infloresko

3 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
May 31, 2008, 9:25:51 AM5/31/08
to la-bona...@googlegroups.com
Mi proponas

'''infloresk-o''' --> flor-ar-o <br>

"Floraro"jam estis uzita de Zamenhof, kaj lau ReVo havas la saman signifon kiel "infloresko".

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
May 31, 2008, 9:40:58 AM5/31/08
to la-bona...@googlegroups.com
'''infloresk-o''' --> flor-ar-o <br>

enmetita!

renato


~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
~ ~ ~

Antonio De Salvo

unread,
May 31, 2008, 3:42:58 PM5/31/08
to la-bona...@googlegroups.com

Pri

'''infloresk-o''' --> flor-ar-o <br>

mi respondas:

kiam mi alproksimigxis al esperanto (en la pratempa jaro 1956) unu el la sufiskoj kiuj plej altiris mian atenton kaj simpation estis gxuste –ar, kiu ebligis la formadon de kolektivaj vortoj deirante el la nomo de unu el la komponantoj: mi ege sxatis analizi la vortojn, por trovi la respondan terminon formitan per –ar, anstataux tute nova kaj aparta termino. Jen do:

arbaro anstataux forsto

sxiparo anstataux floto

regularo anstataux reglamento

muzikistaro anstataux orkestro

 

sed ankaux (ne menciitaj en “la bona lingvo”):

 

insularo anstataux arkipelago

stelaro anstataux konstelacio

vegetajxaro anstataux flauxro

bestaro anstataux fauxno

 

Tamen, en la kazo de “infloresko”, mi sentas ian (nuancan) diferencon kompare kun “floraro”: infloresko, ja, rilatas al aro da vivantaj floroj sidantaj apude sur la planto, dum “floraro” povas ankaux koncerni florbukedon (detrancxitajn florojn) aux artefaritan florarangxon (ikebanon).

Amike

Antonio De Salvo

 

 

 

 

Renato Corsetti

unread,
May 31, 2008, 4:24:22 PM5/31/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio


sed ankaux (ne menciitaj en "la bona lingvo"):
 
insularo anstataux arkipelago
...

Nun menciitaj.


Tamen, en la kazo de "infloresko", mi sentas ian (nuancan) diferencon kompare kun "floraro": infloresko, ja, rilatas al aro da vivantaj floroj sidantaj apude sur la planto, dum "floraro" povas ankaux koncerni florbukedon (detrancxitajn florojn) aux artefaritan florarangxon (ikebanon).

Bone, sed do, vi devas proponi alian alternativon, c'u flor-gapolo, flor-kun-aro, kun-flor-aro, ktp...?

Amike

Renato

Amike
Antonio De Salvo
 
 
 
 

Antonio De Salvo

unread,
May 31, 2008, 5:11:03 PM5/31/08
to la-bona...@googlegroups.com


Antonio:

Tamen, en la kazo de "infloresko", mi sentas ian (nuancan) diferencon kompare kun "floraro": infloresko, ja, rilatas al aro da vivantaj floroj sidantaj apude sur la planto, dum "floraro" povas ankaux koncerni florbukedon (detrancxitajn florojn) aux artefaritan florarangxon (ikebanon).

 

Renato:


Bone, sed do, vi devas proponi alian alternativon, c'u flor-gapolo, flor-kun-aro, kun-flor-aro, ktp...?

Antonio:

konsentite pri florgrapolo (atentu: flor-gRapolo) kaj kunfloraro.

Florkunaro, kontrauxe, ne konvinkas min, cxar: 1) la vorto-formo aspektas nekutima; 2) entute, mi ne vidas grandan diferencon inter florkunaro kaj (la jam kritikita) floraro.

Amike

Antonio De Salvo

Marcos Cramer

unread,
May 31, 2008, 6:56:49 PM5/31/08
to la-bona...@googlegroups.com
> Renato:
> Bone, sed do, vi devas proponi alian alternativon, c'u flor-gapolo, flor-kun-aro, kun-flor-aro, ktp...?
>
> Antonio:
>
> konsentite pri florgrapolo (atentu: flor-gRapolo) kaj kunfloraro.

Mi tre forte kontrauas "florgrapolo". Grapolo mem estas certa speco de floraro/infloresko. Rigardu la Vikipedian artikolon pri la temo (kies titolon mi jam shanghis al "floraro"): eo.wikipedia.org/wiki/Floraro . Tie vi vidos la diversajn specojn de floraroj, el kiuj nur unu estas grapolo.


> Tamen, en la kazo de "infloresko", mi sentas ian (nuancan) diferencon kompare kun "floraro": infloresko,
> ja, rilatas al aro da vivantaj floroj sidantaj apude sur la planto,  dum "floraro" povas ankaux koncerni
> florbukedon (detrancxitajn florojn) aux artefaritan florarangxon (ikebanon).

Fakte similaj aferoj estus direblaj pri tre multaj kunmetajhoj kun "-ar-": Ekzemple "arbaro" ne estas ajna aro de arboj, sed sufiche densa kaj sufiche granda aro de arboj. "Vagonaro" ne estas ajna aro de vagonoj, sed aro de kunligitaj vagonoj, kun lokomotivo kiu ilin tiras. "Homaro" ne estas ajna aro de homoj, sed la aro de chiuj homoj. Do kunmetajhioj kun "-ar-" ofte alprenas specialan signifon: Temas pri speciala aro de tiuj aferoj, kiu ial meritas apartan terminon. Kaj precize la sama estas direbla pri "floraro": Temas pri speciala aro de floroj, por kiu ni bezonas terminon.  Por florbukedoj jam ekzistas termino, do ne ghenas ke ankau florbukedoj estas aroj de floroj (same kiel al la kutima uzado de "homaro" ne ghenas la fakto ke ankau etno estas aro de homoj).

Do estas tute akcepteble uzi la terminon "floraro" por "infloresko". La fakto, ke tion jam faris Zamenhof kaj ke tion subtenas ankau ReVo kaj multaj nuntempaj Esperantistoj (rigardu ekzemple ipernity.com/doc/kari.uimi/2057126 ), estas aldona kialo por akcepti la terminon "floraro" en tiu signifo.

Amike,

Marcos

Antonio De Salvo

unread,
May 31, 2008, 8:13:21 PM5/31/08
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos Cramer skribis:
Mi tre forte kontrauas "florgrapolo"……………..

…………… Fakte similaj aferoj estus direblaj pri tre multaj kunmetajhoj kun "-ar-": Ekzemple "arbaro" ne estas ajna aro de arboj, sed sufiche densa kaj sufiche granda aro de arboj. "Vagonaro" ne estas ajna aro de vagonoj, sed aro de kunligitaj vagonoj, kun lokomotivo kiu ilin tiras. "Homaro" ne estas ajna aro de homoj, sed la aro de chiuj homoj. Do kunmetajhioj kun "-ar-" ofte alprenas specialan signifon: Temas pri speciala aro de tiuj aferoj, kiu ial meritas apartan terminon. Kaj precize la sama estas direbla pri "floraro": Temas pri speciala aro de floroj, por kiu ni bezonas terminon.  Por florbukedoj jam ekzistas termino, do ne ghenas ke ankau florbukedoj estas aroj de floroj (same kiel al la kutima uzado de "homaro" ne ghenas la fakto ke ankau etno estas aro de homoj).

Do estas tute akcepteble uzi la terminon "floraro" por "infloresko". La fakto, ke tion jam faris Zamenhof kaj ke tion subtenas ankau ReVo kaj multaj nuntempaj Esperantistoj (rigardu ekzemple ipernity.com/doc/kari.uimi/2057126 ), estas aldona kialo por akcepti la terminon "floraro" en tiu signifo.

Mi respondas:

prave pri florgrapolo.

