Re: certa unu

1 view
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Apr 10, 2009, 6:01:43 PM4/10/09
to la-bona...@googlegroups.com

Date: Sun 5 Apr 2009 09:04
From: Bertilo Wennergren

Otto skribis:

>> Mi siatempe atentigis, ke ne cxiuj vortaristoj konsentas pri "difinita";
iuj
>> ecx diras "nedifinita". Laux mi la plej proksima samsignifajxo de
>> "certa" estas "unu", sed en la klasika senco, tiu senco, kiu ebligis
>> "unuj ... aliaj". Vi trovos ekzemplojn de tia uzo de "unu" cxe Zamenhof:
>> sendube en la Fabeloj de Andersen, sed kio nun estas en mia
>> memoro, estas la anekdotoj en Fundamenta Krestomatio, kie ofte
>> estas menciita "unu blankruso", "unu malgrand-ruso" k.s.

> La plej grava ekzemplo estas en la Fundamento: "Unu vidvino havis du
> filinojn...".

Tiujn uzojn de "unu" mi taksas pawsajxo de lingvoj (ekzemple la franca
kaj nederlanda) por elturnigxi el la problemo ke esp-o ne havas artikolon
nedifinitan. En la NL-a la numeralo kaj la artikolo havas malsamajn
prononcojn sed saman literumon, en la FR-a ambaw estas "un".

Alia elturnigxo estas "ajna" kiu klare devenas de la germana, en kiu
numeralo kaj artikolo estas "ein".
Kompreneble mi neniom sugestas ke "ajna" estus samsignifa al "certa"!

gxis, Ronaldo


Pilar Otto

unread,
Apr 12, 2009, 6:45:36 AM4/12/09
to la-bona...@googlegroups.com
ronaldo, unue citante Bertilon:

>> La plej grava ekzemplo estas en la Fundamento: "Unu vidvino havis du
>> filinojn...".
>
> Tiujn uzojn de "unu" mi taksas pawsajxo de lingvoj (ekzemple la franca
> kaj nederlanda) por elturnigxi el la problemo ke esp-o ne havas
> artikolon nedifinitan. En la NL-a la numeralo kaj la artikolo havas
> malsamajn prononcojn sed saman literumon, en la FR-a ambaw estas "un".

Mi taksas alimaniere, kiel mi diros post nelonge. Unue tamen mi diru, ke en
la lingvoj, kiuj havas t.n. nedifinan artikolon, tiu artikolo originas en la
numeralo 1.

Mi taksas, ke "unu" en Esperanto unuavice estas numeralo, kiu povas esti
tradukata en la anglan per "one" (mi lasas flanke la signifon "oni" de la
angla "one"). La signifo de la angla "a(n)" estas redonata en Esperanto per
"0", t.e. sen traduko. La nedifinecon de substantivo en Esperanto montras la
"nudeco" de la substantivo. En lingvoj, kiuj (lauxdire) havas nedifinan
artikolon, tiu estas uzata nur pri substantivoj esprimantaj ion nombreblan,
ne pri substantivoj esprimantaj ion nenombreblan (fero, lakto, aero, amo).
En la angla, kiu uzas nedifinan artikolon ankaux en okazoj, kiam aliaj
lingvoj gxin _ne_ uzas (ekz. "li havas auxtomobilon" = "He has (got) a
car"), oni emas aldoni ekz. "some" cxe nenombreblajxoj: "Cxu vi deziras
lakton" = "Do you want (some) milk?". Cxar la difina artikolo estas uzebla
egale cxe nombreblajxoj kaj cxe nenombreblajxoj, estas evidente, ke la t.n.
nedifina artikolo ne paralelas kun la difina. La nedifina malforte indikas
_ekzempleron_, kio rilatigas gxin kun la numeralo "unu". En Esperanto
nombreblajxoj kaj nenombreblajxoj tiusence estas traktataj egale: se ili
estas difinitaj, ili havas la artikolon "la", kaj se ili ne estas difinitaj,
ili aperas sen "difinilo". Studoj konvinke montris, ke en iuj lingvoj, ekz.
la hispana, ankaux sintakse la t.n. nedifina artikolo kondutas ne kiel la
difina, sed kiel nedifina pronomo.

Pro la signifo de la numeralo "unu", koincidanta kun tiu de la gramatika
kategorio "singularo", bonlingve "ununombro", gxuste tiu numeralo duavice
povas havi uzojn pronomecajn. Same estas en pluraj aliaj lingvoj: "unuj -
aliaj" respondas al la germana "die einen - die andern", al la franca "les
uns - les autres", al la hispana "(los) unos - (los) otros", kaj al la rusa
(odni - drugie".

Cxi tiu prezento de la afero estas "sen diesoj kaj bemoloj", do simpligita.
Kelkaj detaloj bezonus precizigojn.

Otto

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages