rota-o

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Sep 25, 2009, 1:20:26 PM9/25/09
to °listo 'la bona lingvo'
Ĉu

rota-o --> vatikan-a juĝ-ej-o?

Antonio, mi vokas vin.

amike

Renato

Antonio De Salvo

unread,
Sep 25, 2009, 4:43:43 PM9/25/09
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti

>Ĉu
>rota-o --> vatikan-a juĝ-ej-o?
>Antonio, mi vokas vin.

Temas pri romkatolika supera tribunalo.


Pli precize (aux subtilacxe) ne temas pri “vatikana”, sed pri “papa” jugxejo/ tribunalo (Vatikan-Urba Sxtato estas “civila” strukturo, kies estro estas la papo, dum tiu tribunalo koncernas la tutan romkatolikan eklezion, estratan de la papo kiel religia estro).

Tamen, mi agnoskas ke komunlingve oni parolas pri “Vatikano” ankaux kiam verdire temus pri “Papo” aux “Sankta Segxo” (aux, por kontentigi la katon kaj kune la raton, oni diras “Vatikana Radio, la Radio de la papo”.

La nomo de tiu tribunalo venas el la latina vorto “rota” = rado, cxar origine ties jugxistoj kunsidis ene de radforma cxirkauxbarajxo. Tamen, ecx ne italoj kapablus ligi la nomon de tiu tribunalo kun “rado”, kvankam la moderna itala vorto por “rota - rado” estas la parenca “ruota”, kaj en roma dialekto ecx sensxangxe konservigxis “rota” samkiel en la latina. Por ordinara italo, ecx ne estas klare, ke temas pri (precipe apelacia) tribunalo kun vasta jurisdikcio, cxar kutime tiu tribunalo estas priparolata nur lige kun procesoj por nuligdeklaro de geedzigxoj.

Gxis

Antonio

 

Renato Corsetti

unread,
Sep 26, 2009, 2:59:06 AM9/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Antonio, pro la klarigoj.

Ĉu, do, vi preferas la linion:

rota-o --> pap-a juĝ-ej-o, eklezi-a tribunal-o ?

Amike

Renato

Antonio De Salvo

unread,
Sep 26, 2009, 3:19:28 AM9/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti:

>Dankon, Antonio, pro la klarigoj.
>Ĉu, do, vi preferas la linion:
>rota-o --> pap-a juĝ-ej-o, eklezi-a tribunal-o ?

Eble, la preferinda esprimo estas papa jugxejo (aux papa tribunalo), cxar cxe "eklezia tribunalo" oni devus aldoni "roma katolika", pro tio ke: 1) ne temas pri iu ajn eklezio, sed pri tiu katolika, kaj ecx pri tiu aparta brancxo kiu nomigxas "romkatolika"; 2) ne temas pri iu ajn jugxejo de la romkatolika eklezio, sed pri tiu jugxejo kies sidejo trovigxas en Romo (cetere, la oficiala nomo estas gxuste "Rota Romana").

Tamen ne estas oportune,laux mi, trolongigi la esprimon, ankaux por ne havi problemojn cxe adjektivigo (ekzemple, oni parolas pri "avvocato rotale" = advokato kiu pledas antaux tiu papa jugxejo, do papjugxeja advokato); estus komplike tiri adjektivon el "roma katolikeklezia jugxejo".
Gxis
Antonio


J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Sep 26, 2009, 3:28:22 AM9/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis:
> Ĉu:

>
> rota-o --> pap-a juĝ-ej-o, eklezi-a tribunal-o ?
>
eble "romkatalika tribunalo"

J-K Rinaldo

Bertilo Wennergren

unread,
Sep 26, 2009, 4:11:00 AM9/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio De Salvo skribis:

Chio chi igas min demandi, chu ne temas pri
"Rotao" - majuskle kaj propranome (kaj ordinare
sen "la").

Se temas pri unu certa tribunalo, kaj pri ties
propra nomo - au almenau propra nomo en komuna
uzo (kontraste al la oficiala propra nomo, kiu
sendube estas tre longa kaj impona) - tiam mi ne
vidas problemon uzi en Esperanto la formon "Rotao".

Sed mi scias nenion pri la temo krom tio, kion
mi legis en tiu chi diskutofadeno.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Renato Corsetti

unread,
Sep 26, 2009, 5:13:49 AM9/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:

> Chio chi igas min demandi, chu ne temas pri
> "Rotao" - majuskle kaj propranome (kaj ordinare
> sen "la").
>
Tio estus solvo. PIV uzas ĝin kun malgranda komenca litero, do evidente
kiel nepropra nomo.

Eble linio kiel

rota-o --> Rota-o, pap-a juĝ-ej-o

povus kontentigi ĉiujn.

Amike

Renato

Antonio De Salvo

unread,
Sep 26, 2009, 5:49:41 AM9/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo Wennergren

>Chio chi igas min demandi, chu ne temas pri
"Rotao" - majuskle kaj propranome (kaj ordinare
sen "la").
>Se temas pri unu certa tribunalo, kaj pri ties
propra nomo - au almenau propra nomo en komuna
uzo (kontraste al la oficiala propra nomo, kiu
sendube estas tre longa kaj impona) - tiam mi ne
vidas problemon uzi en Esperanto la formon "Rotao".

Trafe!
Temas ja pri propra nomo.
Vidu http://www.vatican.va/holy_father/john_paul_ii/speeches/index_spe-roman-rota.htm
(en pluraj lingvoj).
La plena nomo estas "Tribunalo de Roma Rotao".
Gxis
Antonio De Salvo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages