J-K Rinaldo
Kio estas en Esperanto "led"?led --> lumdiodo
J-K Rinaldo
L.E.D. origine estis la mallongigo de la angla Light Emitting Diode. Poste
LED, iuj eble skribas led... Sed ne estas ledo.
Temas pri diodo, kiu eligas lumon * se kurento trairas ĝin en la normala
pasdirekto.
* Ne ĉiuj tiaj diodoj eligas videblan lumon. Ofte estas uzataj diodoj, kiuj
eligas transruĝan radiadon, ekzemple en foraj regiloj. Se oni decidas, ke
"lumo" estas nur la videbla parto el la elektromagneta spektro, oni trovu
alian terminon.
Lumdiodoj estas nuntempe uzataj en multegaj aparatoj kaj baldaŭ sendube
anstataŭos multajn hejmajn elektrajn lumigilojn, ĉar ili pli efike uzas
elektran energion.
Amike salutas
Leo
L.E.D. origine estis la mallongigo de la angla Light Emitting Diode
Mi partonpetas, ke mi reigas la diskuton pri "Lobio".
Mi ankoraŭ dubas ke "prem·grup·o, influ·grup·o" egalas al "lobio" ĉar origine "Lobby" ne signifas la lobiantan grupon sed ejon de la agado. Do laŭ la logiko, "prem·grup·o, influ·grup·o" estu "Lobianto" aŭ "Lobianta grupo".
J-K Rinaldo
Mi ankoraŭ dubas ke "prem·grup·o, influ·grup·o" egalas al "lobio" ĉar
origine "Lobby" ne signifas la lobiantan grupon sed ejon de la agado.
Mi havas la impreson, ke mi iom konfuziĝis pri la multaj mesaĝoj pri "lobiado", kaj en la fino registris tion:
lobi·o → prem·grup·o, influ·grup·o
lobi·i → prem·grup·e influ·i, politik·e prem·i, grup·prem·i
lobi·ad·o → prem·grup·a influ·ad·o, politik·a prem·ad·o
Marcos
Cramer:
>la sola Esperanta vortaro en kiu mi trovis la radikon "lobi/" estas ReVo
Nur por informo (ne altiras min la diskuto pri “lobio”, do mi ne alprenas propran starpunkton): en la vortarego itala-esperanta de akademiano Carlo Minnaja, estas registritaj:
lobbismo: lobiismo, grupa premo;
lobbista: lobiisto, premgrupano;
lobby: lobio, premgrupo
gxis
Antonio
Mia rifuĝejo estas ĉe Alaho, la sinjoro de skemismaj lingvoj.en la vortarego itala-esperanta . . .