unu el tiu bonaj legxoj (9 januaro 1989, numero 13) gxuste detale antauxvidas, kiujn rimedojn oni utiligu por eviti konstru-barilojn, kiuj povus malhelpi la sekuran cirkuladon, precipe de la pli malfortaj (invalidoj, maljunuloj, infanoj); en la koncerna aplika regularo
http://www.softwareparadiso.it/studio/lex-13regolamento.htm#a4110
estas klare distingataj (artikolo 4) la apartaj konceptoj “sxtuparo” kaj “sxtuparfako” (mi bedauxras, ke la teksto estas en la itala; se bezonate, mi povos traduki la cxefajn pecojn);
2) pri la distingo inter sxtuparo kaj sxtuparfako, rigardu la suban bildon, kiu prezentas la faman "Sxtupar(eg)on de la Triunuo de la Montoj" en Romo; en gxi oni povas klare distingi plurajn sxtuparfakojn (inter unu sxtupara placeto kaj la posta):

Gxis
Antonio
Dankon pro la bela foto! Se mi grimpus tian ŝtuparegon, eble mi nomus ĉiun sekcion “ŝtuparo”, ekz. “Ni ripozu, kiam ni atingos la finon de la unua ŝtuparo”. Alternative, oni povus nomi ĉiun sekcion “sekcio (de ŝtuparo)”: “Ni ripozu, kiam ni atingos la finon de ĉi tiu sekcio”. Evidente en jura aŭ arĥitekta dokumento necesus klare distingi inter la du niveloj, sed en praktika ĉiutaga uzo mi neniam spertis miskomprenon. Ĉiuokaze, kiun ajn solvon oni trovus, certe ne necesus enkonkonduki novan radikon.
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: venerdì 12 novembre 2010
1.42
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R:
"ramplo" - parto de ŝtuparo
Anna Lowenstein:
Anna:
| Se mi grimpus tian ŝtuparegon, eble mi nomus ĉiun sekcion “ŝtuparo”, ekz. “Ni ripozu, kiam ni atingos la finon de la unua ŝtuparo”.
Evidente vi ne estas italino. Pro misteraj kialoj la koncepto de “stupara parto” iĝis tre firma parto de la itala kulturo, kaj patrinoj instruas pri ĝi al suĉinfanoj. Eble la kialoj ne estas tiom misteraj. Italoj kutimas vivi en apartamentaroj. Ŝtuparoj inter la etaĝoj estas esenca parto de la vivo (tiom pli kiam ne ekzistis liftoj), kaj do oni evoluigis tiun koncepton.
| Alternative, oni povus nomi ĉiun sekcion “sekcio (de ŝtuparo)” . . . certe ne necesus enkonkonduki novan radikon.
Certe ne. Eĉ Minnaja en sia vortarego ne kuraĝas fari tion kaj parolas pri “ŝtupara deklivo”. Ĉiuokaze mi komprenas ke temas pri problemo de italaj esperantistoj. Ni ne bezonas havi linion, sed restas la problemo kiel nomi tion. Antonio diras “ŝtuparfako”, vi diras “ŝtuparsekcio”, mi emus al “ŝtupar-parto”. Por ne forgesi pri la problemo mi registras ĝin en http://www.bonalingvo.org/index.php/Esperanto_ne_estas_la_itala_kun_o-fina%C4%B5oj .
Amike
Renato
Renato demandis:
> Kiel oni nomas en via nacia lingvo tiun parton de ŝtuparo de unu etaĝo al la alia ?
[...].
Temas pri sxtuparsekcio, sxtuparfako, do la aro da sxtupoj kiu trovigxas inter unu sxtuparplaceto (germane Treppenabsatz) kaj la alia (ne nepre inter unu etagxo kaj alia, cxar ja cxe suficxe altaj etagxoj oni povas havi plurajn sxtuparplacetojn, do plurajn sxtuparfakojn)
Renato:
> Kiel oni diras tion en Esperanto, laŭ vi ?Marcos:
>Eble "unuetaĝa ŝtuparparto". [...]
mi:
Marcos:
Laŭ mi bela vorto por tio en Esperanto estas "ŝtuparsekcio".
La germanan "Stiegenrampe" mi neniam antaŭe aŭdis, verŝajne ĉar ĝi estas maloftega vorto: nur estas 28 Guglo-trafoj por "Stiegenrampe" (se oni serĉas ĝin en citiloj, por ke Guglo ne nombru trafojn de similaspektaj vortoj).
<<<>>>
Mi forte supozas, ke „Stiegenrampe“ estas iu regiona esprimo, verŝajne sudgermana. Ĝis nun mi neniam aŭdis ion pri tiu afero. “Ŝtuparsekcio” ankaŭ laŭ mi estas interesaĵo. Dum la konstruado de pli altaj domoj oni per krano tuj levas ŝtuparsekciojn kaj memkompreneble neniun unuopan ŝtupon, speciale en tiu tielnomata konstrumaniero de grandblokoj. Dum tiu konstruado oni samtempe levas alten tutan estontan loĝejon. Ĝi estis tre konata dum la GDR-tempo, sed plej verŝajne ankaŭ aliloke.
Amike
Ronaldo S.
Dankon pro la bela foto! Se mi grimpus tian ŝtuparegon, eble mi nomus ĉiun sekcion “ŝtuparo”, ekz. “Ni ripozu, kiam ni atingos la finon de la unua ŝtuparo”. Alternative, oni povus nomi ĉiun sekcion “sekcio (de ŝtuparo)”: “Ni ripozu, kiam ni atingos la finon de ĉi tiu sekcio”. Evidente en jura aŭ arĥitekta dokumento necesus klare distingi inter la du niveloj, sed en praktika ĉiutaga uzo mi neniam spertis miskomprenon. Ĉiuokaze, kiun ajn solvon oni trovus, certe ne necesus enkonkonduki novan radikon.