Pri la dekomence proponita “floraro”, mi ne plu kontrauxas, kvankam mi ankoraux ne sukcesis transiri al rekta aprobo.

Ja, laux mi ne tute tauxgas la analogio kun arbaro, vagonaro, homaro kaj simile. Konsentite, ke ankaux cxe tiuj kolektivaj nomoj la kunmetajxo per –ar havas propran, apartan signifon; sed cxi tiu propra, aparta signifo estas jam sankciita de la uzado. Mi lernis esperanton tute praktike, kaj mi tuj alprenis al mi (mi estis tiam 14-jara knabo), ke “vagonaro” egalas al “trajno”, kvankam oni povus lauxvorte limigi la signifon al “aro da vagonoj sen lokomotivo”, kaj ke kiam oni kantis en “La Espero” pri “la bela songxo de l’ homaro” oni rilatis al la tuta homspeco kaj ne nur al difinita aro da homoj. Alivorte, mi jam en mia subkonscio lernis, ke al arbaro, vagonaro, homaro kaj simile mi devas doni difinitan signifon. Cxe “floraro” tio ne okazis gxis nun; sed povas esti, ke se suficxe multaj (kaj influaj) komencos uzi tiun vorton por tiu speciala signifo, ankaux “floraro” akiros al si specialan lokon en la vortaro.

Krome, cxe “floraro” oni devas stari singarde antaux “falsa amiko”, pro la ebla konfuzo kun “flauxro/ vegetajxaro”.

Tamen, ni ne tro rompu al ni la kapon: floraro/ infloresko estas suficxe malofte uzata vorto, do ne valoras la penon tro cerbumi pri gxi.

Amike (kaj enlitigxonte)

Antonio De Salvo

 

Renato Corsetti

unread,
Jun 1, 2008, 5:05:21 AM6/1/08
to la-bona...@googlegroups.com
Nu, s'ajnas al mi ke "infloresko" estas malbona termino. Post tio c'io alia estas niaj opinioj.

Mi s'ang'is la linion al:

infloresk-o --> kun-flor-ar-o, flor-ar-o, sam-tig-a flor-ar-o

Abrupte mi komprenis pro la artikolo en Vikipedio, ke la specifeco de "infloresko" estas ke temas pri floroj el la sama tigo, c'u ne?

Amike

Renato

Anna Lowenstein

unread,
Jun 2, 2008, 1:08:33 PM6/2/08
to la-bona...@googlegroups.com

La argumentoj de Marcos estas tre bonaj. Precipe enkuntekste la termino “floraro” ne kau’zus problemojn. C’u temas pli precize pri floretaro?

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: domenica 1 giugno 2008 2.13
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: infloresko

Renato Corsetti

unread,
Jun 2, 2008, 1:14:28 PM6/2/08
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

La argumentoj de Marcos estas tre bonaj. Precipe enkuntekste la termino “floraro” ne kau’zus problemojn. C’u temas pli precize pri floretaro?

La nuna linio diras:


infloresk-o --> kun-flor-ar-o, flor-ar-o, sam-tig-a flor-ar-o

Sugestoj atendataj.

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Jun 2, 2008, 3:05:29 PM6/2/08
to la-bona...@googlegroups.com

> infloresk-o --> kun-flor-ar-o, flor-ar-o, sam-tig-a flor-ar-o
>
> Sugestoj atendataj

Mi forstrekus "kunfloraro", kiu shajnas al mi stranga vortfarado, kaj aldonus la de Anna proponitan "floretaro". Tiam la linio aspektu jene:

'''infloresk-o''' --> flor-ar-o, flor-et-ar-o, sam-tig-a flor-ar-o <br>

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jun 2, 2008, 4:02:20 PM6/2/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:


Mi forstrekus "kunfloraro", kiu shajnas al mi stranga vortfarado

Mi forstrekis, sed ne estas ankorau' konvinkita ke kun-florar-o estas pli stranga ol nov-edz-in-o.

Amike

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages