Eble oni provis respeguli la anglan sencon de "smart", kiun oni pli trafe esperantigus per lert', sagac', k.s.
Ja: posh-telefon-o = sen-shnura telefono (kiu ne limighas nur al telefono kiun oni povas enmeti en posho)
Sed tio ne estas traduko de "smartphone", kiu permesas pli ol telefonado, tekstmesaghetado, kalkulo, ks: ghi ja ankau konektighas al interreto, ebligas fotadon, sentas direkton kaj rapidighon, ks. Lau mi:
smartfon-o --> "smartphone-telefono" (angle - eble ne necesas enkonduki esp-an kunmetajhon, ne eblas diri nun chu la tehhnologio restos sufiche por meriti vorton (1)), posh-komput-il-o (kvankam multe pli ol tio)
Notu: posh- kaj et- estas iel redira, do troa, miaopinie.
Amike
(1) Chu vi konas/memoras pri Minidisk, HD-DVD, tatoo/tam-tam, au pri siatempe famaj aferoj kiel: VHS-Minitel, modem, walkman, ktp kiuj vivis nur kelkajn jarojn --> ili nun tute malaperis, do enkonduko de termino ne vere necesas, k ni povas uzi la originalan vorton, chi kaze de la angla.