Leo:
Ø generatoron* [alternatoron*] . . . akumulatoron*
Kara Leo, vi devas konvinkig’i, ke en la latina “ator” havis al signifon de la esperanta “isto/anto/” (en la okazo de aj’oj eble “ilo”).
“Diktatoro” estis “tiu kiu diktas”. Aliflanke “dictare” = “dikti” estis la formo per cui “dicere” = “diri” ig’is “diradi”. Do, la diktatoro estis la “diradisto”, kiu c’iam diris, kion oni devas fari.
Por “generatoro” ni jam havas en la listo “(elektra) generilo”. Vi mem pensu pri aliaj esprimoj por la aliaj du. Kompreneble se ni ne sukcesus trovi bonajn esprimojn ni estos devigataj oficialigi ilin.
Amike
Renato
Ø generatoron* [alternatoron*] . . . akumulatoron*
Kara Leo, vi devas konvinkig’i, ke en la latina “ator” havis al signifon de la esperanta “isto/anto/” (en la okazo de aj’oj eble “ilo”).
“Diktatoro” estis “tiu kiu diktas”. Aliflanke “dictare” = “dikti” estis la formo per cui “dicere” = “diri” ig’is “diradi”. Do, la diktatoro estis la “diradisto”, kiu c’iam diris, kion oni devas fari.
Por “generatoro” ni jam havas en la listo “(elektra) generilo”. Vi mem pensu pri aliaj esprimoj por la aliaj du. Kompreneble se ni ne sukcesus trovi bonajn esprimojn ni estos devigataj oficialigi ilin.
Kara Leo,
Ø Ankaŭ mi lernis la latinan kaj la grekan. Kaj hazarde tion mi memoras.
Tre bone. C’u ni estas samag’aj? Nuntempe oni apenau’ lernas la latinana kaj la grekan?
> Sed jam ekzistas tiaj
vortoj en Esperanto (kiu ja ne estas Latino, ĉu ne?).
Ekzemple "motoro" estas oficialigita. Ĉu ni ŝanĝu ĝin al
"movilo" kaj maloficialigu "motoron"?
Vi pravas ke la internacia (lingvo) ne estas sama kiel la latina. Ni certe ne s’ang’u vortojn kiel motoron.
> Jen provo mia:
Alternatoro estas alternelektro(kurento)generilo
Akumulatoro estas reŝargebla ĥemielektrogenerilo
G’is nun mi neniam estis pensinta ke tiuj estas la signifoj de tiuj du vortoj. La samsignifaj esprimoj, tamen, s’ajnas iom tro pezaj. Kion pensas la aliaj?
Amike
Renato
Akumulatoro estas reŝargebla ĥemielektrogenerilo
G’is nun mi neniam estis pensinta ke tiuj estas la signifoj de tiuj du vortoj. La samsignifaj esprimoj, tamen, s’ajnas iom tro pezaj. Kion pensas la aliaj?
Cvi:
| Eble akumulatoro estas simple elektrujo aŭ elektrkonservujo (mi scias, ke iuj preferus elektrokonservujo ĉar konsideras "ktrk"malfacile pronuncebla
Elektrujo kaj elektrokonservujo plac’as al mi. C’u ankau’ al aliaj?
Renato
La vorto "reŝargebla" necesas por distingi "akumulatoron" de
nereŝargebla "pilo", "elektroĉelo", ...
La unua akumulatoro estis nomata de sia inventanto, s-ro Planté, "pile
secondaire" (sekundara pilo), ĉar unue oni devis estigi en ĝi la ĥemiajn
substancojn, kiuj siavice estigos elektron.
Por tiu "pilo", "elektroĉelo", ... ni ankoraŭ elpensu taŭgan vorton
konsiderante la aliajn elektrofontojn, kiaj lumelektrogeneriloj,
varmelektrogeneriloj, k.s.
Ni havus taŭgan ĝeneralan vere Esperantan esprimon, se ni sukcesus trovi
ne tro longajn vortojn, kiuj esprimas jenon:
"ilo
kapabla/ por
generi/ produkti/ estigi
elektran
energion/ tension/ kurenton/ povon
(transformantan ĝin) el
X-an (X = ekzemple vent-/ akvoflu-/ ĥemi-/ lum-/ vapor-/ ...) energion".
Science kaj teĥnike oni uzas esprimojn, kia "varmo-elektro pilo" (pile
thermo-électrique/ thermo-electrische zuil/ batterij/ cel) (cellule
photo-voltaïque), (élément photo-électrique).
Ĉar la unuaj tiaj iloj ŝajnas esti inventitaj de italoj (Galvani, Volta,
Melloni, Nobili, ...) eble helpus scii, kiel tiuj personoj nomis sian
inventaĵon.
Amike salutas Leo
Tre bone. C’u ni estas samag’aj? Nuntempe oni apenau’ lernas la latinana kaj la grekan?
Amike salutas Leo
Leo:
Ø (De kelka tempo mi evitas diri "mi naskiĝis", ĉar kredeble mi ne naskis min mem :-)
Bone. Zamenhof fakte instruas en la Fundamento: Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de
Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua.
Amike
Renato
> Leo:
>> (De kelka tempo mi evitas diri "mi naskiĝis", ĉar kredeble mi ne naskis
>> min mem :-)
> Bone. Zamenhof fakte instruas en la Fundamento: Georgo Vaŝington estis
> naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua.
Jes, tute bona dirmaniero. Sed ankaŭ "mi naskiĝis" estas tute bona
esprimo. "Naskiĝi" ja ne signifas "naski sin mem", sed nur indikas, ke
la nasko okazis al la subjekto sen zorgado pri la naskinto (la
patrino). Ĝi neniel signifas, ke la naskinto egalas al la naskito.
Tiaj verbo simple nenion diras pri la aganto. "Naskiĝi" similas al
"kreiĝi", "detruiĝi" k.a.
Do, tute ne necesas eviti diri "mi naskiĝis".
--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com
Amike salutas Leo
> altern-elektr-ig-il-o
Tion mi provizore registras.
Amike
Renato
Je 3/07/2010 8:27, Cvi Solt skribis:Tiu vorto taŭgas por diversaj elektrokonservujoj, sed ne specife por "akumulatoro". Tiu vorto plej taŭgus por kondensatoro (jen denove -oro. Mi petu la pardonon de Renato. Ne mi elpensis tiujn vortojn), ĉar ne intervenas aliaj energiformoj, kiaj ĥemia, mekanika, ...
Eble akumulatoro estas simple elektrujo aŭ elektrkonservujo (mi scias, ke iuj preferus elektrokonservujo ĉar konsideras "ktrk"malfacile pronuncebla ) ?
La vorto "reŝargebla" necesas por distingi "akumulatoron" de nereŝargebla "pilo", "elektroĉelo", ...
La unua akumulatoro estis nomata de sia inventanto, s-ro Planté, "pile secondaire" (sekundara pilo), ĉar unue oni devis estigi en ĝi la ĥemiajn substancojn, kiuj siavice estigos elektron.
Por tiu "pilo", "elektroĉelo", ... ni ankoraŭ elpensu taŭgan vorton konsiderante la aliajn elektrofontojn, kiaj lumelektrogeneriloj, varmelektrogeneriloj, k.s.
Ni havus taŭgan ĝeneralan vere Esperantan esprimon, se ni sukcesus trovi ne tro longajn vortojn, kiuj esprimas jenon:
"ilo
kapabla/ por
generi/ produkti/ estigi
elektran
energion/ tension/ kurenton/ povon
(transformantan ĝin) el
X-an (X = ekzemple vent-/ akvoflu-/ ĥemi-/ lum-/ vapor-/ ...) energion".........
Cvi Solt
Cvi:
Ø Ni ne bezonas konstrui longegajn vortojn kun ĉiuj trajtoj, sed laŭeble mallongajn kaj facile memoreblajn vortojn konstruitajn de la jam ekzistantaj elementoj.
Mi konsentas kaj provizore aldonas “alternigilo” al la variaj’oj.
Amike
Renato