poroz-a

11 views
Skip to first unread message

Eduardo Iriarte Gahete

unread,
May 17, 2011, 4:56:06 AM5/17/11
to la-bona...@googlegroups.com
Ĉu eble,
poroz·a → por·a, por(o)·hav·a?

(Ĝi estas vorto iom uzata en Vikipedio: http://eo.wikipedia.org/wiki/Speciala:Search?search=poroza )

Amike,

Edu.

Eduardo Trápani

unread,
May 17, 2011, 9:05:32 AM5/17/11
to la-bona...@googlegroups.com
> poroz·a → por·a, por(o)·hav·a?

Mi aŭdis ion kontraŭ kunmetaĵoj kiel "viandomanĝa", sed mi ne povas memori kiu
estis la problemo ... Via propono havas saman formon.

Mi tamen kunsentas, post malmulte da serĉado mi trovis similajn aferojn jam en
la Malnova Testamento: prepucihava, flugilhava, dentohava. Ankaŭ en Tekstaro
estis aliaj kiel: ĝardenhava, voĉhava, mankohava, influhava, meritohava, ...

Ĉu "poroplena" estus aldoninda al via linio?

poroz·a → por·a, por·o·hav·a, por·o·plen·a

En kunmetaĵo kun "poro" mi emas ĉiam aldoni la "o" por eviti misanalizadon aŭ
miskomprenon kun la prepozicio "por". Mi do malrekomendas kunmeti "poro" nur
per "por".

José Antonio Vergara

unread,
May 17, 2011, 9:41:29 AM5/17/11
to la-bona...@googlegroups.com
Fakte oni ofte senkritike kopiis (chefe el la latinidaj lingvoj)
vortojn kiuj kvazau enkondukis la neverajn kaj iom nebulajn sufiksojn
"-OZ" kaj "-IV", precipe por a-vortoj.
Tio igas Esperanton ech pli simila al la hispana lingvo, kio estas tre
ghena al mi, mem hispanlingvano.

Pri "poroza" Eduardo Iriarte lau mi pravas, per la jenaj proponoj:


> poroz·a → por·a, por(o)·hav·a?

José Antonio

José Antonio Vergara

unread,
May 17, 2011, 9:47:43 AM5/17/11
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo Trápani :

> Mi aŭdis ion kontraŭ kunmetaĵoj kiel "viandomanĝa", sed mi ne povas memori
> kiu estis la problemo ...  Via propono havas saman formon.

Tio estas unu el la chefaj punktoj de la t.n. Analiza Skolo, lau kiu
kunmetajhoj kiel "fishkapti" senigas Esperanton je la akuzativo kaj do
estas kontrauFundamentaj.

> Ĉu "poroplena" estus aldoninda al via linio?
> poroz·a → por·a, por·o·hav·a, por·o·plen·a

Tre bona propono. Tiu uzo de -plena ankau utilos por aliaj kazoj kun
tiu malbenita -oz


>
> En kunmetaĵo kun "poro" mi emas ĉiam aldoni la "o" por eviti misanalizadon
> aŭ miskomprenon kun la prepozicio "por".  Mi do malrekomendas kunmeti "poro"
> nur per "por".

prave!

José Antonio

Anna Lowenstein

unread,
May 17, 2011, 11:52:57 AM5/17/11
to la-bona...@googlegroups.com
Ĉu ankaŭ "poreca"?
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di José Antonio Vergara
Inviato: martedì 17 maggio 2011 15.41
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) poroz-a

José Antonio

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Renato Corsetti

unread,
May 17, 2011, 12:45:24 PM5/17/11
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon al ĉiuj komentintoj pri "poroza".
Mi aldonis ĉi tiun linion, konstatinte ke "por-o" estas oficiala:

>  porozᅵa → porᅵa, porᅵoᅵhavᅵa, porᅵoᅵplenᅵa

Iomete mi dubas pri "por-a", kiun mi aŭdis plurfoje kiel adjektivon de "por".

Amike

Renato


-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Eduardo Iriarte Gahete

unread,
May 17, 2011, 1:29:30 PM5/17/11
to la-bona...@googlegroups.com, anna.lo...@esperanto.org
El martes 17 de mayo de 2011 17:52:57 UTC+2, anna lowenstein escribió:
Ĉu ankaŭ "poreca"?
Anna

Hm, jes, "poreca" estas ankaŭ foje uzata, mi ĵus rimarkis:

http://eo.wikipedia.org/w/index.php?search=poreca

Mi iomete dubis pri tio, ĉu "poreca" estus interpretebla ankaŭ kiel "porsimila", sed eble por tiu ĉi (malofta) senco oni uzu precize la vorton "porsimila", ĉu ne?

Amike,

Edu.

Antonio De Salvo

unread,
May 17, 2011, 3:45:46 PM5/17/11
to la-bona...@googlegroups.com

Mi aligxas al la propono de Anna pri “poreca”.

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: martedì 17 maggio 2011 18:45
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) poroz-a

 

Dankon al ĉiuj komentintoj pri "poroza".

Mi aldonis ĉi tiun linion, konstatinte ke "por-o" estas oficiala:
 
>  poroz·a → por·a, por·o·hav·a, por·o·plen·a


Iomete mi dubas pri "por-a", kiun mi aŭdis plurfoje kiel adjektivon de "por".

Amike

Renato



-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

--

José Antonio Vergara

unread,
May 17, 2011, 4:08:46 PM5/17/11
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Iomete mi dubas pri "por-a", kiun mi aŭdis plurfoje kiel adjektivon de
> "por".

Jes, tio pravas. Mi mem uzis tion, do videble estas lolizio. char ech
la vorto "poro" kiel o-vortigo (=substantivigo) de la rolvorteto
(=prepozicio) "por" imageblas, do por+o:

"kiuj estas la poroj kaj la malporoj de la E-movado? Nu, ghi ekz.
klare staras por pli da lingva justeco, malpor formoj de lingva
malegaleco"

Amike,

José Antonio

Fra Simo

unread,
May 17, 2011, 6:42:53 PM5/17/11
to la-bona...@googlegroups.com
     Nur parta reago :
     Tie ni frontas kelkajn diversajn demandojn. Pri la acheco de "oz/" ni shajne chuj konsentas. Sed kio pri "por/o" ?  Chu.
"por/o" estas io alia ol "tru/et/o" (almenau tiam, kiam kunestas multaj poroj, sed mi dubas, chu oni diras pri io, ke tio havas "poron", ununombre, pro kio "tru/et/ar/a" estus eble pli konvena ol "tru/et/(o/)hav/a") ? CHu "tra/tru/", por pli klare distingi de "kav/" ?

      Pri "[...]/hav/a", kiun iuj el vi emas kritiki, ghin komparante kun "fish/kapt/i", ni atentu pri la diferenco inter
"[...]/[...]/a" kaj "[...]/[...]/i". Efektive "fish/kapt/i" estas pripensiga, sed "fish/kapt/ad/o", "fish/kapt/ist/o", "fish/kapt/a", k. t. p, estas plene kontentigaj vortoj.

      Kiam oni diras pri io, ke tio estas "poroz/a", chu oni ofte pensas pri la truetoj, au chu precipe pri tio, ke la priparolatajho (ekzemple, membrano) tralasas aeron (au akvon, k. t. p.) ?....:

2011/5/17 Eduardo Iriarte Gahete <eiri...@gmail.com>

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj



--

-------------------------------------------------------------------------------------
 Christ est ressuscité, alléluia ! --- Il est vraiment ressuscité, alléluia !

Kristo releviĝis, haleluja !  --- Vere li releviĝis, haleluja !

___________________________
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

Pjer

unread,
May 18, 2011, 5:36:13 AM5/18/11
to la bona lingvo
Por'o ankaŭ min iomete ĝenas, eĉ se konfuzo okazus malfacile.
Anstataŭ "poroz'a": "Tru'et'o'hav'a" aŭ "tru'et'plen'a" plaĉas al mi,
"tra'las'pov'a" bone kompletigus la uzeblojn, ĉu ne?

Pjer.

José Antonio Vergara

unread,
May 18, 2011, 8:46:59 AM5/18/11
to la-bona...@googlegroups.com
Pjer:

> Por'o ankaŭ min  iomete ĝenas, eĉ se konfuzo okazus malfacile.

Jes. Unu el la plej interesaj aspektoj de Esperanto estas tio ke el
rolvortetoj oni povas fari a-vortojn, o-vortojn, ktp.

Do POR-o devus chefe esti rezervita por tio, mi pensas.

Jose' Antonio Vergara

Eduardo Trápani

unread,
May 18, 2011, 11:05:17 AM5/18/11
to la-bona...@googlegroups.com
> "tra'las'pov'a" bone kompletigus la uzeblojn, ĉu ne?

mi pli ŝatus tra'las'em'a, ĉar "povo" pensigas min pri ia volo. Sed
eble ambaŭ estas iom tro for de "poroza". Verba priskribo povas esti
riska ĉar porojn oni povas havi por tralasi, laŭ via sugesto, aŭ por
ricevi (kaj kapti), ekzemple en tiu ĉi priskribo [1] ĉu nur por eligi
kiel en la unua difino ĉe [2].

[1] http://eo.wikipedia.org/wiki/QuickClot
[2] http://www.reta-vortaro.de/revo/art/por1.html

Fra Simo

unread,
May 18, 2011, 6:09:06 PM5/18/11
to la-bona...@googlegroups.com
      Efektive "tra/las/em/a" estas tre bona vorto, supozeble preferinda al io kun "pov/a" tiam, kiam io facile tralasas konstante, pro sia strukturo mem. Indus esplori ankau pri "tra/las/a" kaj "tra/las/ant/a".
     Eble montrighus, ke io kun
"tra/las/" au io kun "tru/" (eble "tru/et/ar/a") estas respektive preferindaj depende de la vidpunktoj kaj kuntekstoj.

     Mirigis min, la unua el tiuj paghoj, al kiuj Eduardo sendas, ke sablon oni rigardas "por(/)oz/a". Lau la kunteksto temas pri tio, ke sablo estas sorbema. El la alia vidpunkto, restas inter la sableroj (mem malmolaj kaj nek truhavaj, nek kavohavaj) iom da libera spaco.
Sed mi ne estas specialisto pri fiziko...

2011/5/18 Eduardo Trápani <etra...@gmail.com>
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Eduardo Iriarte Gahete

unread,
May 19, 2011, 5:44:54 AM5/19/11
to la-bona...@googlegroups.com
Nu, pri "tralasema" kaj "truetara"/"truethava" indus laŭ mi kelkaj demandoj:

Ĉu ekzistas aferoj tralasemaj kiuj tamen ne havas precize porojn? (ekzemple: reto, kribrilo, aŭ kelkaj nesolidaj materialoj, ktp...)

Ĉu estas, male, aferoj porohavaj kiuj ne estas aparte tralasemaj? (mi ne estas fakulo, sed mi ion legis pri certaj specoj de poroj, kiuj estas "izolitaj" kaj "ne konektitaj" al aliaj poroj, tiel ke ili preskaŭ ne kontribuas al la tralasemo de la tuta aĵo).

Ĉu ĉiaj poroj estas truoj, aŭ eble internaj malplenaĵoj ne estus konsiderataj truoj (se ili ne konektiĝas kun la ekstero)?

Amike,

    Edu.

Fabio Bettani

unread,
May 19, 2011, 6:01:53 AM5/19/11
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Eduardo,

> Ĉu estas, male, aferoj porohavaj kiuj ne estas aparte tralasemaj? (mi ne
> estas fakulo, sed mi ion legis pri certaj specoj de poroj, kiuj estas
> "izolitaj" kaj "ne konektitaj" al aliaj poroj, tiel ke ili preskaŭ ne
> kontribuas al la tralasemo de la tuta aĵo).

Jes, ĝuste.
"Poreco" de materialo certe havas ian rilaton al ĝia tralasemo, sed la
du konceptoj ne samas. Mi povus mencii ekzemplojn el rokscienco, sed
ja ankaŭ Emmenthal-fromaĝo estas samtempe poreca kaj netralasema.

Amike,

--
Fabio

Fra Simo

unread,
May 19, 2011, 1:33:04 PM5/19/11
to la-bona...@googlegroups.com
     En Emmenthal-fromagho mi vidas kavojn (se la fromaghon oni jam tratranchis), sed nenion, kion mi povus franclingve nomi "pore" <por>, PIV-lingve "por/o", ghuste pro tio, ke tiuj kavoj estas izolitaj de la rando (kaj inter si).
     La greka "poros" (ial mia  komputoro ne konsentas skribi la supersignon necesan super la unua silabo) <poros> respondas al la verbo "peiroo" (same malobeas la komputoro ;  post la ro venas en la greka skribo nur unu o, sed longa, t. n. "omega") <peero o>, kiu signifas "tra/[...]/i" "trapîki", "traveturi", k. s.). La substantivo alprenis sencojn tre diversajn, tamen chiuj iel ligeblaj al ideo pri trairo.
     En la franca (kaj, supozeble, aliaj nuntempaj lingvoj Europaj) ghi limighis al la malfermajhetoj en la hauto, tra kiuj, interalie, elfluas shvito. De tio devenis iuj aliaj sencoj, interalie por la malfermajhoj sub tiuj tuboj, el kiuj elfalas la sporoj de iuj fungoj.
     Mi vidas, ke oni uzas tiun saman vorton ankau por nomi la kavajhetojn en iu substanco, sendepende de tio, chu tra tiuj io povas elflui. Pri tiaj aludas Fabio. SHajnas al mi, ke por tio oni devus en Esperanto uzi ian alian vorton, eble ghuste "kav/ajh/et/o".
     Antau finaj decidoj necesus esplorado (kun tradukoprovoj) en diversaj kuntekstoj.



2011/5/19 Fabio Bettani <fabio....@gmail.com>

Leo De Cooman

unread,
May 19, 2011, 1:41:14 PM5/19/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 19/05/2011 11:44, Eduardo Iriarte Gahete skribis:

> Ĉu ekzistas aferoj tralasemaj kiuj tamen ne havas precize porojn?
> (ekzemple: reto, kribrilo, aŭ kelkaj nesolidaj materialoj, ktp...)

Fakte ĉiu "plena" materialo konsistas el multe da "malplena" spaco.
Ekzemple fero tralasas hidrogenon.

Amike salutas Leo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages