Fwd: Por la bona lingvo: procezo / proceso

27 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jun 5, 2013, 2:06:40 PM6/5/13
to °listo 'lbl', Eduardo Trápani
Jen propono de Eduardo Trapani! Dankon, Eduardo! Kion pensas la aliaj?
Renato

Bonan!

El PIV:

proces/o *
2 = procezo: tiu proceso de unuformiĝado iros en la lingvo internacia
multe pli rapide (Z); senskue k regule disvolviĝas tiu proceso de la
homa moviĝado, pensado k sentado, kiu estas nomata vivo (Z).

Tio aperas ofte en komputilaj aferoj, estus eble bona afero sugesti

procezo -> proceso

Tiu Zamenhofa uzado, kaj la fakto ke aliaj lingvoj uzas la saman vorton
por la jura kaj la disvolvanta afero, estas laŭ mi pravigo sufiĉa.

Amike, Eduardo.


--

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Marcos Cramer

unread,
Jun 5, 2013, 2:49:10 PM6/5/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi persone preferas uzi "procezo" por la ne-jura signifo de "proceso". Tiel oni povas distingi tiujn du sufiĉe malsamajn signifojn de "proceso", kies sola vera ligo estas, ke ili en kelkaj Eŭropaj lingvoj konfuziĝas en unu vorto. Do per la apartigo de "procezo" kaj "proceso" oni laŭ mi ne nur igas Esperanton pli klara kaj logika, sed ankaŭ malpli Eŭropeca.

Laŭ mia impreso nuntempe la plej multaj Esperantistoj faras tiun distingon inter "procezo" kaj "proceso". La uzo de "proceso" en la senco de "procezo" do jam faras iom arĥaikan impreson.

Laŭ mi eĉ indus mencii "procezo" en nia paĝo de oficialigindaj radikoj. Fakte ni tie jam uzas "procezo" en la difino de "generi". En tiu formo la difino do nur estus oficialigebla se samtempe oficialiĝus "procezo".

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Jun 5, 2013, 4:28:55 PM6/5/13
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos:

 

|   Mi persone preferas uzi "procezo" por la ne-jura signifo de "proceso".

 

Mi normale emas uzi “procedo” por chiuj signifoj kun la aldono de “jura” por “proceso”.

 

Kion faras la aliaj listanoj?

 

Amike

 

Renato

 

 
 

Anna Lowenstein

unread,
Jun 5, 2013, 5:03:19 PM6/5/13
to la-bona...@googlegroups.com

Mi uzas nur la Fundamentan vorton “proceso”, kaj “procedo” (OA 3). Mi uzas la vorton “proceso” kun la jura signifo, kaj “procedo” por agmaniero aŭ sinsekvo de fenomenoj ktp.

Mi neniam uzas la neoficialan vorton “procezo”, kaj estas iom surprizita, ke Marcos volas oficialigi ĝin.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: mercoledì 5 giugno 2013 22.29
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: R: (la bona lingvo) Fwd: Por la bona lingvo: procezo / proceso

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.
 
 

Antonio De Salvo

unread,
Jun 5, 2013, 5:10:50 PM6/5/13
to la-bona...@googlegroups.com

El jura vidpunkto, estas diferenco inter procedo kaj proceso/ procezo: proceso estas jugxa afero,  plej ofte kun publika debato, dum procedo estas gxia esplora premiso (akuzisto malfermas procedon kiu eventuale povas naski proceson).

Krome, dum proceso/ procezo estas jugxista afero (puna, civila ktp), procedo koncernas ankaux administraciajn (ekz. procedo por livero de koncesio) au disciplinajn demandojn: temas ja same pri juraj aferoj, sed sen interveno de jugxisto.

Do, aux oni uzas tri vortojn (procedo, proceso, procezo) depende de la cirkonstancoj, aux oni unuecigas proceso/ procezo, ne tusxante procedon.

Antonio De Salvo

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: mercoledì 5 giugno 2013 22:29


A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: R: (la bona lingvo) Fwd: Por la bona lingvo: procezo / proceso

 

Marcos:

--

Renato Corsetti

unread,
Jun 6, 2013, 7:21:20 AM6/6/13
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:
|   Do, aux oni uzas tri vortojn (procedo, proceso, procezo) depende de la cirkonstancoj, aux oni unuecigas proceso/ procezo, ne tusxante procedon.
Mi komencas kompreni, ke ĉi tiu kampo estas pli malfacila ol mi imagis.  Antonio, bonvolu klarigi al mi, kiel mi, simpla italo, sukcesas vivi nur per unu vorto "processo".

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Pjer

unread,
Jun 6, 2013, 7:27:02 AM6/6/13
to la-bona...@googlegroups.com
Proced(-i, 3Of.) ŝajnas la plej larĝsenca, kaj do precizigebla vorto per apud-aù-kun-meto. Procedo, proceduro(2Of.), proceso(Fun), procezo, tio iĝas longa procesio(Fun), sen paroli pri procesoro ĉu ne? Plie ni povas uzi : farmetodo, agmaniero, disvolviĝo, sinsekvo, progresado ... vortoj, kiujn donas PIV en difinoj.
Amike, Pjer.

Josenilton

unread,
Jun 6, 2013, 7:36:21 AM6/6/13
to la-bona...@googlegroups.com
Proceso estas vico da agoj formantaj serion, dum procedo estas serio formita el vico da agoj.

2013/6/6 Pjer <pjer-...@voila.fr>

Anna Lowenstein

unread,
Jun 6, 2013, 7:52:12 AM6/6/13
to la-bona...@googlegroups.com

José, kvankam vi distingas tiel inter “proceso” kaj “procedo”, mi dubas, ĉu tiu nuanco atingas sammaniere la cerbon de via kunparolanto. Evidente ni ĉiuj uzas tiujn tri vortojn alimaniere.

 

Laŭ mi, ekzistas du konceptoj, kiujn ni devas distingi: unu estas jura afero, la alia estas serio de agoj ks. Necesas distingi nur du vortojn, unu por la jura signifo, la alian por la pluraj signifoj, kiuj Pjer listigas sube: farmetodo, agmaniero, disvolviĝo, sinsekvo, progresado, kiuj povas esti kovrataj de nur unu vorto.

 

Kore,

Anna


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Josenilton
Inviato: giovedì 6 giugno 2013 13.36
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) Re: Por la bona lingvo: procezo / proceso

Antonio De Salvo

unread,
Jun 6, 2013, 9:23:49 AM6/6/13
to la-bona...@googlegroups.com

Simple cxar ankaux en la itala vi vivas tamen per (almenaux) du vortoj: “procedimento” kaj “processo”. Ekzemple, procedimento disciplinare, processo civile.

Mi ne volas plikompliki la demandon, sed ekzistas ankaux la termino “procedura”: ekz. “codice di procedura penale” (punprocedura kodo); “procedura per il rilascio di un attestato” (proceduro por la livero de atestilo”).

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: giovedì 6 giugno 2013 13:21
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Por la bona lingvo: procezo / proceso

--

Josenilton

unread,
Jun 6, 2013, 9:20:57 AM6/6/13
to la-bona...@googlegroups.com

PROCESO povas esti interna sinsekvo da samcelaj agoj irantaj al iu punkto. Se temas pri juĝa afero, tiu punkto estas la verdikto aŭ fina juĝa decido. PROCEDO povas esti tiu agaro rigardata el ekstere, kiel tuto. Kompreneble tio ĉi estas abstrakta rezonaĵo, nur supraĵa.

Mi kredas, ke la pliperfektigo kaj alĝustigo, kiujn ni provas fari tie ĉi nun, post tuta historio da ‘pacaj’ konfuzaj uzoj, komencitaj de Zamenhof, nepre dependos de nia interkonsento, dokumentota per iaspeca rezolucio, kiu, siavice, dependos de ĝenerala ekster aprobo.



2013/6/6 Anna Lowenstein <anna.lo...@esperanto.org>

Anna Lowenstein

unread,
Jun 6, 2013, 9:37:38 AM6/6/13
to la-bona...@googlegroups.com

Antonio skribis:

 

Mi ne volas plikompliki la demandon, sed ekzistas ankaux la termino “procedura”: ekz. “codice di procedura penale” (punprocedura kodo); “procedura per il rilascio di un attestato” (proceduro por la livero de atestilo”).

Gxis

Antonio

 

Tio estas “proceduro”, ĉu ne? Ankaŭ tio estas oficiala, per la 2a OA. Ŝajnas al mi, ke tio ne kaŭzas problemojn: la vera konfuzo rilatas al la tri vortoj procedo, proceso kaj procezo.

 

Anna

Antonio De Salvo

unread,
Jun 6, 2013, 11:35:39 AM6/6/13
to la-bona...@googlegroups.com

Jes, tiel estas.

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Anna Lowenstein
Inviato: giovedì 6 giugno 2013 15:38
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: R: (la bona lingvo) R: Por la bona lingvo: procezo / proceso

Marcos Cramer

unread,
Jun 6, 2013, 12:44:17 PM6/6/13
to la-bona...@googlegroups.com
Anna skribis:

Mi uzas nur la Fundamentan vorton “proceso”, kaj “procedo” (OA 3). Mi uzas la vorton “proceso” kun la jura signifo, kaj “procedo” por agmaniero aŭ sinsekvo de fenomenoj ktp.

Mi neniam uzas la neoficialan vorton “procezo”, kaj estas iom surprizita, ke Marcos volas oficialigi ĝin.


Por mi estas tre klara senca distingo inter "procedo" kaj "procezo", kiu koheras kun la distingo farata en la difinoj en ReVo: Dum "procedo" estas intenca agmaniero difinita por atingi iun celon, "procezo" estas disvolviĝanta sinsekvo de fenomenoj, ĉu disvolviĝanta natura aŭ pro ia homa planado. Eĉ kiam procezo disvolviĝas pro homa planado, ĝi estas klare diferencigebla de procedo: Procedo estas unuopa agmaniero rekte planata de individuo, dum procezo estas io kio iel mem disvolviĝas, eĉ se ia homa planado (normale de multaj homoj, ne necese kun samaj celoj) instigis tiun disvolviĝon.

Analizante la uzojn de tiuj du vortoj en la Tekstaro de Esperanto, mi vidas ke la plej multaj Esperantistoj nuntempe faras tiun distingon same kiel mi. Ankaŭ PIV baze faras tiun distingon, kvankam ĝi mencias kiel duan signifon de "procedo" ankaŭ "procezo" (kun Zamenhofec-marko; ja en Marta Zamenhof uzis "procedo" en senco, por kiu oni nuntempe kutime dirus "procezo").

Por mi tiu senca distingo inter "procedo" kaj "procezo" estas utila. Aldone mi vidas ke la plej multaj Esperantistoj faras ĝin, kaj ke la konfuzo inter tiuj vortoj estas ĉefe historia: En la nuntempa lingvouzo de spertaj Esperantistoj ĝi grandparte malaperis.

Se oni rekomendas uzi "procedo" por la senco, por kiu nuntempe la plej multaj diras "procezo", oni laŭ mi nenecese kaŭzas miskomprenojn.

Pjer skribis:


Proced(-i, 3Of.) ŝajnas la plej larĝsenca, kaj do precizigebla vorto per apud-aù-kun-meto. Procedo, proceduro(2Of.), proceso(Fun), procezo, tio iĝas longa procesio(Fun), sen paroli pri procesoro ĉu ne? Plie ni povas uzi : farmetodo, agmaniero, disvolviĝo, sinsekvo, progresado ... vortoj, kiujn donas PIV en difinoj.

Kvankam esprimoj kiel "disvolviĝo", "sinsekvo" kaj "progresado" povas iel helpi difini la koncepton "procezo", ili laŭ mi nur en maloftaj okazoj taŭgas kiel anstataŭigoj por "procezo".

Amike,
Markos

J-K Rinaldo de Padova.IT.EU

unread,
Jun 10, 2013, 8:56:53 AM6/10/13
to la bona lingvo
> Mi komencas kompreni, ke ĉi tiu kampo estas pli malfacila ol mi imagis.

Laŭ mi jam estus paŝo antaŭen limiĝi al la uzo de la du oficiala
vortoj
- proceso pri juĝaj aferoj,
- procedo pri ne juĝaj aferoj.

Kaj enigi inter la SSV la ne oficialan vorton
- procezo --> procedo.

"Proceduro" estas iom faka vorto rilatanta la metodon de la procedo.
J-K Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Jun 10, 2013, 12:51:37 PM6/10/13
to la-bona...@googlegroups.com

J-K Rinaldo:

 

|   - proceso pri juĝaj aferoj,

- procedo pri ne juĝaj aferoj.

 

Tion mi faras en mia ĉiutaga lingvo.

 

|   Kaj enigi inter la SSV la ne oficialan vorton

- procezo --> procedo.

 

Mi konsentas, sed eble estas nur ni du, kiuj konsentas.

 

Amike

 

Renato

 

 

--------------

renato corsetti

renato....@esperanto.org

 

 

Franklin Montenegro-Rodas

unread,
Jun 10, 2013, 2:40:48 PM6/10/13
to la-bona...@googlegroups.com
Laŭ mia kompreno, PROCEDO (de verbo procedi) estas tute alia afero, ĝi signifas agmaniero, konduto, kaj havas similaj vortoj en la hispana (procedimiento kaj proceder) kaj en la angla (procedure kaj to proceed).

Franklin Montenegro


2013/6/10 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

--

J-K Rinaldo de Padova.IT.EU

unread,
Jun 10, 2013, 3:29:06 PM6/10/13
to la bona lingvo
On 10 Giu, 20:40, Franklin Montenegro-Rodas <fmontenegro...@gmail.com>
wrote:
> Laŭ mia kompreno, PROCEDO (de verbo procedi) estas tute alia afero, ĝi
> signifas agmaniero, konduto kaj havas similaj vortoj en la hispana... kaj en la angla...

Vere oni flankenlasu la naciajn malsamajn uzojn.
Kaj mi ŝparas al vi uzon de la itala

En esperanto la ĉefa vorto estas PROCEDI, verbo kiu sume signifas
"atingi rezulton per difinitaj rimedoj".

PROCEDO estas la praktika metodo, per kio oni atingas la rezulton. Ja
la metodon aŭ la sinsekvo de agoj por atingi rezulton.
J-K

Anna Lowenstein

unread,
Jun 10, 2013, 4:09:12 PM6/10/13
to la-bona...@googlegroups.com

Jen n-ro 3!

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: lunedì 10 giugno 2013 18.52


A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Por la bona lingvo: procezo / proceso

 

J-K Rinaldo:

--

Josenilton

unread,
Jun 10, 2013, 4:12:59 PM6/10/13
to la-bona...@googlegroups.com
Depende de kuna penso favore de interkonsento, mi aprobas.

2013/6/10 Anna Lowenstein <anna.lo...@esperanto.org>

Marcos Cramer

unread,
Jun 10, 2013, 4:14:42 PM6/10/13
to la-bona...@googlegroups.com
Rinaldo proponis:

- procezo --> procedo.

Mi nur povas ripeti tion, kion mi jam antaŭe skribis, kaj por kio mi tiam prezentis plurajn argumentojn, al kiuj ĝis nun neniu kontraŭis: Se oni rekomendas uzi "procedo" por la senco, por kiu nuntempe la plej multaj diras "procezo", oni nenecese kaŭzas miskomprenojn.

Amike,
Markos

Anna Lowenstein

unread,
Jun 10, 2013, 4:18:23 PM6/10/13
to la-bona...@googlegroups.com

Ĉu vi povus doni ekzemplojn de frazoj, en kiuj okazas miskompreno pro uzo de la vorto “procedo” anstataŭ “procezo”?

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: lunedì 10 giugno 2013 22.15
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) Re: R: Por la bona lingvo: procezo / proceso

--

Marcos Cramer

unread,
Jun 10, 2013, 4:38:14 PM6/10/13
to la-bona...@googlegroups.com
Anna skribis:

Ĉu vi povus doni ekzemplojn de frazoj, en kiuj okazas miskompreno pro uzo de la vorto “procedo” anstataŭ “procezo”?


En la Tekstaro de Esperanto troveblas ekzemple jena frazo kun "procezo":

"La falo de la komunismo liberigis certajn ekonomiajn procezojn"

Se oni anstataŭe diras "La falo de la komunismo liberigis certajn ekonomiajn procedojn", tio laŭ mi havas alian signifon. Ĉi tiel ĝi sonas kvazaŭ la intenco estis diri ke la falo de la komunismo donis al homoj la liberecon agi laŭ certaj procedoj/agmanieroj. Sed la origina frazo kun "procezo" intencis diri ke la falo de la komunismo permesis la disvolviĝon de certaj ekonomiaj evoluoj.

Do ĉi tie anstataŭigo de "procezo" per "procedo" povas kaŭzi gravajn miskomprenojn.

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Jun 10, 2013, 5:58:03 PM6/10/13
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:
|   Do ĉi tie anstataŭigo de "procezo" per "procedo" povas kaŭzi gravajn miskomprenojn.
Povas esti ke mi kaj Rinaldo estas ambaŭ influataj de la itala (Antonio ne, ĉar li estas klera kaj parolas literaturan italan). En la itala per nur unu vorto oni kovras la tri signifojn de Esperanto: Proceso, procedo, procezo.

Pro tio mi ankoraŭ hezitas. Se mi klopodas kompreni, la distingo inter procedo kaj procezo estas, ke la unua estas iniciatita de homoj, dum la dua okazs mem. Ĉu tiel?  Ĉu vi ankaŭ distingus inter "ĥemia procedo" iniciatita de homoj kaj "ĥemia procezo" okazanta mem en la naturo?

Marcos Cramer

unread,
Jun 10, 2013, 6:18:04 PM6/10/13
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

Se mi klopodas kompreni, la distingo inter procedo kaj procezo estas, ke la unua estas iniciatita de homoj, dum la dua okazs mem. Ĉu tiel?

Preskaŭ. Sed fakte ankaŭ procezo povas esti iniciatita de homoj, ekzemple ekonomiaj transform-procezoj ja estas kutime iniciatitaj de homoj. Eble pli bona klarigo de la diferenco estas ke procedo estas ĉiuaspekte planata de homo, dum procezo estas maksimume iniciatita de homoj, sed povas poste evolui sendepende de homa planado.

  Ĉu vi ankaŭ distingus inter "ĥemia procedo" iniciatita de homoj kaj "ĥemia procezo" okazanta mem en la naturo?

Jes, nepre mi farus tiun laŭ mi tre gravan distingon. Mi povus diri ke mi uzas iun ĥemian procedon por purigi ion. Kaj mi povus diri ke en iu poluita lago okazadas iu ĥemia procezo malbona por la tieaj bestoj. Sed nepre ne inverse!

Amike,
Markos

Vastalto

unread,
Jun 10, 2013, 8:57:32 PM6/10/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi subtenas la argumentojn de Marcos.
Kiel japanlingvano mi vidas tute malsamanjn konceptojn en
"procedo" (japane: te-gxun = mano-sinsekvo) kaj "procezo"
(japane: keika = vojiro-paso), kiuj ne povas esti miksitaj.

Amike,
Vastalto


Marcos Cramer <marcos...@gmail.com> skribis:
>--
>--
>la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
>http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>
>---
>You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la
>bona lingvo" group.
>To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an
>email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
>For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.
>
>
>
>
>---html-part included links-------
>https://groups.google.com/groups/opt_out

Renato Corsetti

unread,
Jun 11, 2013, 3:22:55 AM6/11/13
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Vastalto!

| "procezo" (japane: keika = vojiro-paso)

Bone, se ni nepre bezonas ĝin, eble ni alprenu "keiko"-n por ne intermiksi proceso/procezo/procedo.

Ŝerce, sed ne tiom, kaj amike

Anna Lowenstein

unread,
Jun 11, 2013, 10:55:30 AM6/11/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi bedaŭras, sed uzinte ĉiam la saman vorton, mi simple ne sukcesas kompreni la neceson distingi inter "procedo" kaj "procezo". Evidente la konfuzo regas ekde la komenco. En PIV, mi trovas, ke la dua difino de "procedo" (Zamenhofa) estas sama kiel "proceso 2", kiu tamen egalas "procezo". Alivorte, tra la tuta historio de Esperanto estas grandega konfuzo inter tiuj tri vortoj, kiuj konstante estis uzataj interŝanĝeble.

Evidente jura proceso estas io tute aparta kaj klare difinebla, sed la limoj inter la aliaj du signifoj ŝajnas tre nebulaj.

Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Vastalto
Inviato: martedì 11 giugno 2013 2.58
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) Por la bona lingvo: procezo / proceso

Pjer

unread,
Jun 12, 2013, 10:13:34 AM6/12/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi jam diris: Ĉu vere ni devas longigi la procesion de proceso, procedo, proceduro, pere de procesoro kaj procezo?
Fakte en la franca ankaù ni havas: procès, procédé, procédure, processeur et processus.
Sed en E-o ni havas aliajn rimedojn anstataù ŝanĝeti la radikojn!
Kun procedo ni jam havas la vortojn : agmaniero, farmetodo, agsinsekvo (japana mansinsekvo de Vastalto).
Anstataù procezo , kial ne : procedaĵo (laù la 1a senco donita de Marcos kaj: sinsekvaĵo (vojirsinsekvo de Vast. por la dua senco), ankaù: ŝtupsinsekvo, iompostioma progresado, (ŝtup)disvolviĝo, transformado...

Amike, Pjer.

-

ro-esp

unread,
Jun 12, 2013, 6:12:38 PM6/12/13
to la-bona...@googlegroups.com


Op dinsdag 11 juni 2013 02:57:32 UTC+2 schreef Vastalto het volgende:
Mi subtenas la argumentojn de Marcos.

Mi same subtenas ilin
 
Kiel japanlingvano mi vidas tute malsamanjn konceptojn en
"procedo" (japane: te-gxun = mano-sinsekvo) kaj "procezo"
(japane: keika = vojiro-paso), kiuj ne povas esti miksitaj.
 
>  Ĉu vi ankaŭ distingus inter "ĥemia procedo" iniciatita de homoj kaj
>> "ĥemia procezo" okazanta mem en la naturo?

jes.Mi bedawras ke la tri vortoj estas tiom similaj, kaj mi volonte vidus enkondukon de nova(j), sed gxis tiam mi uzas azenponteton.

proceDo estas kiel la nederlanda/franca "proce'de'", io uzata en industrio ktp

                             gxis, Ronaldo N

 
 
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages