artikolo de mi en la Festlibro por Tonkin

3 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jan 31, 2010, 7:23:11 AM1/31/10
to ° listo 'la bona lingvo', ° listo 'tutmondeca esperanto'
Vi ne bezonas legi ĝin, ĉar temas pri la kutimaj aferoj diritaj centojn da fojoj kun la aldono de la litero M de niaj listoj en la stato de antaŭ multaj monatoj.

Amike

Renato


corsetti.pdf

José Antonio Vergara

unread,
Jan 31, 2010, 8:08:57 AM1/31/10
to Tutmondeca...@yahoogroups.com, ° listo 'la bona lingvo'
Temas pri tre interesa artikolo.
 
En via konkludo vi skribis "En la lastaj 20-30 jaroj la lingvo, el kiu oni pruntas, estas ĉefe la angla, fonto de novaj terminoj en multaj branĉoj de la vivo".
 
Vi tamen tuj sekve enlistigis la jenajn ekzemplojn: malbona → mava, maljuna → olda, viro → masklo, virino → femalo, maldekstra → liva, ŝtuparo → eskalo, sinjorino → damo, ktp.
 
El ili, kelkaj fakte estas ankorau francdevenaj (mava, damo), aliaj paradokse ja venas el la angla, sed havas latinan devenon (masklo, femalo, eskalo), do estas eble akcepteblaj por tiuj latinidlingvanoj kiuj senkritike volas Esperanton simila al siaj gepatraj lingvoj (tute male mi, hispanlingvano, fakte hontas pro la pli kaj pli Interlingua-igo de Esperanto). Vershajne nur olda kaj liva (mi miras ke oni ne ekuzis simple "lefta") estas anglaj.
 
Al la sama libro Jouko Lindstedt kontribuis per tre interesa artikolo: "Lingvo - rimedo au resurso?" Eble vortoj tiaj, kia "resurso", pli trafe bildigus vian pravan atentigon.
 
Amike,
 
José Antonio Vergara
 
 

Renato Corsetti

unread,
Jan 31, 2010, 10:11:11 AM1/31/10
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Jose' Antonio,

vi pravas pri la malboneco de la ekzemploj.
Al la sama libro Jouko Lindstedt kontribuis per tre interesa artikolo: "Lingvo - rimedo au resurso?" Eble vortoj tiaj, kia "resurso", pli trafe bildigus vian pravan atentigon.
Bone.

Sed mi ankoraŭ opinias, ke pruntoj el la angla aparte abundas lastatempe.

Amike

Renato


José Antonio Vergara

unread,
Jan 31, 2010, 10:22:17 AM1/31/10
to la-bona...@googlegroups.com
vi pravas pri la malboneco de la ekzemploj.
 
sed tamen ne temis pri kritiko. Mi simple volis substreki ke via trafa atentigo pri la kreskanta angligo de la vortprovizo povas esti rebatata de tiuj kun okcidentlingvismaj, fakte latinidismaj tendecoj.

> Sed mi ankoraŭ opinias, ke pruntoj el la angla aparte abundas lastatempe.
 
Jes, ghuste tial mi menciis tiun vorton "resurso", lau mi tute nenecesa, lastatempa anglajho.
 
Amike,
 
José Antonio

Renato Corsetti

unread,
Jan 31, 2010, 12:09:23 PM1/31/10
to la-bona...@googlegroups.com

sed tamen ne temis pri kritiko.
Bone, sed eble la ekzemploj povis esti elektitaj pli trafe.

amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Jan 31, 2010, 12:50:24 PM1/31/10
to la-bona...@googlegroups.com

Pri anglajxoj: pere de esperanto mi komprenas multajn anglajn vortojn. Ekzemple:

drilo, grumo, blinko, cxipa, cxipsoj, sxoto, cxirpi, kompunda, tajdo, firsto, gapi, gauxgxo, grumbli, hauxli, softa, moroza…

gxis

Antonio

 

Renato Corsetti

unread,
Jan 31, 2010, 1:19:41 PM1/31/10
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

drilo, grumo, blinko, cxipa, cxipsoj, sxoto, cxirpi, kompunda, tajdo, firsto, gapi, gauxgxo, grumbli, hauxli, softa, moroza…

Bonvolu kontroli ĉu ĉiuj havas sian linion.

Amike

Renato


Anna Lowenstein

unread,
Jan 31, 2010, 1:50:42 PM1/31/10
to la-bona...@googlegroups.com

Kiam mi ne scias, kiel diri anglan vorton en Esperanto, mi simple serc’as la anglan vorton (kun Esperanta literumado) en PIV. Tie mi tre ofte trovas g’in, kaj tiam uzas la transsendojn por trovi la g’ustan terminon en vera Esperanto.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: domenica 31 gennaio 2010 18.50
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: artikolo de mi en la Festlibro por Tonkin

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Antonio De Salvo

unread,
Jan 31, 2010, 3:25:01 PM1/31/10
to la-bona...@googlegroups.com

 

Antonio:

>drilo, grumo, blinko, cxipa, cxipsoj, sxoto, cxirpi, kompunda, tajdo, firsto, gapi, gauxgxo, grumbli, hauxli, softa, moroza…

Renato:

>Bonvolu kontroli ĉu ĉiuj havas sian linion.

Se mi ne eraras, mankas linio pri drilo, grumo, blinko, kompunda, tajdo (malgraux longa diskuto: persone, mi sxatas “tajdo”), firsto, gauxgxo, grumbli.

Gxis

Antonio

 

 

Fra Simo

unread,
Jan 31, 2010, 3:47:51 PM1/31/10
to la-bona...@googlegroups.com
2010/1/31 Antonio De Salvo <antonio...@tiscali.it>

Pri anglajxoj: pere de esperanto mi komprenas multajn anglajn vortojn. Ekzemple:

drilo, grumo, blinko, cxipa, cxipsoj, sxoto, cxirpi, kompunda, tajdo, firsto, gapi, gauxgxo, grumbli, hauxli, softa, moroza…

     El la chi-supraj nur la jenajn mi komprenas per Esperanto :  "tajdo", "gapi", "grumbli". Mi ne certas, chu tiuj tri estas por Esperanto rekomendindaj, sed mi tre mirus, se montrighus pri iu el la ceteraj, ke ghi estas Esperanta.

     [La mesagho de Antonio, al kiu mi estas respondanta, estas anoncata, kiel "respondo" ("R:") al io antaua. Tion mi vane serchas.]

 

______________

http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Antonio De Salvo

unread,
Jan 31, 2010, 4:45:40 PM1/31/10
to la-bona...@googlegroups.com

Fra Simo:


     [La mesagho de Antonio, al kiu mi estas respondanta, estas anoncata, kiel "respondo" ("
R:") al io antaua. Tion mi vane serchas.]

 

Mi “respondis” en ligo kun mesagxo de José Antonio Vergara de hodiaux (dimancxo) je horo 16.22.

Gxis

Antonio

 

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages