nova servo de nia grupo

9 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Aug 16, 2011, 12:27:22 PM8/16/11
to listo 'klasikaj landonomoj', listo 'la bona teksto', listo 'lbl', listo 'oficialigoj', listo 'redaktantoj', listo 'tea'
Karaj geamikoj, venontan sabaton la linioj en http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj komencos aperi en la reta revuo "Facila Vento" en aparta rubriko po dek ĉiun duan semajnon. Tio devus helpi popularigi ilin. Mi nun proponas, ke ni ankaŭ sendu ilin po unu en ĉiu tago al la petontoj. Ili devus ricevi mesaĝon de la speco kopiita ĉi-sube.

Ĉu estas inter ni volontulo, kiu pretus prizorgi ĉi tiun novan servon? Simple oni devus ĉiutage kopii unu el la linioj en niaj listoj kaj alglui ĝin en mesaĝo al la listo 'esperanto-ests-facila'.

Amike

Renato


Da: esperanto-e...@googlegroups.com [mailto:esperanto-e...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: martedì 16 agosto 2011 17:57
A: esperanto-e...@googlegroups.com
Oggetto: konsilo de la tago: abatis-o

abatis·o → arb·o·bar·aĵ·o, trunk·o·bar·aĵ·o, baraĵ·o el de·hak·it·a·j arb·o·j (ĉefe por militaj celoj)


--
-------------------------------------------------------
La signo "→" post iu vorto signifas, ke ni malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataŭe uzu unu el la esprimoj dekstre de "→".
La signo "~" estas uzata por nura propono de alternativoj, sen nepra malrekomendo.
[fun] signifas, ke la radiko estas Fundamenta, [zam] signifas, ke la radiko estas iam uzita de Zamenhof, [3oa] aŭ similaj signifas, ke temas pri vorto oficialigita en la 3-a Oficiala Aldono.
La linio prezentita ĉi tie venas el la listo http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj .

* * *
ĈI TIU LISTO NE AKCEPTAS RESPONDOJN! Se vi volas diskuti pri la ricevita linio, bonvolu aliĝi al la listo <la-bona...@googlegroups.com> kaj diskuti tie, aŭ bonvolu skribi al <la.bona...@gmail.com>.

Fra Simo

unread,
Aug 16, 2011, 3:43:50 PM8/16/11
to la-bona-lingvo...@googlegroups.com, listo 'klasikaj landonomoj', listo 'la bona teksto', listo 'lbl', listo 'oficialigoj', listo 'tea'
     Jen gratulinda iniciato !

     Ke Facila Vento ne estas centprocente bonalingva, tio ne igas nian kontribuon malpli konvena. Estus ech bele, se ni povus simile kontribui ankau al gazetoj sisteme kontrauaj al la bona lingvo.


2011/8/16 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

Karaj geamikoj, venontan sabaton la linioj en http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj komencos aperi en la reta revuo "Facila Vento" en aparta rubriko po dek ĉiun duan semajnon. Tio devus helpi popularigi ilin. Mi nun proponas, ke ni ankaŭ sendu ilin po unu en ĉiu tago al la petontoj. Ili devus ricevi mesaĝon de la speco kopiita ĉi-sube.

Ĉu  estas inter ni volontulo, kiu pretus prizorgi ĉi tiun novan servon? Simple oni devus ĉiutage kopii unu el la linioj en niaj listoj kaj alglui ĝin en mesaĝo al la listo 'esperanto-ests-facila'.

     Tion mi volonte ekfarus. Sed mi neniom povas certigi, ke mi konstante kapablus akurate plenumi. Se iuj aliaj el niaj amikoj en simila maniero respondus, ni eble povus starigi tiucelan duopon au triopon.

 

Da: esperanto-e...@googlegroups.com [mailto:esperanto-e...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: martedì 16 agosto 2011 17:57
A: esperanto-e...@googlegroups.com
Oggetto:
     CHi-sube  mi interkrampe rughe aldonas korektoproponojn. Krome la interkrampajhojn (kaj la krampojn) ni kursivigu, same kiel en la ssv-tabelo. Se ni pri tio ne sisteme kontroladis (almenau lau lau la Zamenhofa Radikaro de Wüster <vister>), ke Z tiujn efektive mem uzis, ni skribu, ne senplie "[zam] signifas, ke la radiko estas iam uzita de Zamenhof", sed "[zam] signifas, ke la radiko estas iam uzita au en vortarojn enlasita de Zamenhof" ;  krome, mi forte shancelighas, chu ni skribu "Zamenhof", "Zamenhof" (kursive) au "d-ro Zamenhof", au "d-ro Zamenhof" au "Zamenhofo".....
 
konsilo [Konsilo] de la tago:[tago :] abatis-o [abatis·o]


abatis·o → arb·o·bar·aĵ·o, trunk·o·bar·aĵ·o, baraĵ·o el de·hak·it·a·j arb·o·j (ĉefe por militaj celoj)

--
-------------------------------------------------------
La signo "→" post iu vorto signifas, ke ni malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataŭe uzu unu [iun] el la esprimoj dekstre [skribitaj dekstre] de "→".
La signo "~" estas uzata por nura propono de alternativoj [alternativaĵoj], sen nepra malrekomendo.
[fun] signifas, ke la radiko estas Fundamenta, [zam] signifas, ke la radiko estas iam uzita de Zamenhof, [3oa] aŭ similaj signifas, ke temas pri vorto oficialigita en la 3-a [tioma]  Oficiala Aldono.
La linio prezentita ĉi tie venas el la listo [paĝaro]  http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj .

*  *  *
ĈI TIU LISTO NE AKCEPTAS RESPONDOJN! [RESPONDOJN.] Se vi volas diskuti [komentarii] pri la ricevita linio, bonvolu aliĝi [aliĝu (sen "bonvolu" !)] al la listo <la-bona...@googlegroups.com> kaj diskuti [komentarii] tie, aŭ bonvolu skribi [skribu (sen "bonvolu" !)] al <la.bona...@gmail.com>.

     CHu la fine skribita adreso estas ghusta, au chu ghi estas eraro anstatau "<la-bona...@gmail.com>" ?  CHu oni povas skribi al tiu lasta adreso sen antaua aligho al "la-bona-lingvo" per "<la-bona-lingvo-subscribe@googlegroups.com>" au io simila ?
___________________________
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

Renato Corsetti

unread,
Aug 16, 2011, 4:13:11 PM8/16/11
to la-bona-lingvo...@googlegroups.com, listo 'klasikaj landonomoj', listo 'la bona teksto', listo 'lbl', listo 'oficialigoj', listo 'tea'

Francisko:

 

|   Tion mi volonte ekfarus. Sed mi neniom povas certigi, ke mi konstante kapablus akurate plenumi. Se iuj aliaj el niaj amikoj en simila maniero respondus, ni eble povus starigi tiucelan duopon au triopon.

 

Bonege! Do, intertempe vi estas la unua. Dankon! Ni atendas aliajn.

 

Amike

 

Renato

 

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages